En la recenzo de mia libro, La Eksperimento: La forgesita revolucio de Kartvelujo (MONATO 2019/08-09, p. 26-27) aperas kelkaj eraroj.
La recenzinto, Nikolao Gudskov, skribas, ke „la socialdemokratoj ne sukcesis solvi plurajn problemojn, unuavice la nacian” – kvazaŭ mi ne estus skribinta pri ili. Estas plena ĉapitro en la libro pri la kartvelaj naciaj malplimultoj, kaj tie mi konkludis, ke „la kartvelaj social-demokratoj ne ĉiam mastrumis la aferon bone, kaj en kelkaj okazoj estis respondecaj pri teruraj krimoj.”
Li skribas ankaŭ, ke „socialismo povas esti nur rezulto de la socia revolucio en industrie evoluinta lando” – sed en mia libro mi skribis multe pri tiu temo, kaj mi citis la kartvelajn gvidantojn, kiuj bone sciis tion (male al la bolŝevistoj).
„Neniu monda potenco agnoskis sendependan Kartvelion”, li skribas. Sed fakte, li eraras. Ekzemple, en februaro 1921, la Supera Konsilio de la venkintaj aliancaj potencoj decidis jure agnoski Kartvelion. Grafo Curzon telegrafis al sia reprezentanto en Kartvelio: „La registaro de lia reĝa moŝto donas al ĝi” – la Kartvela Demokrata Respubliko – „juran agnoskon”.
Li dubas, ke Stalin havis la potencon lanĉi la invadon en 1921, sed fakte Stalin kaj liaj amikoj faris tion malantaŭ la dorsoj de la sovetia gvidanto Lenin kaj la estro de la ruĝa armeo Trockij.
La kartveloj „ne rezistis al la okupado” de la rusoj post la invado, li skribas. Eble li ne legis la ĉapitron „La fina batalo”, kiu priskribas la rezistadon de la kartveloj, inkluzive de la grandega ribelo en 1924.
Li skeptikas pri tio, ke la Kartvela konstitucio estis kiel mi priskribis, kaj skribas, ke „se ĝi estus tiom perfekta” – mi ne skribis, ke ĝi estis perfekta – la estroj de la nova kartvela respubliko en 1991 devus akcepti ĝin. Eble li ne scias ke la kartvelaj estroj sepdek jarojn post la unua respubliko ne estis social-demokratoj – bedaŭrinde.
Li konkludis, ke mia libro „nun ekzistas krom en Esperanto, nur en la angla kaj en la kartvela”. Mi ĝojas informi ĉiujn, ke la libro aperos ĉi jare ankaŭ en la rusa, kaj ni esperas fini la germanan tradukon dum la venontaj monatoj.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 25. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Eric Lee el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |