La regionon ĉirkaŭ la urbo Saint-Etienne stampis la ekspluatado de karbo-minejoj. Nuntempe ĉiuj ŝaktoj estas fermitaj. Restas ankoraŭ multaj spuroj de tiu ekonomia agado, el kiuj la plej elstara estas la ŝaktoturo de Puits Couriot (ŝakto Couriot, nun minejo-muzeo), kaj ĝiaj du rubaĵo-montetoj.
Antaŭ nelonge aperis en loka ĵurnalo artikolo pri ministo, kiu laboris dum 64 jaroj. Pierre Bruas [pjer bruas] naskiĝis en 1857 kaj eniris en minejon en la aĝo de 10 jaroj. Li fine emeritiĝis en 1931, post 64 jaroj da laboro: li estis tiam 74-jara.
Li laboris ĉe pluraj kompanioj, ĉiam kiel ĉe-funda ministo. Kiel multajn kolegojn lin trafis pluraj labor-akcidentoj, ekzemple iam li restis 5 horojn superkovrita kaj estis ĝustatempe savita. Tiu akcidento kaŭzis la perdon de du fingroj. Liaj kolegoj admiris lian energion kaj lertecon. Ili nomis lin „paĉjo Bruas” kaj rakontis:
„Ĉe la ŝakto Cambefort li komandis la supren- kaj malsupren-levadon de la lifto-kaĝo, kun respondeco pri la vivo de ministoj. Tiam oni uzis sonorilon por signali al la surfaca maŝinisto: 1 frapo por iri supren, 2 frapoj por iri malsupren, 3 por iom retropaŝi, kiam la kaĝo haltis tro alte, kaj kontinua sonorado por peti rektan supreniradon. Neniam li eraris, kaj li nombris siajn sonoril-frapojn en la regiona dialekto, parenca al la okcitana lingvo. Fakte li estis vizitinta lernejon dum nur kelka tempo”.
Sed la ĉefa kaŭzo de lia longega kariero estas familia: li zorgis longtempe pri multnombra familio. Li edziĝis unuafoje en 1883 kun Madeleine Vérot, kun kiu li havis du filinojn: Philomène kaj Annette, naskiĝintaj respektive en 1885 kaj 1891. Tio estis nenio eksterordinara, sed lia edzino bedaŭrinde mortis en 1904, kaj li reedziĝis en 1906 kun Louise Mayanson. Li estis jam 49-jara, sed li estis bone konata de siaj kunuloj kiel viro forta kaj plene energia. Lia nova edzino estis vidvino kaj alportis al la geedza paro siajn 4 infanojn. Krome ŝi naskis kun Pierre Bruas du pliajn infanojn, Louise kaj Félix, respektive en 1907 kaj 1909.
Do, en la aĝo de 52 jaroj li respondecis pri 8 nematuraj infanoj, sed tio ne malkuraĝigis lin. Fine li emeritiĝis en 1931, jam 74-jara.
Tia tuta vivo da laboro devis esti agnoskita. Tion pensis la tiea deputito Petrus Faure, kiam li eksciis pri paĉjo Bruas. Li postulis por li la medalon de la Honor-Legio. Ĝenerale, tiun medalon ricevas nur armeaj oficiroj aŭ altranguloj, sed ĉi-foje temis pri simpla laboristo, kies veŝton li ornamis la 1an de aŭgusto 1937, meze de familianoj, amikoj kaj la tuta komunuma konsilantaro.
Kial tiu historio nin tuŝas profunde ankoraŭ nun? Multaj aspektoj de lia vivo estas allogaj. En tiu tempo apenaŭ ekzistis emerito-pensioj aŭ sistemo de socia asekuro. Laboro estis nepra neceso. Eble kelkaj liberaluloj (laŭ ekonomia vidpunkto) per lia ekzemplo emfazos la eblon de pli longa labor-kariero, ĝuste nuntempe, kiam pro la plilongiĝo de vivo aperas financaj problemoj ĉe emerito-kasoj. Tamen aliaj povos respondi, ke tiaj viv-kondiĉoj estas bildoj de la pasinteco. Feliĉe la socio progresis, almenaŭ en Eŭropo.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 7. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |