Flavveŝtuloj en Francio: konsterne!

Eŭropa Unio permesas pluuzi glifosaton kaj veneni homojn, sed tio ne gravas! Francio rifuzas alvenon de migrantoj – ne gravas! La prezidento de Francio alparolas la mondon en la angla – ne gravas! Tamen kiam oni atencas la sanktan aŭton, tuj ekribelas la popolo! Konsterne!

Registaraj fiaskoj

Jam plurokaze la franca registaro provis igi la aŭtomobilistojn pagi la kostojn de ekologia plibonigo kaj ne sukcesis: en Bretonio antaŭ kelkaj jaroj protestantoj detruis la portikojn konstruitajn por kontrolado de la preterpasantaj ŝarĝveturiloj sur la rapidvojoj.

Ĉar la registaro estis jam investinta milionojn kaj kontraktis kun privata entrepreno, la nerealiĝintan profiton devis pagi la registaro, do la francoj ... Konsterne!

Imitindaj norvegoj

Kiam por savi vivojn estis decidite redukti la rapidecon sur la ordinaraj vojoj de 90 al 80 kilometroj hore, ekestis kvazaŭ-revolucio kun protestoj.

Neniu scias, ke en Norvegio, kiu estas nek „perdita truo”, nek subevoluinta lando, sur aŭtoŝoseoj aperas averta mesaĝo „vi veturas je 79 kilometroj hore”, kaj la norvegoj trankvile veturas eĉ 30 kilometrojn hore. Sed eble tie la aŭto ne estas sankta kiel en Francio ...

Protestoj komenciĝas

Do kiam la prezo de benzino plialtiĝis je du centonoj de eŭro, ekestis ribelo. Konsiderante, ke la plialtiĝo de prezo de benzino plialtigos ŝiajn kostojn, juna komercistino lanĉis alvokon ĉe la sociaj retoj „Venu protesti ĉe rondirejo sabate, la 17an de novembro!”. Kaj, neatendite por la registaro, dekmiloj da homoj blokis la trafikon.

La registaro ne antaŭvidis protestojn

Laŭ ĵurnalisto, kiu ĵus verkis libron pri la prezidento kaj la popolo, la alvoko estis sendita jam printempe, sed neniu atentis ĝin, kaj la registaro ne komprenis la veran rilaton de la francoj al la afero.

Surmeto de flava veŝto, deva okaze de akcidento, iĝis la simbolo de protesto. Ĉie tra la lando mobiliziĝis ribeluloj, kiuj ne kontentas pri sia vivo: viroj kaj virinoj, al kiuj mankas mono por pluvivi ĝis la fino de la monato (ofte solpatrinoj kun infanoj, kiujn la demisiinta patro ne subtenas).

Aliĝas tumultuloj

Ĉina najbarino diris al mi: „Vi, francoj, ne scias, kiom feliĉaj vi estas, ke vi povas tute libere protesti”. Kaj semajnon post semajno altiĝis la nivelo de protesto: ĝis protestantoj parte detruis la Triumfarkon en Parizo.

Al simplaj francoj, kiuj protestas kontraŭ plialtiĝo de la vivelspezoj, aldoniĝis huliganoj kaj ŝtelistoj, kaj la tuta mondo povis televidi surstratajn incendiojn, frakasitajn montrofenestrojn kaj priŝtelitajn vendejojn de luksaĵoj (estis atakitaj ne simplaj legomvendejoj, sed vendejoj de lastmodaj telefonoj, ledaj vestoj, luksaj brakhorloĝoj). Konsterne!

Mallerta reago de la registaro

Sed pli konsterna estis la reago de la registaro, kiu reage sendis policistojn, kiuj tamen ne rajtas sin defendi. Post kiam dudeko da homoj estis vunditaj, ŝanĝiĝis la taktiko de la polico, sed, laŭ la franca juro, ili ne rajtas aresti homon, pri kiu ili suspektas, ke li venas por batali kaj detrui, ĝis li ekas ... Do ribeluloj venas en kaskoj kaj maskoj; ili ne estas rekoneblaj pere de la registraĵoj de kontrolkameraoj.

Estas interese, ke ekstremaj politikaj movadoj, dekstraj kaj maldekstraj, provis enŝoviĝi kaj altiri al si la flavveŝtulojn, sed ŝajne sensukcese ...

Naivaj postuloj

En mia regiono, la protestoj estis tre fortaj, oni okupis la pagejon de la aŭtoŝoseo, eĉ bruligis ĝin kaj tre naive postulis „malpli da impostoj, sed pli da mono” (per plialtigo de salajroj kaj pensioj). Mi ne estas ekonomikisto, sed mi bone memoras kasiston de Esperanto-asocio, kiu tre trankvile diris: „Se vi kreas elspezojn, kreu enspezojn!”.

Ĉampano de Brigitte Bardot

Multaj protestantoj en mia regiono estas eksaj laboristoj de la ŝipkonstruejo, kiu fermiĝis antaŭ 30 jaroj. Ili plejparte restas senlaboraj, sed feliĉe kunvenis ĉe la kruciĝoj, instalis tendojn, ĝoje piknikis, ludis kartojn, kaj diradis: „Ni iĝis familio”, „Ni estas inter amikoj”, „Ni povas diskuti”. Estas konsterne, ke ili ne povas diskuti aŭ troviĝi aliloke! Ili ofte ricevis subtenon de homoj, kiuj ne povis aliĝi, sed lasis sian flavan veŝton tre videbla en la aŭto. Iuj donacis manĝaĵojn, kaj oni raportas, ke la aktorino Brigitte Bardot alportis du botelegojn da ĉampano okaze de la jarfino.

Ĉiu por si mem

La protestoj daŭras monatojn, kvankam en januaro la nombro de manifestaciantoj malkreskis. Tamen, laŭ psikiatro, tio povas daŭri longe. Kompare kun la studenta ribelo en 1968, kiu celis pli bonan estontecon por ĉiuj, la flavveŝtuloj ŝajnas zorgi pri si mem.

Do tiuj, kies postuloj ne estos plenumitaj, plu protestos. La registaro reagis, proponante financan helpon. La entreprenoj plejparte akceptis, ĉar tiu „premio” ne iĝos salajra plialtigo kaj ne estos impostita. Sed venis protestoj. „Kaj mi?”, diras la senlaboruloj kaj homoj, kiuj ricevas iom pli aŭ iom malpli ol la bazan salajron kaj sekve ne rajtas ricevi tiun aldonan pagon ...

Protestas ne nur urbanoj

La postuloj, kiuj unue rilatis al la vivnivelo, nun turniĝas al la vivkondiĉoj de „kamparanoj”. Pro altaj prezoj de loĝejoj en la urboj, multaj homoj vivas en la kamparo, en vilaĝoj, urbetoj aŭ mezgrandaj urboj. Tie evidente ne estas ĉiuj publikaj servoj, des pli, ke administracioj, konsiderante, ke nun ĉion eblas fari rete, „por faciligi vian vivon” fermis multajn staciojn kaj oficejojn (pri elektro, impostoj, poŝto; malsanulejojn, akuŝejojn ktp). Do necesas veturi al la plej proksima oficejo, ĝenerale 40-60 kilometrojn.

Tamen ne sufiĉas publikaj transportiloj (pro manko de klientoj ili kaŭzus financan perdon), sekve veturu per propra aŭto! Konsterne, kiam temas pri savo de nia planedo kaj redukto de CO 2 en la atmosfero.

Nova fazo: lukto por egaleco

Sekve venis la nova fazo: pri „demokratio”. Kial mi devu veturi, dum aliaj trovas ĉion surloke? Iu junulo plendis, ke ne estas universitato en lia urbeto! Kelkaj urbestroj malfermis „plendkajerojn” kiel en la antaŭrevolucia Francio, sed, laŭ historiistoj, kun granda diferenco: Cent jarojn antaŭ la revolucio de 1789, kamparano bone sciis, kiu respondecas pri kio. Li sciis, al kiu sin turni, por ke ponto estu riparita aŭ vojo permesita. Nunaj homoj nenion scias. (Komparu kun Briteliro, kiam nur nun, post tri jaroj da traktado por eliri el Eŭropa Unio, britoj finfine konscias kiom ligitaj ili estas al EU).

Granda debato

Ĉar la ideo skribi siajn postulojn ŝajnas bona, la registaro malfermis „grandan debaton” pri kvar ĉefaj demandoj (impostoj, publikaj servoj, ekologio kaj demokratio) ĝis la 14a de marto.

Debatojn organizis kelkaj urbestroj, aŭ sociaj organizaĵoj aŭ flavveŝtuloj. Eblis skribi ankaŭ rete, kaj multaj kaptis la okazon postuli plej diversajn aferojn. Evidentiĝis, ke la bezonoj de la francoj ne estas tio, kion imagas la registaro ...

Komisiono estis kreita por tralegi ĉion kaj eltiri la esencon, sed tuj venis suspektoj, ke „oni” prikonsideros nur tion, kio konformas al la politiko de Emmanuel Macron, kiun iuj alvokas demisii.

Ĉiu konsideras sin ĉefo aŭ unuopulo

Eblis imagi, ke konstruiĝos politika partio, kiu prezentiĝos ĉe la balotoj al la Eŭropa Parlamento la 26an de majo, sed kiel jam skribite, ekestis neniu ĝenerala linio, krom protesto.

La problemo de la registaro kaj politikistoj estis: „Al kiu sin turni por diskuti?”, ĉar ĉiu flavveŝtulo konsideras sin ĉefo aŭ unuopulo. Sekve eĉ la protestantoj plej „videblaj” dum la manifestacioj ne kapablis (aŭ ne volis?) organiziĝi.

„Vi, francoj, estas feliĉaj!”

Ni vidos kiel evoluos la tuto, sed estas konsterne, ke necesis bruligi kaj detrui urbo-centrojn por ekkonscii kaj konsciigi, ke estas problemoj, ke la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj grandiĝas.

Peruanino diris al mi „Vi, francoj, estas feliĉaj; vi vivas bone!” Tamen en lando, kie konsumado iĝas la devizo, kie oni kalkulas progreson nur laŭ kresko de la konsumado, kie 13 % de la salajruloj vivas el aŭtoproduktado, estas malfacile reklami, ke eblas simple vivi, ne tro konsumi, malpli veturi kaj savi la naturon.

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 10.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.