Moderna fervojo projektata

En 2004, kiam Eŭropa Unio decidis, ke en la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio estu prioritata fervojkonstruado, komenciĝis la tiel nomata „jarcenta projekto” de la transeŭropa fervoja reto Rail Baltica.

Ĉi projekto celas interligi Pollandon, la baltajn landojn kaj Finnlandon kaj tiel plibonigi la ligon de centra kaj orienta Eŭropo kun Germanio. La projekto antaŭvidas fervojan linion ligontan Talinon (Estonio) kaj Varsovion (Pollando) tra Rigo (Latvio) kaj Kaunas (Litovio). La ligo de Helsinko al Talino ĉi-momente plu estus per pramŝipoj, sed en estonteco tunelo elfosota inter Helsinko kaj Talino ebligus ligi la estonan ĉefurbon kaj Helsinkon per fervojo.

Notindas, ke por la fervoja projekto malfacilaĵon kaŭzas la fakto, ke ekde la mezo de la 20a jarcento ĝis nun en la baltaj landoj oni uzas fervojtrakon larĝan je 1520 mm, dum en Eŭropo la ŝpuro estas 1435 mm. Tial nuntempe la plimulto de fervojaj ŝarĝoj venas el orientaj landoj, precipe Rusio. Manko de rekta fervoja linio inter Norda kaj Balta Maroj kaŭzas aldonajn transportkostojn.

La linio Talino-Varsovio longos minimume 870 km. Eŭropa Unio celas al maksimuma rapideco de 249 km/h por pasaĝeraj trajnoj kaj 120 km/h por ŝarĝtrajnoj. La investado en projektojn en Litovio, Latvio kaj Estonio atingos proksimume 5,7 miliardojn da eŭroj. Nur en Litovio investoj superos 2,4 miliardojn.

Dume, la nova 120-km-longa linio de Rail Baltica atingas Kaunas, la duan urbon de Litovio. Per ĝi hodiaŭ eblas semajnfine trajne atingi la polan urbon Bjalistoko.

Malgraŭ tio, ke la plejparto de la konstrulaboroj ankoraŭ estas en la projektada fazo, antaŭ nelonge jam estis publikigitaj eventualaj trafikfluoj inter la ĉefaj urboj. Rapidtrajnoj de Rail Baltica de Talino al Varsovio kaj de Talino al Vilnius veturos kvarfoje tage, kaj post dek jaroj estos sesfoje. Antaŭvideblas, ke sur la linio Vilnius-Kaunas-Varsovio ĉiutage veturados ĝis dek trajnoj. Estas planitaj du noktaj trajnoj Talino-Rigo-Kaunas-Varsovio-Berlino kaj Vilnius-Kaunas-Varsovio-Berlino. Pasaĝeroj el la ĉefa stacidomo de Rigo povos en dek minutoj atingi la internacian flughavenon de Rigo. Estas ankaŭ planataj du-tri ŝarĝtrajnoj hore. La reto inkluzivos krome regionajn trajnojn, kiuj veturos je maksimuma rapideco de 200 km/h. Ĉar la rapidlinio estos elektrigita, la servo estos pura kaj amika al la naturo.

Ankaŭ estis publikigita la tempo, kiun la trajno bezonos por atingi diversajn urbojn. Ekzemple, anstataŭ la nunaj 9 horoj buse, rapidtrajne la estona ĉefurbo Talino el Vilnius estos atingebla post 3 horoj 38 minutoj, la pola ĉefurbo Varsovio post 4 horoj kaj la latva Rigo post nur 1 horo 54 minutoj (hodiaŭ buse tio postulas 4 horojn). Hodiaŭ la trajno inter Vilnius kaj Kaunas por ĉirkaŭ 100 km bezonas ĝis 80 minutojn; per rapida trajno sufiĉos nur 38 minutoj.

La vojaĝprezoj ĉi-momente ne estas publikigitaj, tamen klaras, ke biletoj por Rail Baltica kostos preskaŭ duoble pli ol por buso, sed tamen restos du- aŭ trioble malpli altaj ol por aviadilo.

Estas antaŭvidate, ke la projekto finkonstruiĝos komence de 2026.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07