Recenzo pri fantoma verko

Verŝajne, unu el la karakterizoj de idealismaj movadoj estas, ke ili, krom liverado de sukcesa agado, uzas ankaŭ amason da energio, kiu senrezulte kaj en plena ombro perdiĝas. Kiom da bonegaj tradukoj de gravaj literaturaj verkoj perdiĝis ĉe ni pro la forpaso de la tradukintoj? Neniu scias, sed multaj scias almenaŭ pri unu aŭ du. Kaj tio ne nur en literatura kampo, sed ankaŭ en scienca laboro. Fakte, mia recenzo klopodas elombrigi unu tian.

Tempo glutas siajn tempanojn

Dum dek jaroj, de 1985 ĝis 1995, laboris en Esperantujo, sed en la ombro, grupeto de dek ses diversnaciaj naturamantoj, kiel Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF). Ili uzis la ambician Pekoteko-sistemon, en modela maniero, kaj kunvenis ĉiujare dum tuta semajno en diversaj landoj, ĉar la nunaj sistemoj kaj ebloj de perkomputila diskutado ankoraŭ ne ekzistis. Ili ellaboris daŭre kreskantan nomliston de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. Regule ili aperigis, por interna uzo, dokumentojn en teko, kiu pli kaj pli dikiĝis. La laboro de la grupo haltis ĉirkaŭ 1996, verŝajne, pro la evoluo de la bitmondo, kiu arĥaikigis Pekotekon, sed ankoraŭ pli pro la aĝiĝo de la grupanoj kaj neklarigebla manko de enfluo de nova sango. Feliĉe, ili, tamen, metis kronon sur sian laboron, ĉar ili aperigis gravegan, valoregan plurcentpaĝan dokumenton, sed forgesis tamburi kaj fanfaradi pri ĝi. Ĝi kaŝiĝis en plena silento, estis arbarjuvelo kovrita sub dika nepenetrebla kanopeo.

Laboro en plena seriozo

Jam de la komenco REF laboris laŭ difinitaj reguloj (REF-regularo). En la daŭro de la tempo la regularo plivastiĝis kaj fajniĝis. La unua parto de la dokumento (post 12-paĝa enkonduko pri la REF-historio) konsistas el ĝi. Precipe temas pri sistemo de transskribo de la latineca lingvaĵo ... tiel ke restas klara rilato inter la esperanta teksto kaj la latineca. Tiu parto estas ege grava kaj baza por ĉiu kunlaboranto. Elirante de la transskribosistemo de Wüster, REF ellaboris multe pli logikan rektan sistemon.

Kromresumo kaj ligilo

En la dua, 60-paĝa, parto aperas listo de ĉiuj traktitaj plantoj, 4875 entute – aŭ almenaŭ tiom da latinecaj sciencaj nomoj kun esperantaj ekvivalentoj: por iu, kiu interesiĝas pri nomoj de plantoj, ĝi ja estas ŝlosilo al la ĉefparto. En naciaj lingvoj la sciencistoj uzas la latinecajn nomojn, sed ŝajnas al mi, ke ĉe ni ni devus uzi la okazon liberiĝi de la latinecaj kirasoj kaj eviti uzi fremdlingvajn elementojn en Esperanto. Genraj nomoj plej ofte estas transskribeblaj, kaj ilia signifo ne tro gravas. La nomojn de taksonoj oni ofte ĉerpis el mitologioj. La speciaj epitetoj estas tre ofte tradukeblaj, kaj ofte ili ja havas sencon kaj alportas klarigon. Nutans = klina (ne facile divenebla, se oni ne estas latinisto), Spectabilis = spektinda (jes ja divenebla). Ternata ne havas rilaton kun „terni” ... sed signifas „tridenta”. Ĉu ne pli bone estas scii, kompreni, ol papage parkerigi?

Substanca kerno

La kerno de la verko estas pli ol 426-paĝa (ĉar estas ankaŭ paĝoj 175,1 ĝis 175,8, ekzemple) ĉeflisto. En ĝi alfabete laŭ la esperanta scienca nomo (esc) estas detaloj pri ĉiu el la traktataj plantoj. Ĉio menciita klare indikas sian fonton, siajn proponintojn kaj eventualajn diskutojn, klarigojn de fremdlingvaj vortoj. Ŝajne, oni citas ĉiujn trovitajn nacilingvajn nomojn. En la germana fojfoje eĉ pli ol dudek komunaj nomoj aperas (por la alpa pulsatilo 22!). Estas klare, ke ankaŭ ĉiuj nomoj el PIV 1970 estas enigitaj. Diskuto pri jes- aŭ ne-neceso de esperantaj sciencaj nomoj apud la latinecaj estas sensenca. Se vi opinias ke ne ... ne uzu ilin! Temas pri tute alia tavolo ol la normallingva! Temas pri faklingvo, uzata nur de sciencistoj. La nomoj ne devos ĉiuj aperi en iu PIV, ĉar temas pri senfina listo de milionoj da plantoj. Kompreneble, kiel en naciaj lingvoj, veraj flaŭristoj kaj naturamantoj, kiuj interesiĝas pri plantoj, ŝatas uzi sciencajn aŭ sciencecajn nomojn. La ideo de REF, cetere, estas, ke la sciencesperanta nomo en la formo „Genro + specio-epiteto” liveru version de unu popola nomo en la formo „specio-epiteto (adjektivo) + genro” (ambaŭ minuskle). Do: „Pulsatilo alpa” iĝu „alpa pulsatilo” (apud, eble, alia komuna nomo).

Principe la listo konsistas el specio-nomoj (plus fojfoje, malofte, subspecio-nomo), sed prave kaj inteligente enestas kelkaj familinomoj. Eĉ flaŭristoj ĝisostaj scias, ke la specioj de ranunkuloj (aŭ ranunkoloj) estas tiel pene distingeblaj, ke nur ranunkulogo kapablas! Sen deproksima esplorado plej ofte tio ne eblas. Tial simpla naturamanto ofte vole-nevole kontentiĝas pri la nomo ranunkulo/ranunkolo.

Tradukhelpiloj kaj praktikismo

Interesaj listoj (2 x 12 p.) sekvas kun la rilato inter latinecaj kaj esperantaj specio-epitetoj. En la plantonomoj tiuj epitetoj foje ripetiĝas, tial estas interese disponi pri tiaj listoj, kaj precipe ĉe REF, kiu klopodis fikse ligi latinajn (pseŭdo-)sinonimojn al similaj esperantaj (la rilato 1:1!).

Sekvas longaj listoj de nacilingvaj nomoj (germane, france, nederlande, angle) kun la esperantaj ekvivalentoj. Jen la plej praktika rezulto, sed oni ne forgesu, ke ĝi estas la rezulto de multe da laboro kaj penado. La germana parto, cetere, eldoniĝis kiel aparta broŝuro. La kunlaborantoj ne limigis sin al enĉambra nazumado de nacilingvaj flaŭroj! Ie oni legas eĉ vojpriskribon, kun elektindaj datoj, al trovloko (p. 115: al senfolia epipozio; senfolia orkideo; arbarvirino)!

Pro Mateo 22: 15-21

Redonu do al Cezaro ... La biblio puŝas min al aldona noto: la ĝermo de REF fakte estas la verko de Wouter Pilger Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta Eŭropo (1982). Ĝis lia ege trofrua morto Wouter kunlaboris en REF.

Strange, sed seriozo mankis en pure materia kampo. La formo, la realigo de la eldono estas bona, taŭga, eĉ alloga ... sed nur pene vi trovos iun paĝon, kiu ne havas (malgravan, sed tamen ĝenan) tajperaron.

Konklude

Estus hontige, se ni plu ignoradus la verkon. Ne necesas blinde akcepti ĝiajn principojn, ĉar ĉiu nomo en la verko anoncas sian fonton, sian pravigon aŭ sian kritikindecon kaj do invitas al plua pripensado kaj traktado. Ĉe ĉiu „evitinda” estas klare menciita la kialo de evitindeco. Eĉ se vi ne akordiĝas pri la transskribo aŭ pri la enhavo, ĝi restas valora verko kiel labordokumento, kiel ĝi ja anoncas sin. Ĝi ne estas „definitiva” verko, ĉar, neeviteble, ĝi estas eterne evoluanta kaj do devus esti eterne kreskanta.

Petro DESMET'
Bernhard Eichkorn: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. A. Gmeiner, 1988. 517 paĝoj plus cento da indeksopaĝoj. Pritakso. ISBN 978-90-7007431-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07