120 jaroj da japana integriĝo en la kuban socion

Peceto de Kubo estas japana. En kuba kultura miksaĵo aŭ, pli specife, en ĝia mult-etna konsisto iam priskribita de la kuba sciencisto kaj elstara antropologo Fernando Ortiz Fernández, enestas porcio apartenanta al la lando de leviĝanta suno, alia arkipelago kiel la kuba, sed banata de la vasta Pacifika Oceano.

Prezidenta akcepto

La 18an de decembro 2018 la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez akceptis en Palaco de la Revolucio Keiji Furuya, prezidanton de la parlamenta ligo de japana-kuba amikeco, kiu vizitis Kubon kadre de la festaj aranĝoj omaĝe al la 120-jariĝo de la komenco de japana enmigrado al Kubo.

Bonaj duflankaj rilatoj

Dum la renkontiĝo ambaŭ gravuloj samopiniis pri la bona stato de la duflankaj rilatoj. Ili kun plezuro rememoris la oficialan viziton al Havano de la japana ĉefministro Shinzo Abe en 2016 (MONATO 2016/11, p. 14 (2016/011805.php)) kaj ĝian kontribuon al antaŭeniro de la rilatoj inter la du nacioj.

Dum lia restado en la kuba ĉefurbo, tie okazis ankaŭ la tria kunveno de la publika-privata komitato Kubo-Japanio, kie partoprenis 22 japanaj entreprenoj. Oni subskribis dokumenton pri japana variaĵo de spadfiŝ-kapta turniro Ernest Hemingway okazonta en junio 2020, samtempe kun la venontaj someraj olimpiaj ludoj en Tokio.

Japana sagao en Kubo

Antaŭ 120 jaroj, la 9an de septembro 1898, per vaporŝipo Orizawa al Kubo venis la unua japano kun la intenco ekloĝi tie, Y. Ozuna. Legante la paĝojn de malnovaj eldonoj de Diario de la Marina (Taglibro de la ŝiparo), la plej grava tiuepoka gazeto, oni ekscias, ke la alveno de Ozuna celis progresigi komunumon, kiun nuntempe oni taksas je pli ol 1200 nikkei, japandevenaj enmigrintoj kaj iliaj posteuloj.

Migrado

Ili venis al la kariba insulo el diversaj gubernioj de la azia nacio: Okinaŭo, Kagoŝimo, Kumamoto, Fukuoko, Hiroŝimo, Nagano, Fukuŝimo kaj aliaj. Plej amase nikkei venis inter la jaroj 1924 kaj 1926. Plejmulto el la alvenintoj estis viroj, eks-samurajoj, kiuj okaze de la falo de ŝogunaj reĝimoj kaj Meiji-restarigado devis forvojaĝi eksterlanden.

Unuaj japanoj en Kubo

Sed jam antaŭ pli ol 400 jaroj, en julio 1614, unuafoje en la historio venintoj el Japanio paŝis sur kuban teron: samurajo Hasekura Rokuemon Cunenaga estranta ducent-personan ŝipanaron, kiu vojaĝis laŭ la ordono viziti Eŭropon komerco-cele de feŭda sinjoro (daimio) Date Masamune el la urbo kaj provinco Sendajo (gubernio Mijagi) (Monato 2017/11, p.8).

Revigligi la rilatojn

„La japana enmigrado en Kubon estis malmulta kompare kun aliaj sudamerikaj landoj kiel Brazilo kaj Peruo, sed la ekzemplo de simpleco, honesteco, spirito de sinofero kaj amo al laboro kaj al la patrujo, kiun ili inokulis al ni, estis notinda”, substrekis Francisco Miyasaka, prezidanto de la organiza komitato pri la 120a datreveno de la komenco de japana enmigrado.

„Japanio kaj Kubo havas longan rilaton de amikeco kaj konfido”, resumis Keiji Furuya, prezidanto de la parlamenta ligo de amikeco, kiu gvidis delegacion vizitantan Havanon por kulmino de la festojaro.

„Mi konstatis, ke nikkei estas integritaj en la kuban socion kaj japan-maniere kontribuas al ĝi. La parlamenta ligo de amikeco daŭre aktive kunlaboros, por ke la ekonomiaj rilatoj inter la du landoj reakiru viglecon”, rimarkis Furuya.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07