Instituto Cubano del Arte e Industria Cinematográficos 1 (ICAIC, Kuba Instituto pri Arto kaj Kin-Industrio) alvenis jam al sia 60a datreveno, kiu okazis la pasintan 24an de marto.
La unua kultura instituto naskiĝinta post la venko de la kuba revolucio fondiĝis en 1959 kaj reprezentas la gravecon, kiun por la ŝtato ĉiam havas la kuba kulturo.
La instituto estas la ĉefa aŭtoritato ne nur por produkti kinartaĵojn enlande, sed ankaŭ por organizi la „Internacian Festivalon de Latin-Amerika Kinarto”, kiu fariĝis 40-jara en 2018.
Tio estas la difino donita de la unua oficiala leĝo pri kulturo, laŭ iniciato de la kuba revolucio. Temas pri leĝo 169, kiu rekonas la ampleksan valoron de kinarto kiel fortan kialon por tiam fondi la instituton.
ICAIC gvidas ankaŭ la kinartan agadon enlande kaj utiligas ĝiajn trajtojn por prezenti plej diversajn kaj realajn homajn kaj sociajn konfliktojn enkadrigitajn en la kubaj cirkonstancoj.
En sia unua jardeko la instituto produktis kelkajn el la plej elstaraj filmoj, kiuj enskribiĝis en la historion de la kuba kinarto enlande kaj eksterlande, kaj kiuj krome aldoniĝis al rekonataj eksterlandaj listoj de la plej altkvalitaj filmoj de la 20a jarcento.
Inter tiuj filmoj troviĝas Memorias del Subdesarrollo (Memoraĵoj de Subevoluo, 1968), Lucía (1968), La muerte de un burócrata (Forpaso de burokrato, 1966) kaj Cecilia Valdés (1982), kiu baziĝas sur la romano Cecilia Valdés o La loma del ángel (Cecilia Valdés aŭ la monteto de la anĝelo) de la aŭtoro Cirilo Villaverde 2.
Kiel asertis la kuba intelektulino Grazziella Pogolotti 3, „La instituto ne nur preparis la kulturan kinartan politikon, sed ankaŭ kontribuis por formi la kulturan politikon de tiu unua jardeko”.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 14. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |