Lingvolernado amuza kiel videoludo

La tempo pasas ege pli rapide, kiam ni lokas aŭ interpremas blokojn ludante la videoludon Tetris aŭ detruas bitajn frandaĵojn ĉe Candy Crush Saga, ol kiam ni laboreje devas enigi nombrojn kaj donitaĵojn en Excel-kalkultabelon. Tamen, en ambaŭ okazoj, ni nur plenumas serion da ripetaj agoj antaŭ komputila ekrano. Kio estas la malsamo? Videoludoj estas kreitaj por doni al uzantoj tujan kontentigon, ĉu per la alveno de brilantaj lumetoj, ĉu per la donado de poentoj aŭ alispeca rekompenco. La sukceso de vetaŭtomatoj baziĝas, cetere, ĝuste sur ĉi tiu principo jam delonge.

La koncepto gamification („ludecigo”) naskiĝis kun la celo igi amuzaj la agojn kutime konsideratajn enuigaj, danke al kontentigantaj elementoj tipaj por videoludoj. La novgeneraciaj programoj por la studado de fremdaj lingvoj konservas la intereson de la uzantoj, enprenante la bazajn elementojn de videoludoj, kiel poentoj, „vivoj”, rangotabeloj, niveloj kaj gajaj sonoj por festi sukcesojn, kiel ekzemple kiam oni bone plenumas teston. Eblas ankaŭ ŝpari la rekompencojn por aliri al novaj defioj aŭ fari estetikajn ŝanĝojn en la interfaco – eĉ se, male al la tipa freemium-modelo (parte senpaga, parte paga), ne ekzistas eblo de aĉetoj kun cirkulado de reala mono.

Kiel funkcias Duolingo?

Unu el la plej popularaj programoj por lerni lingvojn nuntempe estas sendube Duolingo. Uzi ĝin estas tre facile: oni simple elektu la deziratan lingvon (haveblas interalie Esperanto), testu sin por tuj trovi la taŭgan nivelon, aŭ simple komencu de nulo per la plej bazaj interagaj ekzercoj. La lernado okazas pere de serio da agoj, kiel kombini vortojn kun bildoj, traduki frazojn de aŭ al alia lingvo, transskribi sondosierojn (generitajn de la komputilo) kaj eĉ legi per la telefono frazojn, kiuj tuj poste estos analizataj de la voĉ-rekona programaro, kvankam ankoraŭ ne aparte bone.

Intuicio

La ekzercoj estas dividitaj laŭ temaj vortoj (ekzemple: bestoj, manĝaĵoj ...), verboj, adjektivoj ktp. La logiko kaj la morfologiaj/sintaksaj konceptoj de la koncerna lingvo ne estas eksplice pritraktataj, sed estas intuicie kaptataj, kiam oni respondas demandojn aŭ faras ekzercojn. Algoritmo kreas fasonitajn lecionojn bazitajn sur oniaj rezultoj. La enhavo estas konstante evoluigata. Post kiam oni lernis lecionon, oni havas la ŝancon fari teston, kiu malŝlosos novajn nivelojn. La poŝtelefona apo regule revenigas onin al la enhavoj jam instruitaj, por konservi ilin ĝisdataj kaj por plifirmigi ilian lerniĝon. La sama servo alireblas tamen ankaŭ komputile, pere de tradicia senpaga retejo.

Sindevigo

Uzantoj havas ĉiutagan celon libere elekteblan kaj estas rekompencataj pro la plenumado de ekzercoj, pro la regula uzo de la programo kaj, ĝenerale, pro sia fojfoje vere entuziasma lingvolernemo. Se oni ne uzas Duolingon kelkajn tagojn, oni ricevas retpoŝtan mesaĝon afable memorigantan pri la komenca sindevigo (ekzemple 10-minuta lernado tage) kaj invitantan al pli ofta aliro. La elŝuto kaj la uzado de Duolingo estas senpagaj. La programo profitas la kontribuojn de homoj kun alta lingvonivelo, kiuj tradukas la enhavon de la retejo.

La fondinto de Duolingo, Luis von Ahn, respondecas ankaŭ pri la famaj reCAPTCHA-iloj, kiuj ebligas al la uzantoj pruvi esti ne robotoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07