Kiu gvidas la mondon?

La 28an kaj 29an de junio konferenco de la Grupo de 20 (mallonge, G20) okazis en Osaka, la due plej granda urbo en Japanio. G20 estas la forumo de la plej gravaj landoj, Eŭropa Unio kaj ĉefaj internaciaj financaj organizaĵoj por pridiskuti precipe ekonomiajn aferojn kaj aliajn gravajn taskojn kiel mediprotektadon.

La plej sekura loko

Nuntempe Japanio ŝajnas la plej taŭga kaj sekura loko por gastigi internacian eventon, kie kunsidas gvidantoj de gravaj landoj kaj organizaĵoj, ĉar en Japanio la risko, ke okazos agoj de politika aŭ religia teroro aŭ manifestacioj kontraŭ la konferenco, estas malgranda. 30 000 policanoj el la tuta lando estis mobilizitaj; por la du tagoj de la konferenco oni fermis najbarajn ŝoseojn kaj ĉirkaŭ 450 publikajn infanĝardenojn kaj lernejojn en Osaka; ĉiuj rubujoj en stacidomoj estis fermitaj ne nur en Osaka, sed ankaŭ en Tokio, 400 km for de Osaka, por ke neniu enmetu eksplodaĵojn.

Ideala gastiganto

Ankaŭ la gastiganto estis plej taŭga, ĉar en la nuna epoko de ĥaosa kaj maltrankvila mondo la japana registaro de la ĉefministro Ŝinzo Abe estas tre stabila kaj havas grandajn meritojn kiel prezidanto de internaciaj kunsidoj. La usona prezidento Donald Trump apenaŭ interesiĝas pri konferencoj kaj kunlaboradoj en internaciaj kadroj kiel Unuiĝintaj Nacioj, NATO aŭ sinsekvaj klimatkonferencoj, preferante dulandajn traktadojn. Xi Jinping de Ĉinio faras plejeblon por malgrandigi la efikon de sia komerca milito kun Usono. La brita ĉefministro, Theresa May, jam devis demisii. Same Angela Merkel, iam vere simbola politikisto de internacia harmonio kaj liberalismo, nun staras ĉe la elirejo. Por ŝtatestroj kiel Vladimir Putin kaj Emmanuel Macron la cirkonstancoj ne estas tre favoraj, precipe pro ekonomiaj malfacilaĵoj: Rusio suferas de la sankcioj aplikitaj pro la anekso de Krimeo, kaj Francio ankoraŭ ne resaniĝis de la konfuzoj kaŭzitaj de la flavveŝtuloj. La konfliktoj kaj eksplodoj inter la ŝtatoj en Eŭropa Unio turmentas la politikistojn de Eŭropo.

Male, Abe, sur la fono de enlande stabila pozicio kaj persone intimaj rilatoj kun gvidantoj de potencoj kiel Usono kaj Rusio, vaste vojaĝas eksterlanden, proponas, persvadas kaj montras modelon de libera komerco kaj internacia kunlaboro. Ekzemple, Abe jam kvarfoje ludis golfon kun Trump, kaj 25-foje havis pintajn konferencojn kun Putin dum sia sesjara regado. Dum la sama periodo li vizitis 80 landojn por plenumi sian „diplomation de la birdokula vidpunkto pri la terglobo”.

Ne senskandala, tamen potenca

Kompreneble Abe tute ne estas perfekta: li kaj membroj de lia kabineto plurfoje estis meze de skandaloj. Se tiaj skandaloj okazus antaŭ dek jaroj, tio nepre renversus la kabineton. Sed hodiaŭ danke al la ses malgrandaj kaj malfortaj opoziciaj partioj, Abe ĝuas preskaŭ absolutan potencon. Nur 5,5 % de la voĉdonantoj subtenas la Konstitucian Demokratian Partion, la plej grandan opozician partion, sed, aliflanke, la Liberal-Demokratian Partion de Abe subtenas ĉirkaŭ 35 % de la voĉdonantoj.

Atentigo pri danĝeroj

Nu, pri kio Abe parolis kaj al kio li alvokis en siaj kontaktoj kun la eksterlandaj gvidantoj? Dum la unua parto de sia sesjara regado kaj eksterlandaj vojaĝoj Abe vokis atenton al la kontraŭleĝeco de ĉina ekspansio en la Orient-Ĉina Maro kaj konstruado de ĉinaj militbazoj sur tieaj lagunrifoj, kaj li alvokis al observado de internacia juro. Tiun alvokon de Abe neniu kontraŭis. Dum la dua duono de sia serio de vizitoj, Abe ĉefe atentigis la gvidantojn en la mondo pri la minacoj de nukleaj armiloj kaj longdistancaj misiloj de Nord-Koreio. Eĉ en Litovio li avertis, ke la nord-koreaj misiloj povus atingi tiun landon. Rezulte, ĉiuj gastigantoj komune rekonis la minacojn de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.

Provo esti pacperanto

Tuj antaŭ la konferenco de G20, surbaze de siaj amikaj rilatoj kaj kun Usono kaj kun Irano, Abe vizitis Teheranon por plenumi peradon inter tiuj landoj, kiuj akre kontraŭstaras pri la nuklea produktado fare de Irano. Bedaŭrinde, la pacperanta vizito de Abe fiaskis, ĉar dum lia vizito Irano atakis du petrolŝipojn en la Hormuza Markolo kaj paffaligis usonan droneon.

Dulandaj renkontiĝoj

Dum la konferenco de G20 Abe aparte renkontiĝis kun Trump kaj Putin por antaŭenigi gravajn farendaĵojn inter tiuj landoj. Trump neklare menciis komercan cedon deflanke de Abe, eble por helpi al Abe, kiu havos elektojn de membroj de la senato en julio. Sed en aŭgusto Trump anoncos grandan frukton, kiun li akiris de Japanio por la usona popolo, kiu venontjare havos elektojn de prezidanto. La 26a konferenco inter Abe kaj Putin nur denove konfirmis, ke ili penu akceli la pactraktaton prokrastatan ekde la fino de la dua mondmilito kaj interkonsenton pri transdonado de insuloj aneksitaj dum tiu milito.

Ĉu en la mondo venkis popolismo?

La konferenco de G20 per si mem ne estis granda sukceso, kvankam Trump kaj Xi Jinping konsentis, ke ili daŭre traktu pri ekonomiaj problemoj kaj Usono prokrastu aldonajn doganajn impostojn por ĉinaj varoj. Multaj koncernatoj trankviliĝis pro la momenta paco. Tamen post la konferenco ekestis granda dubo, kiu(j) gvidos la nunan mondordon en ĉi tiu epoko. Ĉi-rilate, sinistra kaj signifoplena estis la eldiro de Vladimir Putin dum lia gazetara intervjuo kun Financial Times tuj antaŭ la konferenco, ke en la mondo venkis popolismo kaj ke liberalismo jam estas eksmoda. Fakte, en la konferenco partoprenis ankaŭ, ekzemple, prezidento Erdoğan de Turkio, princo Mohammad de Sauda Arabio, prezidento Bolsonaro de Brazilo, kiuj ŝajne kontraŭstaras liberalismon kaj demokration. Ĉu oni konstatos la aperon de pliaj trumpecaj aŭ minitrumpaj gvidantoj en la mondo?

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 8.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.