Balota jaro en Litovio

Tiun ĉi jaron en Litovio oni povus nomi la jaro de elektoj kaj referendumoj – okazis tri balotadoj kaj du referendumoj.

Nova prezidento

Post dekjara litova prezidenteco Dalia Grybauskaitė transdonis sian postenon al la nova prezidento. La 26an de majo, en la dua fazo de la prezidenta balotado, li venkis kandidatinon de konservativuloj (Patrolanda Unio - kristandemokratoj de Litovio) Ingrida Šimonytė, kolektinte 65,68 % de la voĉoj kontraŭ 33,04 %. Spertuloj rimarkigas, ke al la venko de Nausėda forte kontribuis la fakto, ke li estas senpartia persono, ekonomikisto, homo inteligenta kaj trankvila en komunikado. En la unua fazo de la prezidentaj elektoj, kiu okazis la 12an de majo, Šimonytė ricevis 31,31 % kaj Nausėda 30,94 %.

Gitanas Nausėda estas 55-jaraĝa financisto, preleganto, sciencisto. Li partoprenis en la prezidentaj elektoj kiel sendependa kandidato. Ekde 2008 li estis konsilanto de la prezidanto de la sveda banko SEB, financa analizisto, kaj poste ĉefa ekonomikisto. En aŭgusto 2018 li forlasis sian postenon en la banko.

En la dua balotfazo partoprenis 53,88 % de la voĉdonantoj.

La 12a de julio estis la unua ofictago de la nova prezidento Nausėda. La prezidento de Litovio elektiĝas per rekta voĉdonado de la posedantoj de litova ŝtataneco por periodo de kvin jaroj. Tiun postenon li ne povas okupi pli longe ol dufoje sinsekve, t.e. dum dek jaroj.

Interese, ke por la posteno de prezidento ĉi-jare kandidatiĝis eĉ naŭ personoj, inter kiuj estis ankaŭ la nuna ĉefministro Saulius Skvernelis. Antaŭ la voĉdonado li diris, ke li forlasos sian postenon, se li ne venkos en la unua fazo de elektoj. En la unua fazo li tamen restis nur la tria, kolektinte 19,58 % de la voĉoj, kaj rezulte li konfirmis, ke li intencas demisii. Tamen poste li ŝanĝis sian opinion kaj komencis paroli pri tio, ke li povus resti sur sia posteno.

Referendumoj

Krom la prezidentaj elektoj, en Litovio okazis du gravaj referendumoj (la 12an de majo) kaj elektoj de 11 personoj por Eŭropa Parlamento (la 26an de majo).

En la referendumoj la voĉdonantoj devis esprimi sian opinion rilate du demandojn: ĉu ili aprobas duoblan civitanecon kaj ĉu ili konsentas malpliigi la nombron de parlamentanoj en la landa parlamento.

Pli konkrete, oni proponis etendi la civitanaron tiel, ke la litovan pasporton povus konservi ankaŭ tiuj homoj, kiuj akiris „civitanecon en ŝtatoj, kiuj plenumas la kriteriojn de eŭropa kaj transatlantika integriĝo”. Referendumo pri tiu ĉi konstitucia amendo okazis kun 53,16-procenta partopreno; tamen la amendo ne estis aprobita, ĉar ĝi ne kolektis sufiĉajn aprobajn voĉojn: „jes” diris 73,92 % kontraŭ 26,08 % da neaj voĉoj, sed por ke ĝi estu aprobita, jese devis voĉdoni pli ol duono de ĉiuj registritaj voĉdonantoj.

La nuna parlamento de Litovio konsistas el 141 parlamentanoj. En la referendumo civitanoj devis esprimi sian opinion, ĉu indas redukti la nombron de parlamentanoj ĝis 121. Ankaŭ tiu ĉi amendo ne sukcesis, ĉar tro malmultaj voĉdonantoj partoprenis. Kvankam 76,19 % jesis, la partopreno de la voĉdonantoj atingis nur 47,80 % anstataŭ la necesaj pli ol 50 %.

11 parlamentanoj por EU

Litovio havas 11 mandatojn en Eŭropa Parlamento. Tiu ĉi nombro estas ĉi-jare dividita inter sep politikaj partioj. Tri lokojn okupos membroj de Patrolanda Unio (kristandemokratoj), po du la partio de litovaj socialdemokratoj kaj Unio de Kamparanoj kaj Verduloj. Po unu mandaton gajnis kvar aliaj politikaj organizaĵoj.

Malgraŭ tio, ke la balotado por Eŭropa Parlamento okazis en Litovio samtempe kun tiu por nova prezidento, la aktiveco de balotantoj por Eŭropo estis malpli alta: preskaŭ 10 000 personoj rifuzis uzi la voĉdonilon de Eŭropa Parlamento kaj pli ol 5 % simple difektis ĝin.

Verŝajne eblas konstati, ke la plej popularaj politikaj fortoj en Litovio estas la konservativuloj kaj la socialdemokratoj. La 3an de marto en Litovio okazis municipaj elektoj. La rezultoj montris, ke la konservativuloj kaj la socialdemokratoj ricevis la plej grandan nombron da mandatoj: po 274. Por 1502 municipaj mandatoj konkurencis pli ol 13 000 politikistoj.

En Litovio ekde 1990 okazas elektoj por urbaj konsilioj. 60 municipaj konsilioj estas elektataj por kvar jaroj. La nombro de mandatoj en urbaj konsilioj dependas de la nombro de voĉdonrajtaj civitanoj en tiuj municipoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07