La ĉiujara alveno al la kariba regiono de granda kvanto da polveroj, forme de nuboj el la sahara dezerto, okazigas ŝokon malfavoran kontraŭ diversaj ekosistemoj maraj kaj teraj, kaj ĝenerale kontraŭ la homa sano.
Doktoro pri fiziko Eugenio Mojena López, konsilanto de la prognoza centro de la kuba instituto pri meteologio, certigas, ke „plimultiĝo de bronka astmo, alergioj, haŭto- kaj kor-malsanoj en Kubo, ŝajne havas unu el siaj kaŭzoj en la tunoj da sahara polvo, alvenantaj ĉiujare al la insularo.”
Mojena López sciigas ankaŭ, ke laŭ ĵusa studo la grandaj ondoj de polvo efikas malfavore al la vivo en la karibaj koralrifoj, ĉar ilin atakas fungo endemia en Afriko, kiun transportas tiuj polvonuboj. La polvo vojaĝanta tra altaj atmosferaj tavoloj malsanigas ankaŭ marajn mamulojn. Tiu fenomeno estas konata kiel „ruĝa tajdo”, ĉar ege multiĝas ruĝalgoj, el kiuj multaj estas toksaj, ankaŭ por homoj. Laste ĝi havas malfavoran efikon al rizo, fazeoloj, fruktarboj, sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj, kies rikoltoj malkreskas.
La sahara polvo enhavas ferkombinaĵojn, salon, silicon kaj aliajn mineralojn, aldone persistajn organajn poluaĵojn, virusojn, fungojn, bakteriojn kaj diversajn akarojn patogenajn, kapablajn damaĝi homojn, plantojn kaj bestojn.
La polvonubojn estigas sabloŝtormoj super Saharo kaj Sahelo. Ili povas atingi altecon de tri ĝis sep kilometroj. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 90 milionoj da tunoj da sahara polvo ĉiujare alvenas al Karibio printempe kaj somere. Dum la lastaj kvin jardekoj la kvanto da polvo dissemita atmosfere pli ol dekobliĝis. La saharaj polvonuboj averaĝe atingas la kariban zonon ses tagojn post kiam la sabloŝtormo okazis en la afrika dezerto. Ili ĝenerale alvenas al la Antiloj en la monatoj marto kaj aprilo, sed la plej granda ondaro de polvoj okazas junie, julie kaj komence de aŭgusto.
Por helpi alfronti la mondan klimatan ŝanĝiĝon la kuba registaro aprobis ŝtatan planon nomatan „Tasko Vivo”, kiu postulas prioritaton en la landa media politiko. La landa ministerio pri scienco, teknologio kaj medio respondecas pri efektivigo kaj kontrolo de la taskoj de tiu programo. Por redukti la efikojn de sahara polvo tra la lando, „Tasko Vivo” postulas sisteman plenumadon de plursektoraj agadoj en ĉiu loĝloko kaj regiono de la insulo.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 14. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |