En Norvegio 2009 estis deklarita „jaro de kulturmemoraĵoj”. Tiurilate oni petis la ĝeneralan publikon elstarigi objektojn el la ĉiutaga vivo, kiujn ni normale ne imagas kiel kulturajn valorojn, kaj ankaŭ malpli konkretajn fenomenojn – kiel ŝercoj – kaj prezenti ilin kiel kulturmemoraĵojn. Reage al tiu peto mi verkis norveglingvan eseon, kiun mi nun – dek jarojn poste – alivestas por prezenti ĝin al internacia publiko.
Mi volas pledi ne por unu difinita objekto, sed por grava ero de multaj objektoj. Antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol la jaro de kulturmemoraĵoj estis planita, frapis min, kiom grandan rolon ludis kranko dum mia infanaĝo. Nun mi volas uzi la jaron de kulturmemoraĵoj kiel pretekston por skribi iom pri mia rilato al kranko.
Mi pasigis miajn unuajn jarojn en bieneto en la parto interna (orienta, turnita al la ĉeftero) de la insulo Lundøya en la komunumo Steigen, provinco Nordland. Ĉar mi naskiĝis blinda, en multa kampara laboro mi ne facile povis partopreni, sed se por io oni povis uzi min, estis por kranki. Eble estas troigo diri, ke hejme ne ekzistis eĉ unu dommastra laborilo, kiu ne havis krankon, sed grandega troigo tio ne estas.
Unu el la plej konataj kranke funkciantaj aparatoj sendube estas la akrigilo el ŝtona rado. Ĝin almenaŭ du norvegaj kantverkistoj senmortigis. Mi krankadis, kiam necesis akrigi ĉu tranĉilojn, ĉu falĉilojn, kaj mi memoras, ke oni riproĉis min, ĉar mi ne turnis la krankon sufiĉe egalrapide. „Tiru egale!”, jen admono, kiun mi ofte aŭdis.
Kranko – mi malkovris – ludis gravan rolon en la traktado de nutraĵoj. Ni apartigis la kremon de la lakto, kaj por tio ni uzis metalan senkremigilon – funkciigatan per kranko. Cetere mi memoras la senkremigilon kiel aparaton kun multaj eroj purigendaj, i.a. senfundaj „pelvetoj” surmetendaj sur vertikalan stangon. Sed ne demandu min, kian funkcion havis ĉiuj tiuj eroj.
Tio, pri kio la plej multaj homoj pensas, aŭdante la norvegan vorton por „buterigujo”, estas vertikala ligna cilindro, en kiu oni faras buteron, ŝovante lignan bastonon supren kaj malsupren. Ni havis ankaŭ tian buterigujon hejme, sed ĝi ne estis uzata. Tiu, kiun ni uzadis, estis relative vasta ligna „barelo” kuŝanta horizontale sur apogilo. En unu el ĝiaj rektaj vandoj estis truo, tra kiu eblis piki krank-akson, kaj sur ĝin estis surmetita aĵo konsistanta el latoj, kiuj buterigis la acidan kremon, kiam oni krankis.
Ekzistas multaj „primitivaj” manieroj kirli ovojn kaj kremon. Sed ni havis radan kirlilon, tute el metalo. La fiksita parto, sur kiu la kranko estis muntita, alŝraŭbiĝis al la tablo. La kranko rotaciigis dentradon, kaj ĝi siavice rotaciigis la radojn de la kirlilo mem, kiu estis metita en la ujon kun la kirlendaĵo.
Ankaŭ ĉi tiu metalaĵo alŝraŭbiĝis al la tablo. Mi ne komprenis, kial oni nomis tiun aparaton „viando-muelilo”, ĉar hejme, laŭ mia memoro, ĝi plej multe uziĝis por mueli fiŝaĵon por „fiŝkukoj”, kiuj ne estas veraj kukoj, sed fiŝmuelaĵo (farĉo?), kiun oni formas kiel rondajn „kukaĵojn” kaj poste fritas. Mi kredas memori, ke la fiŝaĵo devis trapasi la muelilon kvar fojojn, kaj inter la dua kaj la tria muelo oni aldonis cepon kaj muskaton. Sed la viando-muelilo estis uzata ankaŭ por fari specon de kuketoj, kiujn oni nomis „muelilaj kukoj”. Tio, kio eliĝis el la muelilo, ekhavis malsaman formon depende de la ero muntita sur ĝin – ne malsimile al tio, kio okazas ĉe modernaj manĝaĵprepariloj.
La klasika kafo-muelilo havas la krankon supre, kaj oni krankas horizontale. Ni havis tian muelilon hejme, sed ĝi estis tiom difektita, ke mi uzis ĝin kiel ludilon. Tiu muelilo, kiun ni uzis por mueli kafon, havis la krankon flanke. Plej supre estis speco de „funelo”, ne konusforma, sed ortangula, en kiun oni metis la kafograjnojn. Ili estis muelataj per rulcilindro troviĝanta plej malsupre en la funelo, kaj rotaciigata per la kranko. La muelita kafo falis en tirkesteton ĉe la fundo de la muelilo.
De traktado de nutraĵoj mi transiras al traktado de fadenoj kaj teksaĵoj. La fadenfaskigilo estis ligna ilo uzata por kranke fari faskojn de fadenoj. Ĝi havis krucon, kaj en la ekstremo de ĉiuj kruc-brakoj estis „ungego” kun meza profundaĵo, kiu igis la fadenon faskiĝi orde. Unu el la kvar ungegoj estis faldebla al la brako, tiel ke oni facile povu depreni la faskon de la faskigilo. La aksingo de la kruco kompreneble estis surmetita sur krank-akson.
Por volvi la faskon en fadenbulon ni uzis alian lignan ilon, ĉi-foje sen kranko. Ankaŭ ĝi havis krucon, sed ĝi rotaciis horizontale. En la brakoj estis pluraj truoj malsamdistance de la centro, en kiujn oni enmetis bastonetojn por teni la faskon streĉita. En kiujn truojn oni metu la bastonetojn, tio dependis de la vasteco de la fasko.
Mi ne povas klarigi, kiun taskon plenumis la kranko de la kudromaŝino, sed ĝi iel rilatis al perkranka surbobenigo kaj elbobenigo de fadeno. Ankaŭ eblas, ke la kranko estis uzata en la kudra laboro mem, sed tio ne estis facile esplorebla por mi. La kudromaŝino havis pingletojn, kiujn tuŝi ne estis sendanĝere, kiam ili moviĝis.
Kiam teksilo muntiĝis hejme, estis amuze esti infano. Oni muntis ne nur la teksilon mem, sed ankaŭ ion, kion oni nomis per vorto tradukebla kiel „varpseĝo”. Ĝi ne estis seĝo, sed ligna stablo havanta la tutan altecon de la ĉambro, de la planko ĝis la plafono. Laŭ mia memoro ĝi havis du krucojn: unu ĉe la planko kaj unu ĉe la plafono. En ĉiu el la kvar „anguloj”, t.e. inter ekstremo de brako de la suba kruco kaj ekstremo de la responda brako de la supra kruco, estis fosto. Ĉirkaŭ tiu stablo estis volvita la fadeno uzota kiel varpo. Kiam oni volvis kaj malvolvis la varpfadenon, la stablo rotaciis (senkranke) ĉirkaŭ unu pivoto sube kaj unu supre, fiksitaj al la aksingoj de la krucoj. Sur la plankon kaj sub la plafonon oni metis tabulon kun meza profundaĵo por la pivotoj. Se la stablo estis malplena, mi povis uzi ĝin kiel karuselon.
Mi ne memoras, ĉu la teksilo havis krankon, sed mi tion ne ekskluzivas. Ĝi havis du lignajn rulojn: unu, ĉirkaŭ kiu estis volvita la fadeno antaŭ la teksado, kaj unu, ĉirkaŭ kiu volviĝadis la tolo dum la teksado. Iel – ĉu ne per kranko? – la „fadenrulo” ja devis esti ĉirkaŭvolvata antaŭ la teksado.
Hejme ni ne havis lavmaŝinon, ni eĉ ne havis elektron. Ĝin ni ekhavis nur kristnaske de la jaro 1962, kiam mi havis 19 jarojn. Okjara mi estis sendita al internula lernejo en Trondheim, kaj ekde tiam mi estis hejme nur dum la someraj ferioj. Kelkajn el miaj kristnaskaj ferioj mi pasigis ĉe onklino en Lom, proksimume mezvoje inter Trondheim kaj Oslo, kaj tie estis kaj elektro kaj lavmaŝino. Ĝi ne havis centrifugilon, laŭ mia memoro, sed la tolaĵo estis rulpremata en „tordo-maŝino” – oni nomis ĝin tiel – muntita sur la lavmaŝino. Ne estis vera maŝino, sed simple kranko, kiu movis du kaŭĉukajn rulcilindrojn en reciproke kontraŭaj direktoj, alivorte, rulpremilo. Poste la tolaĵo estis kalandrata en kalandrilo, pri kiu mi ne multon memoras, sed kiu tutcerte havis krankon.
Mi restu en Lom. Tie oni havis kestohorloĝon, kiu estis streĉata unu fojon semajne. Ĝi havis unu pezaĵon por la montriloj kaj unu por la sonsistemo. Por streĉi ĝin necesis enpiki kranketon tra truo en la vitro.
En mia plej frua infanaĝo ni ne havis telefonon hejme. Se ni volis telefoni, ni devis iri al la loka telefoncentralo, kiu situis ĉirkaŭ unu kilometron de nia hejmo. Se iu volis telefone paroli kun ni, tiu telefonis al la centralo kaj interkonsentis pri horo, je kiu iu el la centralo estu veniginta nin tien por la interparolo.
Tamen mi konatiĝis kun la krank-telefono antaŭ ol eklerni en la lernejo. En la parto ekstera (okcidenta, turnita al la maro) de Lundøya loĝis onklino mia kun la edzo kaj gefiloj. Estis gastama familio, ĉe kiu mi povis pasigi semajnon somere, specon de „someraj ferioj”, antaŭ ol mi ekfrekventis la lernejon. Tie ekzistis krank-telefono, kiel ankaŭ en Lom. En la internulejo en Trondheim, male, la telefono estis alispeca, kun ciferdisko.
Hejme oni instalis telefonon iam dum la 1950aj jaroj. Al la lineo estis konektitaj du abonantoj plus la centralo. Kiam ni telefonis, ni turnis la krankon antaŭ ol depreni la mikrofonon. Por telefoni al la alia abonanto de la lineo ni krankis „unu longan kaj unu mallongan”. Por telefoni al la centralo ni krankis „unu longan”. Se ni aŭdis „du longajn”, la voko estis por ni.
Ni ne havis propran gramofonon hejme, sed ni havis najbarojn, kiuj fojfoje bonvoleme pruntedonis al ni sian „vojaĝ-gramofonon”. Kompreneble temis pri gramofono, kiun necesis kranke streĉi por ĉiu 78-rivolua disko, kiun oni ludigis. Ankaŭ la parencoj, ĉe kiuj mi „feriis”, havis gramofonon, sed ĝi estis meblo kun ŝranko sub la „disko-telero”.
En mia vivo mi ne havis multajn muzikskatolojn, kaj la plej multaj, kiujn mi havis, estas streĉataj ne kiel gramofono, sed kiel vekhorloĝo. Tamen mi havas unu muzikskatolon, kiu ludas La Internacion, kiam mi turnas ĝian krankon. Tiam mi povas mem decidi, kiuritme ĝi ludu. La samon oni povas fari, turnante la krankon de gurdo.
Kiam ni ekhavis traktoron hejme, mi volis esplori ĝin kaj ekscii, kiel nomiĝas ĉiuj ĝiaj eroj. Mi ne memoras la detalojn, sed ke la traktoro havis krankon, pri tio mi certas.
Kiam mi parolas kun mia plej aĝa frato pri ĉiuj krankoj, li ĉiam petas min memori tiun, kiun ni uzis por „malmunti fojnpendigan ŝnuron”. La aparato por sekigi fojnon konsistis el longa vico da vertikalaj lignaj stangoj starantaj egaldistance en kavetoj en la grundo. Inter la stangoj estis etendita ŝnuro, plej ofte ŝtala, sed iafoje fadena. Al ĉiu stango estis alfiksitaj ĉu najloj, sur kiuj la ŝnuro ripozis, ĉu metalaj maŝetoj, tra kiuj ĝi iris. Ĉirkaŭ la ekstremaj stangoj la ŝnuro estis duonspirale volvita, tiel ke ĝi fariĝis plur-etaĝa. Malmuntante la ŝnuron, oni volvis ĝin sur bobenegon, kies akso estis vertikale staranta metala levostango. Plej supre kaj plej malsupre la bobeno havis krucon konsistantan el du lignaj tabuloj. Ĉe la ekstremo de unu brako de la supra kruco estis truo, en kiu estis metita bastoneto, kiun oni tenis per la mano, krankante horizontale por surbobenigi la ŝnuron. Sed por mi tiu ne estis vera kranko, ĝuste ĉar ĝi turniĝis horizontale kaj ne vertikale. Ĉi tio eble iom similas al kapstanoj en boatoj, pri kio mi tamen malmulte kompetentas.
Sed mi svage memoras puton ĉe alia onklino mia loĝanta sur Lundøya. Tie estis kranko uzata por malhisi sitelojn en la puton kaj poste hisi ilin plenajn de akvo.
Mi ne ĉesis kranki, kiam finiĝis mia infanaĝo. Multfoje, sidante en aŭtomobilo, mi perkranke fermis aŭ malfermis la fenestron. Mi havas ankaŭ tolmarkezon, kiun mi movas per kranko. Se nomi kranko la staci-serĉilon de radioaparato, tiam mi multe krankadis ankaŭ en mia plenkreskula vivo.
Unu el la kernpunktoj de elstarigo de kranko kiel kulturmemoraĵo estas, ke ĝi estas fariĝanta ĝuste tio – memoraĵo pri io iam ekzistinta, sed ne plu ekzistanta, almenaŭ ne samgrade kiel antaŭe. Tio, kio antaŭe realiĝis per cirklaj movoj, nun realiĝas per klavopremoj.
Mi ne tre lertas pri telefon-historio, sed mi aŭdis, ke la norveglingva esprimo „bati sur la draton”, kiu signifas „telefoni”, datiĝas de la infanaĝo de la telefono, kiam oni en laŭvorta senco batis sur la telefonan draton, por ke tiu, kiu estis je la alia fino de la lineo, aŭdu la baton kaj deprenu la mikrofonon. Iom post iom la batadon sur la draton anstataŭis sonoraj signaloj generataj per – krankado. La aŭtomatigo de la telefono signifis, ke ekuziĝis elektraj pulsoj por elekti, kun kiu abonanto paroli. La nombron de pulsoj decidis tio, kiun numeron de la ciferdisko ni elektis. Sed poste – verŝajne fine de la 1970aj jaroj – lanĉiĝis la klave manipulata telefono, kiun oni norveglingve nomis per vorto tradukebla kiel „klavofono”. Anstataŭ turni ciferdiskon oni premis klavojn de ciferklavaro. Estas strange pensi pri tio, kiom mallonge daŭris, ĝis la „klavofono” iĝis tute universala kaj igis la diskan telefonon muzea. La vorto „klavofono”, pri kiu mi kredis, ke ĝi longtempe kunvivos kun „telefono”, nun tute ne uziĝas, simple ĉar ĉiuj nunaj telefonoj estas „klavofonoj”.
Se en la radioaparato vi volas trovi stacion, ŝanĝi la laŭtecon aŭ la tonon, vi premas klavojn anstataŭ turni butonon. Se vi volas ĝustigi la horon de horloĝo, vi ne plu turnas ŝraŭbon – vi premas klavojn. Ofte vi tiam povas ĝustigi ĝin nur antaŭen, ne malantaŭen. Se vi volas ĝustigi la rapidecon de knedilo aŭ miksilo, vi premas klavojn. Eĉ por fermi kaj malfermi fenestron de aŭtomobilo vi nun uzas klavojn anstataŭ krankon.
Ĉu estas imageble, ke la transiro de la kranka al la klava epoko spegulas ŝanĝon ankaŭ en nia maniero percepti la mondon? Antaŭe ni eble perceptis ĝin kiel tutaĵon aŭ kontinuaĵon, kie ĉiuj eroj interplektiĝis kvazaŭ en dent-radaro. Nun ni eble perceptas la mondon ciferece. Ni kvantigas, ni donas al ĉio ciferan valoron, ni lokas ĉion en gamon ne kontinuan aŭ senŝtupan, sed punktan aŭ ŝtupan. Ĉiu klavopremo reprezentas salton de unu punkto (aŭ cifero) al la proksima. Ĉu ĉi tio estas spekulativaĵo? Jes, eble, sed mi lernis, ke la fino de stil-ekzerco – aŭ de artikolo – nature elportu la leganton el la temo. Tiusence iom da kvazaŭ-filozofia spekulativaĵo povas servi same bone, kiel io ajn alia.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Otto Prytz el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |