Aresto pro spionado por Nord-Koreio

La 25an de novembro 2018 la franca kontraŭspionada agentejo DGSI arestis altrangan ŝtatoficiston de la franca senato Benoît Quennedey [benŭá kenedéj] pro „kolektado kaj livero al alilanda potenco de informoj, kiuj povas damaĝi la interesojn de la nacio” kaj pro perfido: laŭakuze, li liveris gravajn informojn al Nord-Koreio, lando fifama internacie pro sia emo havigi al si nukleajn armilojn kaj kun kiu Francio havas neniajn oficialajn interrilatojn 1.

Ĉar Francio estas unu el la ŝtatoj, kiuj oficiale havas nukleajn armilojn, estas klare, ke la afero povas esti grava. Kvankam hodiaŭ Benoît Quennedey estas libera, li atendas sian juĝon, ne povas forlasi Francion, renkontiĝi kun nord-koreoj, kaj li perdis sian laboron.

Kiu estas Benoît Quennedey?

Benoît Quennedey estas 42-jaraĝa ŝtatoficisto, kiu okupiĝis pri administrado de la konstruaĵaro kaj de la parkoj de la franca senato, unu el la du ĉambroj de la parlamento. Li ja havis rolon gravan kaj esencan, kaj kvankam li ofte renkontis potenculojn kadre de sia laboro, li tamen ne havis ofican aliron al gravaj sekretaj dokumentoj pri la franca nuklea programo aŭ io alia tiaspeca.

Senlaca propagandisto

Ekster sia laboro, Benoît Quennedey dediĉis sian vivon al la asocio, kiun li prezidas de 2017: Association d'amitié franco-coréenne (AAFC, Asocio de Franca-Korea Amikeco), kiu estis kreita en 1969 kaj oficiale apogas la korean reunuiĝon, sed fakte estas premgrupo por Pjonjango. En AAFC membras 150 personoj, interalie multaj komunistoj: ne estas konate, kiam Quennedey aliĝis al tiu asocio, sed jam kiam li estis studento, li disvastigis librojn pri (kaj por) la ĝuĉeo-ideologio, la nord-koreia speco de socialismo (fakte, socialismaspekta naciismo 2).

Kadre de tiu asocio, li ofte vojaĝas al Koreio, jen norde de la interkorea landlimo, jen sude; ekzemple, li ĉeestis la manifestacion okaze de la 70-jariĝo de Nord-Koreio septembre 2018, kie li rajtis surmeti sur sian veston la ruĝan insignon kun portretoj de Kim Il Sung kaj Kim Ĝong Il, la plej honorigan el la nord-koreiaj insignoj. Li ankaŭ verkis du librojn, unu en 2012 pri la nord-koreia ekonomio, kaj alian, kiu celis ŝanĝi la impreson pri tiu lando en Francio, en 2017. Krome, li estis aktiva rete, disvastigante siajn ideojn pri Nord-Koreio en diversaj ekstrem-maldekstraj jutubaj kanaloj.

Krom sia asocia laboro, Benoît Quennedey estis membro (kaj eĉ nacia sekretario) de Parti radical de gauche (PRG, Maldekstra Partio Radikala), kiu, kontraŭe al tio, kion ŝajnigas ĝia nomo, estas social-liberala kaj maldekstre centrisma partio. En 2017 li ĉesis esti membro de tiu partio, eble ĉar tiam PRG kunfandiĝis kun la dekstre centrisma Parti radical (PR, Radikala Partio) por formi Mouvement radical, social et libéral (MRSL, Radikala, Sociala kaj Liberala Movado). Sed eĉ se li malakceptis la kunfandiĝon kun dekstra partio, kio montras lian inklinon al la etikedo „maldekstro”, membreco de subtenanto de la ekstrem-maldekstra Nord-Koreio en centrisma partio estas surpriza.

Pri kio oni akuzas lin?

Benoît Quennedey delonge altiris atenton de DGSI, ĉar „fasciniĝo” de altranga ŝtatoficisto pri diktatora reĝimo estis maltrankviliga. La polico malkovris ĉion, kion li kaj lia asocio faris malkaŝe (la retpaĝaro de AAFC estas ege, preskaŭ suspektinde, detala), sed ankaŭ kelkajn aliajn aferojn, kiujn Quennedey ne afiŝis.

Interlie evidentiĝis, ke li ofte vizitis la delegitaron de Nord-Koreio en Francio, kaj apud la sidejo de Unesko en Parizo li renkontiĝis kun agentoj de la sekreta inform-kolekta servo de Nord-Koreio.

Renkontiĝoj ja okazis. Tamen DGSI ne sukcesis pruvi, ke informoj aŭ ordonoj estis transdonitaj. Tial okazis la aresto: la polico esperis, ke la pridemandado kaj traserĉadoj alportos pruvojn. Ĉu tio sukcesis, oni ekscios dum la juĝa proceso.

Novaj riveloj

Jen ĉio, kion oni sciis ĝis kiam la franca ĵurnalo Mediapart publikigis artikolon kun novaj informoj 3. La kialo de la aresto estis ne tio, ke Benoît Quennedey havis informojn, kiujn li povus transdoni. Ne. Tamen li konis homojn, kiuj ja havis tiajn informojn, kaj provis kontaktigi ilin kun agentoj de Nord-Koreio. Kaj, laŭ DGSI, li sukcesis kontaktigi la sekretan inform-kolektan servon kun almenaŭ unu matematikisto, kies esplorado estas pri temo kun „evidentaj militaj aplikoj” (Benoît Quennedey rekonis, ke li kontaktigis unu matematikiston kun nord-koreaj matematikistoj, sed neis la eblajn militajn aplikojn de liaj esploroj), kaj kun unu inĝeniero laboranta en la franca milita nuklea industrio (tion Quennedey tute neis: li agnoskas, ke li konis la inĝenieron, sed neas, ke li konatigis lin kun iu ajn; plie, la edzino de tiu inĝeniero estas membro de AAFC, do lia perado ne estus bezonata).

Plie, la polico malkovris en la retmesaĝoj de la ŝtatoficisto informojn pri la franca nuklea armilaro senditajn al tiu inform-kolekta servo de Nord-Koreio, sed tiuj informoj estis publikaj. Li simple arigis ilin.

Pli grave, DGSI akuzas lin pri tio, ke li helpis al agentoj de la nord-koreia reĝimo en kaptado de junulo partopreninta en manifestacio denuncanta malrespekton de homaj rajtoj en Nord-Koreio. La sekreta servo kaptis la studenton por transporti lin kontraŭvole en Nord-Koreion, sed li forkuris, kaj la agentoj ne plu sciis, kie li kaŝas sin. Benoît Quennedey, laŭ la polico, helpis, kvankam malsukcese, al la sekreta servo retrovi la junulon.

Ambaŭ agoj, se ili estas veraj, laŭleĝe estas „perfidoj”. Laŭ la artikolo de Mediapart, Benoît Quennedey konfesis la verecon de tio (sed malpliigis sian rolon), sed liaj advokatoj kontestas tion.

Averto por la okcidentaj demokratioj

Ne estas konate, ĉu Benoît Quennedey estas fervora subtenanto de la Kim-dinastio, proparolanto de la paco inter popoloj, kiu volas helpi la nord-koreojn, aŭ persono sendube inteligenta, sed kun mensaj problemoj. Post la juĝa proceso oni eble vidos iomete pli klare tion, kio efektive okazis.

Tamen, intertempe, oni povas vidi tiun aferon kiel averton al la okcidentaj demokratioj. Tie oni parolas nuntempe nur pri terorismo kaj kontraŭterorismo. Oni aldonas al la policoj kaj sekretaj servoj ĉiam pli da potenco, sed samtempe ĉiam pli da misioj (malpliigante la rajtojn kaj liberecojn kaj, fakte, malpliigante ankaŭ la sekurecon). Je internacia nivelo, oni timas Rusion matene, Rusion posttagmeze, Rusion nokte. Sed se oni rigardas la freŝdatan historion de spionado, oni ja vidas Rusion, certe; tamen oni vidas ankaŭ Usonon (WikiLeaks certe ne estas neŭtrala, sed ĝiaj informoj estis kredindaj), Ĉinion ktp.

Nia mondo estas danĝera, kaj oni restu atentaj: la malvarma milito finiĝis, sed ne la spiona milito, eĉ inter aliancanoj, kaj eĉ fare de „malgrandaj” landoj.

1. Francio estas unu el la malmultaj landoj, kiuj neniam agnoskis Nord-Koreion post la fino de la malvarma milito. Aliaj estas Usono, Japanio kaj Estonio.
2. Mencioj de Markso, marksismo-leninismo kaj komunismo tute malaperis el la konstitucio de Nord-Koreio en 2009. Ilin anstataŭis ĝuĉeismo.
3. Matthieu Suc, Administrateur au Sénat et espion pour Pyongyang? Les révélations de l'enquête, Mediapart, 2019-01-27: www.mediapart.fr/journal/france/270119/administrateur-au-senat-et-espion-pour-pyongyang-les-revelations-de-lenquete
Emmanuel WALD
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Wald el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07