Sendube plej oportuna speco de urba trafiko estas metroo. En multaj urboj tutmonde ekzistas pluraj metro-linioj.
Ukrainio ne postrestas. En la lando metroo ekzistas en tri urboj: Kievo, Ĥarkovo kaj Dnipro (antaŭe Dnepropetrovsk). Krome, en la urbo Krivyj Rig (ruse: Krivoj Rog) estas tiel nomata „rapida tramo”, kiu laŭ la opinio de iuj iom similas al metroo. Antaŭ jaroj oni planis konstrui metroon ankaŭ en la urboj Doneck kaj Lviv, sed la planoj ne realiĝis.
Plej evoluinta estas la metroo en la ukraina ĉefurbo Kievo. Tie la ideo de subtera fervojo ekestis jam en 1884, sed ĝin ne aprobis la kieva registaro. La duan projekton pri metroo en la ukraina ĉefurbo oni proponis en 1916, sed ankaŭ ĝi ne efektiviĝis.
Nur en aŭgusto 1944 la registaro de Sovetio decidis fari esplorojn, teknikan projekton kaj antaŭkalkulon de metroo en Kievo. En aprilo 1949 oni komencis ĝian konstruadon, kaj en 1960 ĝia unua linio ekfunkciis. Nun la metroo estas moderna inĝeniera komplekso kun diversaj servoj kiel vagonriparado k.a.
En la sovetia periodo la metroo portis la nomon de Vladimir Lenin, sed en la 90aj jaroj la tabuletojn kun tiu nomo oni forprenis.
La kieva metroo havas tri liniojn, kies suma longo estas 67,7 km, kun 52 metro- kaj tri kruciĝ-stacioj. Ĉiutage la metroon uzas averaĝe 1,38 milionoj da pasaĝeroj.
Komence de la 60aj jaroj en Ĥarkovo oni konstruis novajn loĝejkompleksojn. Tio necesigis ankaŭ solvon de la problemo pri urba trafiko.
Surteraj specoj de transportado ne plu sufiĉis lige kun la konstante pliiĝanta nombro de pasaĝeroj. La antaŭesploroj montris, ke nek rapida tramo nek unurela fervojo povus regi la situacion. Kiel sola solvo evidentiĝis la konstruado de metroo.
Ĝi ekfunkciis somere de 1975 kaj estas la dua laŭ longeco en la lando. La metroo konsistas el tri linioj (longe: 38,1 km), 29 stacioj kaj tri kruciĝstacioj. Je dispono estas ankaŭ du vagonejoj. Ĉiutage la metroon uzas 800 000 pasaĝeroj (laŭ proksimumaj kalkuloj ĝis nun veturis ĉirkaŭ 8 miliardoj da personoj).
La metroo en la urbo Dnipro estas la plej nova. Ĝi havas nur unu linion kun 6 stacioj kaj longas 7,1 km.
Ties konstruado komenciĝis en 1981. Oni planis ĝin funkciigi en 1991. Sed pro financaj malfacilaĵoj kaj la disfalo de Sovetio la funkciigo okazis vintre de 1995. Tiu metroo estas la plej mallonga en la mondo. Por traveturi ĝin oni bezonas 12 minutojn.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 23. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |