Forpasis granda kardinalo

Je la aĝo 82, post 41 jaroj kiel episkopo – 38 el ili kiel ĉefepiskopo de Havano – forpasis la 26an de julio Jaime Lucas Ortega Alamino, „la kardinalo”, aŭ tutsimple „Jaime” [ĥajme] por la plimulto de la kubaj katolikoj. Spite al la somera varmego, dum tri tagoj homoj venis en la havanan katedralon adiaŭi lin, kaj oni celebris mesojn por lia animo.

La funebran ceremonion ĉeestis, krom la kuba episkoparo, episkopoj el Usono kaj Puertoriko, la prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, du vicprezidantoj de la Ŝtata kaj de la Ministra Konsilioj, kaj florkronojn sendis la prezidanto Miguel Díaz-Canel kaj la generalo Raúl Castro. Ankaŭ mesaĝo de la papo Francisko estis legita.

Multjara kaj fruktodona laboro

Dum sia multjara agado – li estis ordinita en 1964, post studoj en Kanado – Ortega estis siatempe paroĥestro en sia naskiĝurbo Jagüey Grande (provinco Matanzas) kaj de la katedralo provinca, prezidanto de la tiea Dioceza Komisiono Kateĥeza, profesoro pri morala teologio ĉe la havana seminario, episkopo de Pinar del Río kaj ĉefepiskopo de Havano. Dum tri sinsekvaj periodoj (ekde 2001) li estis prezidanto de la Kuba Konferenco de Katolikaj Episkopoj, kaj post kelka tempo estis ree elektita. Kardinalo Ortega membris en la Papa Konsilio pri Socia Komunikado, la Kongregacio pri Evangelizado de la Popoloj kaj pluraj aliaj kongregacioj, kaj estis konsilanto ĉe la Papa Komisiono pri Latin-Ameriko.

Kiel ĉefepiskopo de Havano li kreis novajn paroĥojn, rekonstruigis pli ol kvindek kirkojn kaj paroĥajn domojn, starigis la nunan sidejon de la Konferenco de Kubaj Katolikaj Episkopoj kaj la Domon de Laikoj. Li konsekris kvin episkopojn kaj ordinis 43 sacerdotojn, kaj sukcesis akiri kaj la permeson kaj la monon por la konstruado de nova seminario – la antaŭan konfiskis la registaro por militistaj celoj en la sesdekaj jaroj.

En 2011 kardinalo Ortega prezentis al la tiama papo Benedikto la 16a sian demisian leteron, ĉar episkopoj devige emeritiĝu je la aĝo de 75 jaroj, sed li estis petita resti en la posteno. Nur en 2016 la papo Francisko akceptis lian demision kaj anstataŭigis lin per la tiama episkopo de la provinco Camagüey, Juan de la Caridad García Rodríguez.

Malfacilaj komencaj jaroj

Ordinite en 1964, la juna pastro zorgis pri pluraj taskoj, inkluzive kiel Vikario Kunlabora en la urbo Cárdenas, ĝis en la jaro 1966 li estis pune sendita pro sia religia agado al agrikultura punestablo de la tiamaj UMAP (Militistaj Unuoj Apogaj de la Produktado). Tie li kaŝe celebris diservojn, konfesprenis kaj evitigis kelkajn sinmortigojn inter la punatoj. Post ok monatoj li estis liberigita; li havis vizon por elmigri al Hispanio, sed elektis resti en Kubo kaj ree okupiĝis pri pluraj paroĥoj. En 1969 li estis nomumita paroĥestro de la katedralo de Matanzas.

Episkopo kaj ĉefepiskopo

Decembre de 1978 Johano Paŭlo la 2a nomumis lin episkopo de Pinar del Rio. Post tri jaroj da senlaca laboro tie li estis promociita al la ĉefepiskopejo de Havano, kiu vakis ekde februaro 1980.

Temis denove pri malfacilaj jaroj. Kvankam novembre de 1978 komenciĝis la oficialaj dialogoj kun la tiel nomata komunumo kuba en eksterlando (dialogoj daŭrigitaj en 1979, kiuj reguligis la migrajn rilatojn kun Usono) la politika atmosfero estis sufiĉe varma. En novembro 1994 la papo Johano Paŭlo la 2a igis lin la dua kuba kardinalo.

La sekvaj jaroj estis sufiĉe ŝarĝitaj, ne nur en Kubo: inter aliaj taskoj, en 1996 la kardinalo estis elektita kiel unu el la vicprezidantoj de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Latin-Ameriko (CELAM), kaj li ĉeestis la Asembleon pri Ameriko de la Sinodo de Episkopoj ĉe Vatikano, inter novembro kaj decembro 1997. En 1998 li estis honora invitito ĉe la Monda Kongreso de la Internacia Katolika Gazetara Unuiĝo (UCIP) en la sidejo de Unesko en Parizo, okaze de la aljuĝo de ora medalo al la havana arkidioceza revuo Palabra Nueva (Nova vorto).

Tamen sendube la plej grava evento de 1998 estis la unusemajna vizito de la papo Johano Paŭlo la 2a al la lando en januaro. Poste la kardinalo havis ŝancon gastigi papajn vizitojn en 2012 (Benedikto la 16a) kaj 2015 (Francisko).

Diplomata kaj dialoga kapabloj

La diplomata kaj dialoga kapabloj de kardinalo Ortega montriĝis ne nur ĉe la liberigo de politikaj prizonuloj, sed ĉe multe pli kompleksa afero: la demarŝoj, kiuj kulminis per la historia normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono la 17an de decembro 2014. Tion li rakontas en sia libro Encuentro, diálogo y acuerdo (Renkontiĝo, dialogo kaj interkonsento). Sekretaj demarŝoj pri la normaligo komenciĝis en 2013. La papo Francisko persone multe premis cele al la normaligo, kaj petis lin esti portanto de leteroj por la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama. Kiam dum intervjuo ĵurnalisto el la kuba katolika revuo Espacio Laical (Laika spaco) scivolis pri la enhavo de la leteroj, Ortega respondis: „Temis pri enkondukaj notoj. Mi mem estis la letero.”

Kubo kaj la eklezio

Kubo kaj la eklezio estis la du ĉefaj aferoj en la vivo de kardinalo Ortega. Dum siaj multaj jaroj ĉe la stirilo li klopodis plibonigi la rilatojn inter la eklezio kaj la registaro, aŭ pli ĝuste, inter kubanoj kaj kubanoj. Tio altiris al li kaj laŭdojn kaj mallaŭdojn. Ne ĉiuj, ĉiam, komprenis lian agadon. Dum intervjuo en 2014 li konfesis: „Se mi devus rekomenci kaj reorienti mian vivon, ŝajnas al mi ke, spertinte kaj sciante, ke Dio min vokas, mi denove Lin sekvus, eble kun pli da scio pri la signifo de tio, sed same ĝoje kaj per la sama anima sinteno, kaj eble eĉ pli bone.”

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07