Fiŝmilito inter Skotlando kaj Irlando

La vivo de mara fiŝkaptisto estas malfacila, danĝera kaj ofte ne tre rekompencata. Eĉ pli malfaciligas ĝin tio, ke kvantoj kaj specioj de fiŝoj konstante malkreskas, kaj pro tio nemalofte okazas disputoj pri la rajto fiŝkapti en iuj regionoj de oceano. Unu el la plej gravaj inter tiaj disputoj estis la tiel nomataj „moru-militoj” inter Islando kaj Britio, kiuj estiĝis en la 1970aj jaroj kaj finiĝis per la venko fare de Islando en 1976, kiam ĝi gajnis la ekskluzivan rajton kapti moruojn en 370-kilometra zono ĉirkaŭ Islando.

La eta roka insulo

Nova „fiŝmilito” ekflagris dum la unua semajno de junio, ĉi-foje ne inter Islando kaj Britio, sed inter du malgrandaj keltaj najbaroj: Skotlando kaj Irlando. La skota registaro en Edinburgo avertis Irlandon, ke ĝi intencas ekspedi siajn ŝipojn por devigi la irlandajn fiŝistojn forlasi la 12-mejlan1 zonon ĉirkaŭ la izolita roka insuleto Rockall [rokol], kiu situas 301 kilometrojn okcidente de Skotlando, 423 kilometrojn nord-okcidente de Irlando kaj 700 kilometrojn sude de Islando.

Neloĝebla sed skota

Tiu ĉi decido de la skota registaro furiozigis la irlandan registaron, kiu ne akceptas, ke Rockall estas skota posedaĵo. En la jaro 1955, Britio deklaris posedon de la roka insuleto, kaj en 1972 ĝi estis enkadrigita kiel parto de Skotlando, kaj specife kiel apartenanta al Hebrida Insularo, kvankam Rockall estas eta neloĝebla roka insuleto 370 kilometrojn for de la plej proksima loko, kie loĝas homoj (la insulo Norda Uisto, unu el la insuloj de la Foraj Hebridoj).

Irlando neniam asertis, ke Rockall estas ĝia posedaĵo, kvankam antaŭ multaj jaroj iu irlanda unuopulo provis surteriĝi tie por instali irlandan flagon kaj perdis sian vivon.

Strebo al sendependiĝo influas

Kredeble la ago de la skota registaro estas parte klarigebla per la fakto, ke Skota Nacia Partio, kiu havas plimulton en la skota parlamento, pli kaj pli intencas postuli sendependecon de Skotlando kiel suverena ŝtato kaj ne parto de Britio. Ĝi volas resti membro de Eŭropa Unio, kvankam ĝiaj fiŝkaptistoj neniam estis kontentaj pri ties fiŝkapta politiko2.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Temas pri mar-mejloj. 1 marmejlo = 1852 m; 12 marmejloj = 22 224 m. (red.)
2. La gazetaro aludas pri alia ebla motivo por aserti (aŭ, respektive, kontesti) posedon de la insulo: eventuala proksima submara fonto de nafto kaj natura gaso. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07