Estas bone sciate, ke la japana estas unu el la plej malfacilaj lingvoj en la mondo. Laŭ esploro plenumita inter anglalingvanoj pri plej malfacile lerneblaj lingvoj, la japana vicas en la kvara loko, tuj post la ĉina, la rusa kaj la araba. Do, kiu faktoro igas la japanan lingvon tiom malfacila por lerni? Kvankam la fonetiko kaj la gramatiko de la japana ne estas tiel kompleksaj, ŝajne timigas lernontojn la skriba sistemo, kiu uzas altegan nombron da ĉinaj signoj (tiel nomataj kanĵioj): tiurilate oni legu la artikolon Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro? (MONATO 2018/04, p. 14-16 (2018/012204.php)). Aliflanke tiuj kompleksaj kaj enigmaj kanĵioj ja allogis iujn – eĉ se malmultajn – entuziasmajn gelernantojn.
Ĝis nun ekzistas unu esperantlingva manlibro pri la japana lingvo, Enkonduko en la japanan. Ĝin verkis Yamasaki Seikô (1929-2017), kiu estis membro de la Akademio de Esperanto. Ĉar la lernolibro bedaŭrinde tute ne traktas kanĵiojn, la personoj, kiuj eklernis la japanan per Esperanto, devis turni sin al kanĵi-vortaro havebla en alia lingvo. Sed lastatempe aperis nova vortaro: Kanĵi-Vortaro por Lernantoj: Esperanta Eldono. La vortaron kompilis Jack Halpern, poligloto kaj mem entuziasma esperantisto, kun la helpo de du elstaraj japanaj esperantistoj. La eldonejo estas Japana Esperanto-Instituto.
Jack Halpern, naskita en 1946 en Germanio, vivis en multaj landoj kaj lernis pli ol dekon da lingvoj. Kiam li estis 24-jaraĝa, li renkontis japanajn kanĵiojn, kiuj fascinis lin, kaj post kvin jaroj li transloĝiĝis al Japanio. Profesie li laboris kiel vortarkompilisto kaj, en 1990, eldonis vortaron utilan por lerni kanĵiojn per la angla. Poste li pligrandigis kaj plibonigis – per 3002 kapkaraktroj, ene de 1248 paĝoj – tiun vortaron, kiu iĝis vaste akceptata kaj estas alte taksata de la gelernantoj de la japana lingvo.
Surbaze de tiu pligrandigita vortaro, Jack Halpern projektis eldoni la vortaron en dek du lingvoj je reduktita formato (kun 1006 kanĵioj en duono de la paĝoj). La japanaj lernantoj devas lerni 1006 kanĵiojn dum la ses jaroj de baza lernejo. Inter la celataj dek du lingvoj, la esperanta versio estis la plej frue eldonita.
La plej grava trajto de la vortaro estas, ke ĝi havas tri manierojn, aŭ indeksojn, por serĉi kanĵiojn. Krom du indeksoj laŭ radikoj kaj laŭ prononcoj, la vortaro uzas kanĵi-indekson laŭ strukturtipoj, kio estas unika kaj noveca sistemo. Escepte de malmultaj simplaj kanĵioj, kiaj 一 (unu), 口 (buŝo) aŭ 人 (homo), tipaj kanĵioj estas kunmetaĵoj de kernaj kaj akcesoraj partoj, kiuj havas proprajn signifojn. La vortaro montras bazajn partojn aŭ konstru-brikojn, kiuj kombiniĝas kun akcesoraj partoj, kreante vortojn kun plej diversaj signifoj. Pro tio, ke la vortaro entenas tre multajn esperantajn samsignifajn vortojn, ankaŭ la japanaj esperantistoj povas siaflanke pliriĉigi tiamaniere sian propran vortoprovizon.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 20. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |