La prestiĝa francia literaturpremio Goncourt estas atribuata ĉiujare al la aŭtoro de „imagita verko proza”, kio normale signifas, ke ĝin ricevas aŭtoroj de romanoj. Sed kiam en 2017 la premion ricevis Éric Vuillard [erik vŭijár] pro la verko L'ordre du jour („Tagordo”), tio estis surprizo, interalie ĉar la verko ne estas romano de klasika speco. La aŭtoro mem nomis ĝin récit, do rakonto, kaj en ĝi li rakontas – kun granda imagpovo – serion da historiaj okazaĵoj.
Temas pri okazaĵoj en Eŭropo antaŭ la dua mondmilito, dum la firmigo de la nazia reĝimo en Germanio, precipe rilate al la aligo de Aŭstrio al la germana regno kaj la fifamaj interkonsentoj munkenaj en la jaro 1938a. Ĉion ĉi Vuillard rakontas en vigla maniero, imagante la detalojn sed konstante aldonante pensigajn komentojn pri la rilato inter historia realo kaj la historia kompreno de la posteularo. Rezultas tre leginda verko, kiun konu ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri la historio de tiu epoko.
Aparte memorindaj en la tuto estas rakontoj pri adiaŭa vespermanĝo, al kiu la brita ĉefministro Chamberlain invitis Ribbentrop, la eksiĝantan ambasadoron de Germanio, ĝuste en la vespero, kiam germanaj trupoj eniras la aneksatan Aŭstrion, kaj pri la munkena konferenco en septembro 1938.
Kaj tiu iom speciala verko estas nun legebla ankaŭ en Esperanto. Gratulinda estas la iniciato traduki gravan lastatempan verkon, kaj mi alvokas al pliaj tiaj iniciatoj.
Sed necesas kun bedaŭro konstati, ke la traduko havas gravajn mankojn.
Stile la esperantlingva teksto iel sukcesas, bone konservante la ritmon de la vŭilara prozo. Tamen la tradukon makulas diversaj misoj: apenaŭ troveblas paĝo, en kiu mi ne sentas bezonon korekti aŭ plibonigi ion. Troas tro laŭvortaj tradukoj – fojfoje eĉ amuzaj, kiam aperas „naptuko” anstataŭ „tablotuko” – kaj esprimoj ne vere esperantlingvaj, ekzemple „blenditaĵo” (paŭse al franca blindé) anstataŭ la kutimaj „tanko” aŭ „kirasaŭto”. Kaj kiam mi legas pri ondolongo „dek ses cent kvardek ok metroj” (1648 m), mi min demandas, al kiu lingvo la tradukinto celis traduki, ĉar en Esperanto tiu vortoĉeno estas simple sensenca.
El intervjuo aperinta ĉe Esperanto aktiv' mi ekscias, ke la tradukinto havas ambiciojn pri pliaj tradukoj literaturaj. Mi povas nur rekomendi al li, en ontaj aferoj konsiliĝi ne nur ĉe sia amikaro sed ĉe vere spertaj uzantoj de la lingvo, kaj eventuale eĉ partopreni en kursoj aŭ laborgrupoj pri tradukado.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 22. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |