Amantoj de abeloj kaj de naturo entuziasme ĝojkrias. Entomologoj rimarkis post 38 jaroj, en la insularo Molukoj (Indonezio), la ekziston de specio, kiun oni kredis jam malaperinta: temas pri la plej granda abelo en la mondo, science nomata Megachile pluto (angle Wallace's giant bee, france abeille de Wallace).
La giganta abelo estas tre facile distingebla de aliaj abeloj. Ĝi estas tute nigra kaj same granda kiel la dikfingro de plenkreskula mano. Laŭ entomologoj, la ino povas atingi longecon de 38 milimetroj kaj larĝecon, inkluzive flugilojn, ĝis 63,5 milimetroj. Aldone ĝi havas grandan makzelon kaj rimarkindan blankan strion sur sia abdomeno. La masklo estas pli malgranda kaj atingas longecon de ĉirkaŭ 23 milimetroj.
La abelon priskribis unuafoje la esploristo, biologo kaj entomologo Alfred Russell Wallace (1823-1913) en 1859. Li unue opiniis, ke li malkovris novan specion de vespo. Ĝin poste remalkovris en 1981 la usona entomologo Adam C. Messer, kiam li trovis ĝiajn nestojn sur la indonezia insulo Bacan. Post 1981 la giganta abelo ne estis observata dum 38 jaroj, kaj sciencistoj komencis supozi, ke ĝi jam definitive formortis. Tamen en februaro 2019 internacia scienca ekspedicio retrovis inon en la insularo Molukoj, kie ĝi estis ankaŭ filmita kaj fotita. La Internacia Unio por la Konservado de Naturo kaj Naturaj Rimedoj (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN) agnoskis ĝin kiel minacatan specion.
La abelo vivas nur en malaltejaj arbaroj kaj nutras sin ekskluzive per poleno. Ĝi kolektas la rezinon de arboj, kiun ĝi miksas kun lignaj fibroj. El ĉi tiu miksaĵo ĝi konstruas neston aŭ, por paroli pli ĝuste, ĉelojn kaj tunelojn. En sian neston ĝi metas ovon, kaj al ĉi-lasta ĝi aldonas malgrandan buleton da poleno kaj nektaro. La nivelo de socia konduto de gigantaj abeloj ne estas bone konata. Fakuloj supozas, ke kelkaj el ili vivas kune, sed ŝajne ili ne helpas unu la alian. Ili vivas en termitejoj de la specio Microcerotermes amboinensis, tamen iliajn tunelojn neniam trapenetras termitoj. La kialo, pro kiu la gigantaj abeloj vivas en termitejoj, ĝis nun ne estas sciata. La esploristoj emas pensi, ke ene de termitejoj la abeloj trovas konvenan vivklimaton; sed ne estas eble ekskludi iun komunan, reciprokan protekton kontraŭ diversaj predantoj kaj parazitoj. Oni ĝenerale konsideras la (re)aperon de giganta abelo en tiu indonezia areo kiel signon de sana kaj taŭga vivmedio.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 17. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |