Plasta rubo trakteblas pli bone

Plastaj rubaĵoj malpurigas i.a. la marojn. Fifama estas granda kirliĝo meze en Pacifika Oceano. La plastaĵoj tie devenas precipe de tri riveroj de orienta kaj sud-orienta Azio. Pri 90 % de la maraj plastaĵoj respondecas 10 riveroj, du en Afriko, la aliaj en Azio. Sed la fenomeno estas tutmonde renkontata ĉe strandoj. Fiŝoj kaj aliaj vivestaĵoj suferas, manĝante disfrotitan plastaĵon, la tiel nomatan mikroplastaĵon.

Plasto ne superflua

Estas diskutoj, ĉu oni reduktu la produktadon de plastoj. Sed tio povas havi nur marĝenan efikon. La tutmonde produktata kvanto (320 milionoj da tunoj aŭ da kubaj metroj) estas laŭ volumeno komparebla al tiu de ŝtalo (1662 milionoj da tunoj aŭ 210 milionoj da kubaj metroj). Tio signifas, ke plastaj materialoj havas avantaĝojn, plenumas vastiĝintajn bezonojn kaj estas ne nur superfluaĵoj.

Tamen estas dezirinde draste limigi la plastaĵojn nur unufoje uzatajn (kiel la plej multaj pakumoj, en Germanio 30,5 %, vidu la diagramon) kaj facile anstataŭeblajn. Eŭropa Unio nun malpermesos plastajn vatbastonetojn, trinkŝalmojn, unufojajn manĝilojn k.a. kaj postulas, ke la membroŝtatoj limigu la konsumadon de plastaj sakoj al 90 (en 2019) kaj 40 (ĝis 2025) ĉiu-jare kaj -persone (taksata nuna nombro: 198). Germanio atingis la ĉi-lastan valoron jam en 2017, ĉar – pro kampanjo el la medioprotekta ministrejo – plej multaj vendejoj postulas pagon por la plimulto de la sakoj. Oni nun volas pliakrigi tiun sistemon.

Repreni kaj reutiligi

Por redukti rubaĵojn speciale en deponejoj, en 1991 Germanio malpermesis rektan deponadon kaj devigis produktantojn repreni kaj reutiligi la pakumojn. Samtempe oni konstruis kaj modernigis rubobruligejojn. La jara deponado tiel reduktiĝis je faktoro 10, kaj nur 1 % de la plastaj forĵetaĵoj atingas deponejojn. Konsumantoj nun pagas jam ĉe la aĉeto malmultajn cendojn por pakumoj, monon, kiu estas transdonata al firmaoj, kiuj disspecigas la kolektitan pakumrubaĵon.

Krude jam disspecigas la konsumantoj (kvankam ne ĉiuj zorgeme): Ili aŭ havas apartajn rubujojn (ekz. por papero aŭ biorubo) aŭ povas porti ekzemple vitron kaj aliajn pakumojn al kolektejoj. Multaj urboj havigas ankaŭ „valormaterialajn kortojn” por kolekti nepakumajn materialojn. La reutiligado de papero, metaloj kaj vitro estas profitodona. Post la ruboapartigo ĉe la konsumantoj la munkena bruligejo de restrubo produktas 20 megavatojn da elektro; antaŭe ĝi bezonis energion.

Ĉe la reciklado de plastaj pakumoj, krom la kolektado nur la disspecigado kostas monon (pagatan de konsumantoj jam ĉe la aĉeto). La postajn ŝtupojn pagas la vendado de la produktoj. Por la apartigo de la plastoj oni ellaboris robotojn kaj ankoraŭ plibonigadas ilin. La amasaj plastospecoj estas ekkonataj per spektroj en proksima infraruĝo, se la plasto ne estas tro miksita, ne tro malpurigita aŭ tro kovrita de surgluaĵoj.

Anstataŭaj brulaĵoj

Aktuale el preskaŭ la duono de la rubo oni regajnas sufiĉe purajn materialojn por rekta reuzo aŭ almenaŭ por produktoj malpli altkvalitaj. Unu elcento estas „krudmateriale” reutiligata; tio signifas, ke la polimeroj estas malkombinataj al monomeroj aŭ aliaj malgrandaj molekuloj utilaj por sintezoj. Teknike tiu metodo funkcias ankaŭ por nepura plasta rubaĵo kaj estus pli vaste aplikebla. Sed ĝis nun ĝi ofte ne povas konkurenci kun simpla bruligado. La tuta resto de la plasta rubo estas „utiligata porenergie”. Ĝi anstataŭas aliajn brulaĵojn en cementfabrikoj, ŝtalfornoj, karbaj elektrocentraloj (baldaŭ fermotaj) aŭ rubobruligejoj. Al deponejoj en Germanio alvenas 1 %, en EU 31 % kaj en multaj aliaj landoj pli. Ventoj blovas multon el la malpezaj materialoj al riveroj aŭ rekte al maroj.

PVC kaj PET

Kiel dirite, la rekta reciklado de materialoj estas des pli facila, ju pli puraj ili estas. Plej bone tio funkcias kun defalantaj restoj en produktejoj, ekzemple dum la farado de fenestrokadroj el poli-vinil-klorido (PVC). Tre facile oni povas ankaŭ reuzi polistiren-ŝaŭmon (konata komerca marko: stiroporo), kiam oni kolektas restojn ĉe varmizolado de domoj.

Tre rimarkinda ekzemplo estas la vaste uzataj trinkboteloj el poli-etilen-tereftalato (PET). Ekde 2003 en Germanio oni pagas garantiaĵon, aĉetante tiajn botelojn (aktuale 0,25 eŭrojn), kaj vendejoj devas repreni ilin. Tiel la plej granda parto estas redonata rekte aŭ kolektata aliloke. Ne-damaĝitaj boteloj povas esti lavataj kaj tiam reuzataj mezume 25 fojojn. (Komparu: Vitraj boteloj estas reuzataj mezume 50 fojojn.) De damaĝitaj boteloj oni regajnas la PET-on kaj faras el ĝi novajn botelojn (aŭ teksaĵojn aŭ aliajn produktojn). Novaj boteloj enhavas 30 % de tia regajnita materialo. Ĉiuj kolektitaj boteloj estas reutiligataj, aŭ kiel objekto aŭ kiel materialo. Sed estas taksate, ke en Germanio estas kolektataj nur 70 %. La resto verŝajne atingas rubobruligejojn. Aliloke okulfrapas forĵetitaj boteloj.

Rubeksporto

Intertempe ekzistas grandaj kapacitoj por disspecigado kaj reutiligado. Aktuale 40 % de tiuj kapacitoj estas uzataj por importita rubaĵo. Tamen oni volas baldaŭ plie grandigi ilin. La importado indikas, ke robotoj jam plej ofte povas konkuri kun manlaboro, kiu estas tre malmultekosta en kelkaj neeŭropaj landoj. Vidante la sufiĉajn kapacitojn oni surpriziĝas, ke en 2017 Germanio eksportis 20 % de la plastaj rubaĵoj, precipe (16 %) al Ĉinio (Kelkaj aliaj industrilandoj eksportas 75 %). Post kiam Ĉinio malpermesis la importadon en januaro 2018, la rubo estas direktata al Malajzio, Vjetnamio kaj Tajlando. Ankaŭ ili nun limigis la importadon. Jam la rubo migras al Indonezio, Barato kaj Turkio. Evidente estus pli promesplene malpermesi la eksportadon el la industrilandoj. Laŭ internacia konvencio tio simple eblus, se oni deklaras, ke nepuraj plastaj rubaĵoj estas danĝeraj por la medio. Tia propono de Norvegio ĵus trovis konsenton en UN-konferenco en Ĝenevo komence de majo.

Germanio pintas

Por eviti plastajn forĵetaĵojn en la medio, certe iom helpas redukti la kvanton de unufojaj pakumoj kaj aliaj tiaj varoj, aŭ per libera volo aŭ per impostoj aŭ per malpermesoj. Sed estas multe pli efike kolekti ekz. pakumojn kaj reutiligi ilin. Germanio – kaj ĝis nun bedaŭrinde nur malmultaj aliaj landoj – estas tiurilate sur bona vojo. 99 % de la kolektitaj pakumoj estas reutiligataj, aŭ kiel materialo aŭ kiel brulaĵo.

Ankoraŭ plibonigebla estas la kvoto de kolektado, eble helpe de garantipagoj. Ankaŭ multaj nepakumaj plastaj varoj povus esti reutiligataj. La registaro postulas, ke oni malpli bruligu kaj anstataŭe recikligu la materialon (aŭ eĉ la objektojn, ekz. la trinkbotelojn). Tio bezonos plibonigon de la disspecigado, ankaŭ enkondukon de reutiligado de aliaj ol la plej oftaj plastaj materialoj. Oni diskutas ankaŭ, ĉu oni anstataŭigu kelkajn materialojn per biologie malkomponeblaj specoj. Ekzemploj estas mikroplastaĵoj en kosmetikaĵoj.

Jen nur kelkaj ekzemploj de multaj eblaj plibonigoj. Sed unua paŝo por redukti la mondvastajn plastajn forĵetaĵojn estus, se multaj landoj sekvus similan vojon kiel Germanio.

Werner FUß
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13