Kreskanta nombro de kuraciloj ne plu efikas

Kelkaj medikamentoj tradicie uzataj en la pasinteco kaj konataj pro sia efikeco ne plu havas la saman resanigan econ kaj tial fariĝas pli kaj pli senutilaj. Tion sciigis fine de aprilo 2019, kun iom da maltrankvilo, fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj. Ili klarigis, ke ne temas pri tute nova fenomeno, sed ke oni jam spertas ĉi-rilate veran tutmondan krizon, kiu kompreneble pensigas kaj timigas kaj medicinistojn kaj pacientojn. La fenomeno de rezistado kontraŭ medikamentoj do daŭre pliiĝas.

En la raporto oni konkludas jenon: medicinaj proceduroj kaj kirurgiaj intervenoj estas en danĝero precipe pro la alarma nivelo de rezistado registrita en pluraj landoj je diversaj disvastiĝintaj medikamentoj. Krom al antibiotikoj (kiuj, kiel jam konate, emas perdi sian efikon post longa kaj kelkfoje nenecesa utiligado), oni ĉi-foje aludas ankaŭ al tuta serio da fungicidoj, pesticidoj, kontraŭvirusaj kaj kontraŭmikrobaj kuraciloj.

Nuntempe ne malpli ol 700 000 personoj mortas ĉiun jaron pro rezistemaj malsanoj: el tiuj, 230 000 mortas pro tuberkulozo, kiu ne plu respondas al la traktadoj. Pli kaj pli da kutimaj malsanoj, inkluzive infektojn de la spiraj vojoj, sed ankaŭ seksume transdonataj kaj urinkanalaj infektoj, ne plu estas kuraceblaj. Medicinaj proceduroj tial fariĝas ege pli kompleksaj kaj kelkfoje riskaj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07