Diversaj nacioj de la mondo konstruas ĉi tiun skulptaĵon en la nomo de tutmondaj patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko . Temas pri frazo aperinta en la komenco de filmeto de Michael Jackson pri lia albumo History. Kelkaj interpretis ĝin kiel omaĝon al La granda diktatoro de Charlie Chaplin, kiu kurioze ankaŭ uzis la internacian lingvon sur la ŝildoj de la vendejoj en la juda kvartalo.
Dek jarojn post la morto de Michael Jackson oni denove parolas pri li. Ĉi-foje pri liaj viktimoj. La dokumenta filmo Leaving Neverland 1 ne lasas dubon (almenaŭ al mi). Jen pederasto, kiu dum jardekoj profitis de siaj famo kaj povo por seksperforti knabojn kaj infanojn. La veran kvanton oni ne scias. En la filmo estas du el ili, Wade kaj James, kiuj tion detale klarigas. Eĉ tro detale. Krome, almenaŭ aliaj tri viroj ankaŭ publike denuncis lin. Sed povus esti dekoj kaj dekoj da viktimoj. Ŝajnas, ke tiaj viktimoj kapablas agnoski la perforton suferitan nur nun, averaĝe dudek jarojn poste. Aldone, en tiu ĉi okazo ili devas protekti sin de la subtenantoj de la pederasto, kiuj agrese kaj senlace atakas ilin, de kiam la filmo premieris en la ĉi-jara festivalo Sundance.
Kvankam tiuj fanatikuloj blinde defendas lin, ili ne kapablas klarigi fakton, kiun tamen neniu neas – nek liaj familianoj, nek liaj advokatoj: kion faris Michael Jackson kun etaj knaboj dum la pli ol 1000 noktoj pasigitaj kune en lia dormoĉambro? La ĝisnunaj pretekstoj „li estis eksterordinare kreema, do nature havis bizaran vivon” kaj „li neniam ĝuis normalan infanecon” ne plu konvinkas iun, kiu rigardis la filmon.
Kiel dirite, la filmo ne pritraktas la pederaston, sed liajn viktimojn. Ĝi dokumentas la mekanismojn de tiaj kompleksaj intimaj (kaj seksaj) rilatoj inter infano kaj plenkreskulo. Dum kvar horoj la du homoj (kaj iliaj familioj) malferme rakontas la miksaĵon de emocioj, kiujn ili sentas pri Michael Jackson. Kolero kaj malĝojo, timo kaj honto ... sed ankaŭ amo. Jes, amo, ankoraŭ hodiaŭ. Ni kiel spektantoj iom post iom perceptas la malfacilaĵojn, kiujn ili ĉiuj alfrontas de la momento kiam ili konscias, ke ilia tuta vivo baziĝis sur mensogo. Oni donas al ni kelkajn elementojn por ekkompreni kial la patrinoj ĉion permesis. Mi ne konkretigos pli ĉi tie, sed konsilas al la interesata leganto spekti la filmon. Interese estas, ke kaj Wade kaj James patriĝis, kaj tio turnopunktis ilian rilaton kun la pasinteco.
Mi konfesas, ke post spektado de la filmo mi iom obsediĝis pri tiu ĉi temo, kaj legis ĉion, kion oni iam skribis prie. Mi malkovris aliajn dokumentfilmojn de la jaroj 2002-2004, en kiuj interalie ĵurnalistoj kaj policistoj montras, kio okazis en Neverland. Mi restis ŝokita. Krome, mi trovis plurajn novaĵojn de la 1990aj jaroj, en kiuj la ĵurnalisto trankvile diras: „Michael Jackson alvenis akompanata de sia juna amiko X, 9-jara”. Ankaŭ pri unu el liaj edziĝfestoj oni normale legas, ke „la edziĝatestanto estis Z, 8-jara amiko de la stelulo”. Ekzistis tiom da atentigaj signaloj, ke el la nuna perspektivo malfacile kompreneblas, kial neniu ion faris. Dume, la pederasto daŭrigis sian kriman agadon. Verŝajne ni ĉiuj kulpas, iugrade, inkluzive de esperantistoj.
Antaŭ nelonge mi legis, ke la du plej gravaj homoj, kiuj (iom) uzis Esperanton estis papo Johano Paŭlo la 2a kaj la elstara kantisto kaj dancisto Michael Jackson. Honeste mi ne scias, ĉu mi kapablos aŭskulti denove liajn kantojn sen revidi la tristajn mienojn de Wade kaj James. Ĉu eblas apartigi la homon de ties kreaĵoj? Kiel ni rilatu al la malhela dimensio de artisto? Ĉu ni daŭre menciu lin en nia propaganda varbado?
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 12. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |