De laboru ĝismorte al laboru ĝis morto

„Laboru 365 tagojn, 24 horojn ĝismorte” estis kompania slogano de Watami [ŭatami], granda trinkej-ĉeno, kies prezidanto fariĝis membro de la Ĉambro de Konsilistoj. „Eĉ se vi mortus, ne lasu vian taskon!” estis alia slogano skribita en la kompania kajereto de Dentsu, la plej granda reklamagentejo en Japanio.

En la komenco de 2016 ŝokis la landon la sinmortigo de Takahaŝi Macuri, 24-jaraĝa fraŭlino, kiu, akirinte diplomon en la universitato de Tokio, dungiĝis ĉe Dentsu 9 monatojn antaŭe. Kelkajn monatojn antaŭ ol morti en decembro ŝi kromlaboris ĉ. 105 horojn monate. Tiam ŝi publikigis en Tvitero: „Mi perdis ĉiujn sentojn krom dormemo ... jam je la kvara horo tremadas mia korpo ... mi mortos ... ne eblas ... mi estas lacega ...”

Dentsu poste pagis 500 000 enojn (ĉ. 4000 eŭroj) pro rompo de la leĝo pri labornormoj, sed nek la prezidanto nek la superulo de Takahaŝi estis akuzataj. Tiu ĉi ĉefo laborigis kaj molestadis ŝin dirante „20 horoj da via kromlaboro nenion signifas por la kompanio” kaj „Mankas kapablo al vi, kiu sentas la nunan taskon peniga.”

Kalkuloj, demandoj ... kaj reformoj

Laŭ la japana Kabineta Oficejo en 2015 sin mortigis 2159 homoj pro problemoj rilataj al sia laboro. Jam en 2001 la ministrejo pri bonfarto kaj laboro publikigis, ke kromlabori pli ol 80 horojn dum 2 ĝis 6 monatoj aŭ 100 horojn dum 1 monato, havas grandan riskon je apopleksio aŭ koratako.

Kial japanoj tiel longe laboras kaj ne forlasas laborejojn, kiuj preskaŭ ĝismorte premas ilin? Unue, laboristoj emas labori longe por havi krompagon, ĉar la salajro estas malalta. Iu esplorinstituto kalkulis, ke se kromlaboro estus abolita, la laboristaro perdus enspezon de 5 bilionoj da enoj (5 000 000 000 000 enoj aŭ 39 890 miliardoj da eŭroj). Due, multaj laboristoj – eĉ simplaj dungitoj – havas senton de respondeco kaj pensas, ke ili ne ĝenu siajn kolegojn kaj klientojn per sia neglekto aŭ rezigno. Trie, precipe en la servindustrio gastoj kaj klientoj postulas multe da servado; ili devas esti traktataj kiel dioj, kio ŝarĝas laboristojn per troa laboro.

Maltrankviliĝinte pro enlandaj kaj eksterlandaj kritikoj pri troa laborado de japanoj, la registaro enkondukis „reformon de labormaniero” por limigi labortempon per puno. Tamen tiu ĉi politiko havis alian flankon, kiun administrantoj kaj dungantoj kiel Federacio de Entreprenistaj Grupoj volis estigi por redukti salajron inkluzive de aldona pago por kromlaboro. Rezulte, en 2018 la leĝo pri labornormoj estis ŝanĝita kaj kromlaboro estis limigata je 720 horoj jare – averaĝe 80 horoj dum inter 2 kaj 6 monatoj, kaj malpli ol 100 horoj en unu monato. La plej notinda ŝanĝo estis enkonduko de sistemo por altrangaj profesiuloj, kiu aplikas nek tempolimon nek krompagon por specifaj laboristoj kun jara salajro de pli ol 10 750 000 enoj (85 800 eŭroj). Ĉu tiu reformo efikos, multaj dubas. Fakte, lastatempe la ministrejo pri bonfarto proponis gvidlinion por la labortempo de hospitalaj kuracistoj, aprobante limon inter 1900 kaj 2000 horoj jare (167 horoj monate).

Malpermesoj kaj intencoj

Post la okazo de Dentsu multaj grandaj kompanioj malpermesis tro longan laboradon. Ili ofte malŝaltis lumilojn de oficejoj post la 21a horo, por ke dungitoj ne plu laboru. La dungitoj, tamen, reiris hejmen kun hejmtaskoj.

Alia, sed pli fundamenta kaj eventuale pli grava kaŭzo de longa laborado estas la manko de laborforto. Laŭ iu prognozo, en 2030 mankos 6 440 000 laboristoj. Tial la registaro, kune kun la politiko de enkonduko de gastlaboristoj kaj stimulado de virina laboro, lanĉis projekton ŝanĝi la aĝolimon de emeritiĝo de 60-65 jaroj al 70, kaj samtempe aliigi la aĝolimon de pensiiĝo, tiel ke multaj maljunuloj devas labori.

En 2016 jam 52,9 % de la viroj 65-69-jaraĝaj laboris, dum 35,5 % de la samaĝaj viroj laboris en Usono, 25,7 % en Britio, 19,4 % en Germanio kaj 8 % en Francio. Nun la japana registaro pene antaŭenigas la projekton kaj intencas altigi tiun kvanton ĝis 67 % en 2020 per la devizo „Kreu la socion de dumvivaj aktivuloj”, kiu por multaj maljunuloj aŭdiĝas kiel „Laboru ĝismorte!”

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07