La kuba arkipelago riĉas je biodiverseco danke al siaj faŭno kaj flaŭro. Pli specife, fakuloj konsideras la malakologian 1 faŭnon, la faŭnon de la moluskoj, unu el la plej diversspecaj tutmonde, ĉar ĝi havas endemiecon, kiu atingas 95 % inter ĝiaj teraj reprezentantoj (Henry Augustus Pilsbry, usona malakologo, nomis Kubon „malakologia paradizo”). Tia natura pejzaĝo estas tamen minacata de la eniro en la landon de ekzota, invada kaj damaĝa specio.
La gigantan afrikan helikon (Achatina fulica) oni konsideras la plej invada specio de tera molusko neindiĝena en Kubo, kaj unu el la cent ekzotaj kaj invadaj specioj plej damaĝaj mondskale laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN).
La heliko estas konsiderata ekzota for de sia deven-areo (orienta Afriko: pli precize Kenjo, Tanzanio kaj Somalio) kaj estas tipa por la tropika zono. Ĝia invado ekis en la 19a jarcento kaj estis faciligata ĉefe de homoj. Ĝi povas agi kiel plago kontraŭ kultivaĵoj kaj estas aktiva vektoro de malsanoj.
La giganta afrika heliko apartenas al la familio Achatinidae. Temas pri unu el la plej grandaj teraj moluskoj. Ĝia konko povas atingi 20 cm da longo kaj 10 cm da larĝo, kvankam la averaĝa adolto fluktuas proksimume inter 12 kaj 15 cm da longo. Ĝi estas specio hermafrodita (ambaŭ seksoj kunekzistas en la sama individuo), sed prezentas altan tendencon al kruca fekundigo, kio pliigas la genetikan diversecon ene de la specio kaj tiamaniere ebligas al ĝi adaptiĝi al malsamaj kondiĉoj. Ĝin karakterizas reproduktado kun alta fekundigo, kiu garantias demeti 50-600 ovojn, ses fojojn jare, el kiuj povas fine naskiĝi inter 85 kaj 95 %. La giganta afrika heliko atingas seksan maturiĝon post 4-5 monatoj da vivo kaj povas vivi ĝis 4 jarojn.
La humida kuba klimato favoras la reproduktadon de la heliko tra specioj de vegetaĵoj hortikulturaj, ornamaj kaj naturaj, en ekskrementoj de hejmaj bestoj, falfoliaro surtera kaj restaĵoj organikaj hejmaj.
La heliko estas specio ĉiovora, konsumanta precipe vegetaĵan materialon, sed povas ankaŭ ingesti interalie likenojn, fungojn, paperon kaj kartonon: tio estas sukcesa karakterizaĵo por ke ĝi povu adaptiĝi je diversaj ekosistemoj. Alia karakterizaĵo estas ĝia kapablo enteriĝi ĉe minacoj aŭ por protekti sin kontraŭ predantoj, fermante sian konkon per membrano kaj malpliigante sian metabolon dum malfavoraj kondiĉoj (kiel senpluveco aŭ manko de manĝaĵo).
Tiu specio ĉionmanĝa estas grava minaco por la pli ol 1500 aŭtoktonaj kubaj helikoj pro la konkurado pri manĝaĵoj kaj spaco. Oni jam konstatis, ke la heliko povas sin nutri per almenaŭ 250 plantaj specioj, multajn el kiuj oni ekonomiacele kultivas.
La giganta afrika heliko kutimas loĝi en urboj, preferas lokojn malpurajn kaj, ĉar ĝi estas origina el Afriko, ĝia loĝantaro sendiference disvastiĝas, delokas indiĝenajn speciojn kaj malekvilibrigas ekosistemojn pro la manko de naturaj predantoj agantaj kontraŭ ĝi.
Kiel sciigis la biologo Antonio Alejandro Vázquez Perera, estro de laboratorio pri malakologio en la instituto pri tropika medicino Pedro Kourí, „Unuafoja raporto pri ĝia apero en Kubo okazis en julio 2014, en la ĉefurba municipo Arroyo Naranjo; ĝi estis farita de nia laboratorio kaj publikigita en la revuo Molluscan Research. Nuntempe ĝi ĉeestas en ĉiuj kontinentoj.” Esploro publikigita en la scienca revuo Biological Invasions ebligis ligi la plivastigon de tiu ĉi invada specio kun religia joruba praktikado; alivorte, ĝin oni enigis enlanden por plenumi ceremoniojn.
Ĉiu homo, kiu trovas tiun helikon, devas kontribui, forigante mane individuojn per
mekanika detruo de la konkoj kaj ilia enterigo poste. La kuba esplora instituto pri
vegetaĵa san-servo liveris indikojn, por ke la landa loĝantaro helpu malpliigi aŭ
tute forigi la helikojn. Inter ili:
1) oni ne forĵetu ilin vivaj en riverojn, nekulturajn terpecojn, stratojn aŭ rubujojn;
2) oni detruu la konkon kaj poste metu la restaĵojn en sakon, kiun necesas enterigi;
oni ne kontaktu rekte kun la helika bavo; se tio okazas, oni lavu siajn manojn, antaŭbrakojn
aŭ la korpoparton eksponitan per abunda akvo kaj sapo. Nepre oni protektu manojn per
gantoj aŭ plasta saketo;
3) oni ĝin ne konsumu, komercu aŭ alimaniere disvastigu, nek uzu kiel fiŝlogaĵon,
religian oferon, hejman ornamaĵon;
4) oni ne konsumu manĝaĵojn nelavitajn, ĉefe tiujn, tra kiuj la heliko certe trairis;
5) oni mergu la gigantan afrikan helikon en solvaĵon salan aŭ kalkan je 3 % (3 kuleroj
por unu litro da akvo) dum 24 horoj kaj poste ĝin enterigu;
6) en lernejoj oni devas aranĝi lecionojn por averti gelernantojn kaj iliajn gepatrojn
pri la riskoj ekzistantaj, kiam oni tuŝas tiun moluskon neuzante protektilojn; fakte
infanoj kaj adoleskantoj ĝenerale havas altan scivolemon, sekve kutimas tuŝi la helikan
konkon aŭ ĝian bavon.
Doktoro Vázquez Perera klarigas: „Parazitologia esploro okazigita de nia laboratorio ebligis aldone detekti, ke individuoj de Achatina fulica estas infektitaj de la parazita nematodo Angiostrongylus cantonensis, aganto kaŭzanta meningiton ĉe homoj. La giganta afrika heliko povas esti gastiganto de larvoj de nematodoj, inter ili elstaras tiu Angiostrongylus cantonensis, malgraŭ tio, ke ĝi estas ronĝula parazito.” Li aldonis: „Tiu nematodo povas akcidente infekti personojn pere de la konsumado de vegetaĵoj nebone lavitaj aŭ de krudaj moluskoj. La giganta afrika heliko povas ankaŭ kaŭzi bronkiton, encefaliton, histan inflamon, cefaleon, diareon kaj febron.”
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 13. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |