Dum la lastaj jardekoj oni observis averaĝe kvin meteorito-falojn en ĉiu jaro. Kvin elcentoj de la trovitaj meteoritoj konsistas el metaloj (ĉefe fero kaj nikelo), la aliaj el ŝtono. Jam en la bronzepoko (2200 ĝis 800 antaŭ nia erao), antaŭ la Fera Epoko (en Mez-Eŭropo de la 8a jarcento antaŭ nia erao ĝis la 5a jarcento de nia erao) oni uzis feron el meteoritoj.
Tambura bruo kaj intensa fulmado akompanis la falon de meteorito la 1an de februaro 2019, je la 13a horo, proksime de la urbo Viñales en la okcidento de Kubo. Supre de la urbo videblis fuma strio. La okulfrapa evento daŭris nur 20 sekundojn. Unue la observantoj kredis, ke kraŝis aviadilo. Poste ili komprenis, ke meteorito falis. Tuj oni komencis kolekti la fragmentojn. Oni trovis pli ol 100 kilogramojn da materialo. Kelkaj pecoj kuŝis sur tegmentoj, aliaj troviĝis profunde en la mola tero.
Kuba Instituto por Geofiziko kaj Astronomio, Ministerio por Scienco, Teknologio kaj Medio kaj Kuba Asocio por Geologio disponigis kelkajn fragmentojn de la meteorito al la Naturhistoria Muzeo (NHM) en Vieno por scienca esplorado.
Ludovic Ferrière, la ĉefa kuratoro de la meteorita kolekto de NHM, priskribas la novan akiraĵon: „Ĝi estas preskaŭ tute kovrita de ne-brila brune nigra fanda krusto, havas koran formon, kaj la maso estas 61 gramoj. Flanke ĝi estas rompita; tie oni vidas la helgrizan strukturon de la mineralo kaj ŝok-vejnojn. Laŭ la klasifiko la meteorito estas ordinara kondrito L6. Kondroj estas kelkajn milimetrojn grandaj silikat-globetoj en la meteorito.”
Christian Köberl, la ĝenerala direktoro de la muzeo kaj esploristo de impaktoj, dankis al la kuba ambasadoro Juan Antonio Fernández Palacios pro la valora donaco: „Por NHM, kiu havas la plej grandan kaj malnovan kolekton de meteoritoj, la vinjalesa aerolito estas valora pliriĉigo de la kolekto.”
La nova meteorito admireblas en la meteorita salonego numero 5 de NHM.
La vorto „meteoro” venas de la greka vorto μετέωρος [meteoros] kaj signifas „en la aero”. En la 15a jarcento oni opiniis, ke la ĉielo estas dia kaj senŝanĝa kaj oni ne povis imagi, ke ŝtono povas fali de granda distanco sur la teron. „Meteoro” estis tiam vorto ankaŭ por veteraj fenomenoj kiel pluvgutoj, nuboj kaj neĝflokoj. Hodiaŭ oni scias, ke meteorŝtonoj venas el la kosmo kaj veterfenomenoj apartenas al la atmosfero.
Meteoroido estas ĉiela korpo, kiu moviĝas tra la kosmo. Meteoro estas luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de meteoroido kun la atmosfero de Tero. Tre hela meteoro nomiĝas bolido. Meteorito (nomita ankaŭ aerŝtono, aerolito, meteorŝtono) estas natura minerala fragmento, postrestaĵo de meteoroido, falinta el la kosmo sur Teron.
Kometo estas malgranda kosma korpo, ofte kun du „vostoj”, unu el gaso, la alia el polvo. Pri impakto oni parolas, se kosma objekto trafas planedon.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 10. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |