Speciala kunordiganto

La slovaka eksministro pri eksterlandaj aferoj Ján Kubiš [jan kubiŝ] estas nomumita speciala kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Libano. Li anstataŭis la danan diplomatinon Pernille Dahler Kardel, laŭ oficiala anonco de António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, en januaro.

Karierdiplomato

La 66-jaraĝa karierdiplomato Kubiš komencis sian profesian karieron en la diplomatia servo de Ĉeĥoslovakio. Li studis en la moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj parolas kvin lingvojn. En 1993 li servis kiel konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe UN kaj aliaj internaciaj organizaĵoj en Ĝenevo, kaj en la jaroj 2006-2009 li estis slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj.

Kubiš havas pli ol 40-jaran sperton en la kampo de multflanka diplomatio. Li okupis oficojn de ĝenerala sekretario de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Vieno (1999-2005) kaj ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo en Ĝenevo (2009-2011). Li servis ankaŭ kiel speciala sendito de UN en Afganio (2011-2015) kaj laste en Irako (2015-2018). En 2013 li ricevis francan ordenon „Komandoro de la Honora Legio” pro eksterordinara subteno al mondpaco kaj sekureco dum sia diplomata kariero.

Defia nova posteno

Lia nova diplomatia posteno en Libano estas politike tikla kaj estas unu el la plej defiaj en la mondo. La nomumo de Kubiš venas en tempo de plialtigita streĉo de rilatoj inter Israelo kaj Libano, kie Unuiĝintaj Nacioj dislokis pacigajn trupojn, kiuj kontrolas la limon inter la du landoj. Oni esperas, ke Kubiš, kiel multflanka diplomato kun riĉa sperto en diversaj landoj, signife kontribuos al paca solvo de la regiona krizo.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07