Novaj vidindaĵoj en Helsinko

Du novkonstruitaj publikaj establoj altiras ĉiam pli da loĝantoj kaj gastoj de la finna ĉefurbo. Per siaj siaspeca arkitekturo kaj moderna aranĝo ambaŭ distingiĝas kaj estas nepre vizitindaj. Ili allogas ne nur legemulojn kaj artŝatantojn, sed ankaŭ homojn el la ĝenerala publiko.

Oodi

La bibliotekon Oodi (odo) projektis finnaj arkitektoj kiel legejon por ĉiuj. Ekstere en malhela tago la konstruaĵo aspektas kiel malpeza longa lumŝipo super la tero. Ĝi ne estas tradicie rektangula, sed konsistas el arkoj kaj partoj kurbaj, pli kaj malpli mallarĝiĝantaj. Multaj amuzaj kaj pensigaj finnaj vortoj legeblas sur nigra muro apud la helica ŝtuparo de la biblioteko. Ili celas homojn, por kiuj estas konstruita la domego: sinperdintoj, inventistoj, venkitoj, senkulpuloj, paŭtantoj, sameoj, svedlingvaj finnlandanoj, honestuloj, sinkaŝintoj k.a. Domaĝe, la vortoj estas nur en la finna (kvankam Finnlando estas trilingva: finna, sveda, samea).

Ne nur legemuloj uzas la bibliotekon. Preterpasantoj kaj interesiĝantoj eniras por ripozi, studi, manĝi, kafumi, renkonti geamikojn. Junaj gepatroj lasas siajn etulojn ludi kaj rampi sur planko. Apude dujarulo surgrimpas dekliveton kaj alia malsuprenglitas. Ĉiaj homoj uzas la ampleksan komputilaron, studas per siaj propraj iloj aŭ simple legas aŭ aŭskultas. En angulo troviĝas verda muro el vivantaj plantoj, kaj antaŭ ĝi kuŝas kusenoj surplanke. Tra la grandaj fenestroj en la tria etaĝo oni povas vidi kaj foti la plej konatajn konstruaĵojn en la centro de Helsinko: la parlamenta domo, la nacia muzeo, la Finlandia-domo, la muzeo pri moderna arto Kiasma. Iuj fenestroj estas ornamitaj per nigraj punktetoj, aliaj estas klaraj.

La biblioteko disponas pri 100 000 libroj, gazetoj, ludoj, filmoj kaj aliaĵoj. Ĝi havas kunvenejojn, laborejojn kaj kinejon/prelegejon „Regina”. Tuj kiam la biblioteko estis malfermita, la bretaroj malpleniĝis, ĉar ege multaj homoj pruntis ion. Ili rajtas ne nepre redoni la librojn al „Oodi”, sed lasi ilin en iu alia al ili proksima urba biblioteko.

Amos Rex

La muzeon Amos Rex projektis japanaj arkitektoj. Ĝi anstataŭas la malnovan muzeon Amos Anderson, kies fondinto estas la samnoma finna mecenato (1878-1961). La nova muzeo, kiu troviĝas subtere, prezentas modernan kaj eksperimentan arton. Krome ĝi posedas ankaŭ valoran kolekton de malnovaj artaĵoj. Komence de la kuranta jaro en ĝi okazas ekspozicio pri la belga pentristo René Magritte, kunlabore kun la muzeo de Lugano. Poste estos la vico de „Moderna Nordia arto”. Ĉi-aŭtune la publiko konatiĝos kun verkoj de la finna artisto Birger Carlstedt. Samtempe en la apuda kinejo Rex oni prezentas franclingvajn filmojn el la serio Fantômas de Louis Feuillade, kun anglaj subtekstoj.

La muzeo situas sub placo, kie antaŭe aŭtobusoj atendis veturantojn. Nun tiu placo aspektas kiel sahara dunaro. Infanoj kaj plenkreskuloj rajtas grimpi kaj malsuprengliti laŭ la deklivetoj. Tra grandegaj rondaj fenestroj en la dunoj oni povas rigardi sub si la enirhalon de la muzeo. Same el la muzeo oni povas rigardi supren. En la rondaj fenestregoj ofte aperas vizaĝoj de malsupren-rigardantoj. Iuj ridetas kaj svingas la manojn al la aliaj.

La atendovicoj por eniri la muzeon longas, la enirbileto kostas 15 eŭrojn. Tamen oni ja povas viziti nur la eksteraĵon, kiu jam famiĝis.

Raita PYHÄLÄ
korespondantino de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07