Geviroj de l' maro vestas sin per longa elasta vosto el plasto, ŝirmas siajn okulojn per okulvitroj por naĝado kaj enakviĝas. Naĝante oni ĉiel amuziĝas en baseno, lago aŭ maro. Por komunikiĝi en la subakva mondo oni eklernas gestolingvon de manoj kaj movoj. Oni uzas sian fantazion en la naĝado kaj trejnas siajn muskolojn, precipe tiujn en la mezo de la korpo. Tial ilia ŝatokupo estas ankaŭ fortiga sporto.
Tiu speco de naĝado estiĝis en Aŭstralio antaŭ deko da jaroj. Nun ĝi disvastiĝas en Eŭropo. En Finnlando oni jam aliĝas al kursoj pri „marvir(in)a naĝado” (notu, ke ankaŭ viroj povas aliĝi!). La kursojn aranĝas homoj, kies hobio fariĝis lukra metio.
Plenkreskuloj kaj geknaboj, kiuj timas enakviĝi, povas forpuŝi la timon imagante sin mar-estuloj. En la naĝado oni komencas amuzi sin per fantaziaĵoj. Ludante oni multe ridas, serĉas trezorojn kaŝitajn sur la fundo de la baseno kaj admiras la kolorojn de la naĝvostoj.
Grupeto da geviroj de l' maro okazigis naskiĝtagan feston, kiu komenciĝis en baseno, kie ili ĝissate admiris la lerton kaj ludojn en la akvo. Kiam ili fine senvostigis sin, ili ekĝojis pri siaj retrovitaj gamboj. Iu el ili ekkriis: „Ho, mi tamen estas dupiedulo!”
Faktoj: La plasta naĝvosto kostas ĉirkaŭ 65 eŭrojn. Komencantoj devas kapabli naĝi 50 m kaj scipovi senstreĉe flosi sur la akvo.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 20. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |