Komence de majo 2019 papo Francisko vizitis unuafoje Bulgarion (jam vizititan en majo de 2002 de la pola papo Johano Paŭlo la 2a), kadre de vojaĝo, kiu poste venigis lin ankaŭ al Nord-Makedonio. Bulgara romkatolika monaĥino, fratino Svetla Zekova, kiu agas en monaĥejo de Respubliko Kipro, sed flugis al sia patrolando por la okazo, ĉeestis mem la eventon kaj havigis kelkajn ekskluzivajn fotojn, informante ankaŭ la legantaron de MONATO pri la ĉefaj temoj traktitaj de la unua sud-amerika papo dum lia vizito.
Post unutaga restado en la bulgara ĉefurbo Sofio, kie, serĉante vojon al ne tre facila ekumenisma dialogo, li povis oficiale renkonti estrojn de la loka ortodoksa eklezio kaj pilgrime viziti la katedralon de sankta Aleksander Nevski, li aviadile atingis Rakovski. Temas pri urbeto loĝata de proksimume 26 000 personoj en la sudo de Bulgario, ne malproksime de Plovdiv: tie vivas multaj romkatolikoj kaj estas monaĥejo de franciskanaj monaĥinoj, al kiuj apartenas ankaŭ Svetla Zekova.
En la mateno de la 6a de majo 2019 papo Bergoglio (lia italdevena familinomo) celebris la sanktan meson, dum kiu unuafoje ekde sia papiĝo li komuniis 245 infanojn, kiuj venis de ĉiu parto de Bulgario. La preĝejo sankta Mikaelo estis plena, kaj multaj homoj (10 000 entute alvenis tie por la okazo) ja ne povis eniri en ĝin: ĉiu infano povis do esti akompanata nur de unu gepatro; la alia devis atendi ekstere. Fine de la liturgio, riĉa de intensaj momentoj kaj reciprokaj dankoj, multaj rozaj petaloj (simbolo de Bulgario) falis de la preĝeja plafono, salutante la papon.
En la posttagmezo de la sama tago, post aŭtomobila traveturado tra la urbeto Rakovski, papo Francisko renkontis la romkatolikan komunumon, aŭskultante plurajn elkorajn atestojn (ekzemple tiun de monaĥino, kiu rakontis sian malfacilan vivon kaj la kialon de sia decido, farita dum pilgrimado en suda Francio, iĝi monaĥino por servi la aliulojn).
Li alparolis la ĉeestantojn itallingve (helpate de bulgaren tradukanta pastro), dum ili parolis al li en la bulgara. Li kaptis la okazon por longe kaj spontane paroli al la bulgara komunumo pli kiel amiko kaj spirita gvidanto ol kiel reganto de la eklezio (li ofte asertas, ke li sentas sin precipe episkopo de Romo).
Li ne tuŝis nebulajn doktrinajn temojn, sed per emociplenaj rigardo kaj voĉo sciigis sian vidpunkton pri diversaj temoj rilataj al la ĉiutaga vivo kaj rakontis anekdotojn el sia persona sperto. Jen unika eblo por koni kaj kompreni, kia homo estas papo Francisko, preter tio, kion malprecize la internacia gazetaro ofte raportas. Fakte oni ofte lin miskomprenas pro lia agmaniero tiel malproksima de la „tradicio”, sed li klare montras, precipe dum tiuj renkontiĝoj kun kredantoj, siajn sincerecon kaj evangelian aŭtentikecon.
Unue la papo dankis al la ĉeestantoj pro la varma bonvenigo, la belaj tradiciaj dancoj kaj la diversaj parolaj atestoj. Li klarigis, ke li povas finfine elkompreni, kial Angelo Roncalli (poste fariĝinta papo Johano la 23a) en la pasintaj jardekoj tiom amis Bulgarion, kie li junaĝe restis inter 1925 kaj 1934. La papo klarigis, ke ni devas vidi per la okuloj de kredo kaj de amo, sekvante la spurojn de la „bona papo”, kiu scipovis agordi sian koron laŭ tiu de Jesuo kaj ne konsentis kun tiuj, kiuj ĉirkaŭ si vidis nur malbonon kaj kiujn Roncalli tial nomis „profetoj de malbonsorto”. Oni ja devas fidi je Dio, kiu akompanas nin daŭre kaj, eĉ meze de la problemoj de la vivo, kapablas realigi neatenditajn kaj surprizajn projektojn, anoncis la papo.
Aludante al la tiumatena vizito al la rifuĝejo de Vrazhedebna, li asertis, ke li ĝojas ekkoni homojn devenantajn de plej diversaj landoj de la mondo, alvenintajn al Eŭropo por trovi pli bonajn vivkondiĉojn. „Ni devas ekkonscii, ke ĉiu persono estas filo de Dio, sendepende de ties etno aŭ religia aparteno. Por ami iun, ne necesas peti ties vivhistorion. Amo venas antaŭ ĉio ĉi, ĉar ĝi estas senpaga. Ĉu vi scias ion plian? Ni devas atenti.”
„Ni falis en kulturon de adjektivo: ĉi tiu homo estas ĉi tia, tiu homo estas tia. Dio ne volas tion. Ĉiu homo estas persono, bildo de Dio. Ni ne uzu adjektivojn. Ni ne flustru. Kiom facile oni nuntempe klaĉas! Sed tio signifas ‚adjektivigi’ la homojn, alglui al ili etikedojn. Ni devas pasi de la kulturo de adjektivo al la kulturo de substantivo: ĉiu el ni estas persono, homo, kun la sama valoro. Ni lasu, ke adjektivojn metu Dio mem. Ni devas ami iun ajn. Homo, kiu amas, ne perdas tempon kompatante sin mem. Li vidas ĉiam ion fareblan. Kiu amas ne povas esti pesimisto.”
Li daŭrigis sian paroladon per pli persona kaj elkora stilo: „Mi neniam renkontis pesimiston, kiu faris ion bonan en sia vivo. La Sinjoro estas la unua, kiu ne pesimistas. Pesimistoj detruas ĉion, ili vidas belan kukon kaj ĵetas vinagron sur ĝin. Jesuo siaflanke estas ne-kurac-ebl-a optimisto. Li ĉiam parolas bone pri ni, klopodante konduki ĉiun el ni antaŭen, vetante denove pri ni, donante al ni kroman eblon post ĉiu falo kaj eĉ peko, travidante novan vojon por ni. Kiel belas, kiam niaj komunumoj estas konstruejoj de espero.”
„Eklezio nenio alia estas ol familio inter aliaj familioj. Ĝi estas domo kun malfermitaj pordoj, ĉar ĝi estas patrino. Se pordo ŝajnas fojfoje fermita, la ŝlosilo estas ĉiam sur ĝi, en la seruro: oni ne devas frapi ĉe la pordo, ĉiu povas mem malfermi ĝin sen peti apartan permeson. Sufiĉas malmulto por malfermi ĝin. Preĝejoj ne estu do fermitaj al iu ajn. Eklezio estas patrino, ĉar patrino ne kondamnas, ne malaprobas, sed ĉiam atendas, kuraĝigas, akceptas. Patrinoj neniam havas antaŭpretigitan respondon; ili ĉiam konsolas, ĉiam havas surprizon por ni kaj volas nian feliĉon.”
„La devo de eklezio estas havi malfermitajn pordojn, kiel faris sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiuj tradukis la Biblion al slavaj lingvoj, por ke ĉiu homo povu kompreni la vorton de Dio kaj efike apliki ĝin al sia propra vivo. Oni devas nun eliri, esti kuraĝa kaj kreema, por provi kompreni, kiel eblas traduki la amon de Dio, en konkreta kaj komprenebla maniero, por la nuna junularo. Ni devas atingi ties koron, koni ĝiajn atendojn kaj revojn kiel komunumo-familio, kiu subtenas, akompanas, invitas spekti la estontecon pere de esperaj okuloj, sendepende de la frustriĝoj kaj elreviĝoj, kiujn oni spertas.”
„En la mondo estas du kategorioj, kiuj suferas multe: la junularo kaj la maljunularo. Ni devas igi ilin renkontiĝi, ili fakte bezonas unu la alian. La maljunuloj estas la radiko, la viva memoro de nia kredo. La junuloj ja bezonas radikojn, memoron. Estas unu bela profetaĵo de la profeto Joelo: La maljunuloj revados, la junuloj profetados. Kiam ili renkontiĝas, la maljunuloj denove ekrevas, ekvivas, dum la junularo estas kuraĝigata de ili. Ili tiel komencas viziti la estontecon (itale frequentare il futuro).”
La papo fine benis la ĉeestantaron, memorigante la faman benon de papo Johano la 23a, kiu malfermante la 2an vatikanan koncilion sub lunlumo, invitis siatempe la ĉeestantojn porti al siaj hejmoj, kaj precipe al siaj infanoj, lian kareson. Li salutis la monaĥinojn, la sacerdotojn, brakumante interalie plurajn invalidojn, antaŭ ol ekveturi al Nord-Makedonio.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 10. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |