En la lastaj jaroj la ĝenerala sinteno de la publiko pri sciencistoj kaj diverstipaj novigistoj ŝanĝiĝis rimarkinde. Oni rigardas al ili kun intereso kaj fojfoje admiro, sen la timo kaj la suspektemo de la pasinteco. Ĉi tiu ŝanĝiĝo en la pensmaniero evidentas ankaŭ en kinarto: fakte al matematiko oni freŝe donis multan spacon sur la tiel nomata granda ekrano, kvankam malofte oni spektas verkojn, en kiuj la ĉefrolulo estas matematikisto.
En la lastaj du jardekoj iĝis tre famaj iuj filmoj, kiel Good Will Hunting (drama verko de la reĝisoro Gus Van Sant pri la „ribela geniulo” ludita de Matt Damon) el 1997 aŭ A Beautiful Mind, fare de Ron Howard (el 2001), pri la usona matematikisto kaj Nobel-premiito John Forbes Nash Jr. Ambaŭ ĉi tiuj filmoj ricevis eĉ Oskaron, la statueton de la usona Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, por rekompenci kinartan talenton.
Pli lastatempe aperis kaj populariĝis aliaj filmoj, kiel The Imitation Game, reĝisorita de Morten Tyldum (2015), pri la vivo de la angla sciencisto, komputisto kaj filozofo Alan Mathison Turing, kaj The Man Who Knew Infinity de Matt Brown (2016), biografio de la hinda matematikisto Srinivasa Ramanujan.
La intrigoj havas unu komunan elementon: la ĉefrolulo estas plej ofte junulo kun impona matematika talento. Komence de la verko neniu konsideras lin serioze, sed en iu punkto de la rakonto li elstariĝas kaj ekludas gravan rolon en la historio. Temas kutime pri talentplenaj uloj, kiuj spertas paralele personajn problemojn. Dum la disvolviĝo de la historio la talento iamaniere interagas kun la problemoj de la ĉefrolulo, ebligante al li atingi notindajn rezultojn: spite al ĉio, tamen, ne ĉiam la filmo finiĝas gaje.
En ĉi tiuj verkoj la povo de la ĉefrolulo estas ekskluzive mensa: li sukcesas fari eksterordinarajn aferojn, kiujn nur malmultaj homoj komprenas kaj ŝatas, sed tio ne helpas lin solvi siajn personajn problemojn. Oni ŝajne volas pentri matematikistojn kiel specon de ekstreme inteligentaj superherooj. Tamen la realo estas malsama, almenaŭ koncerne mensajn superpovojn. Matematikistoj estas tute ordinaraj personoj.
En la efektivigo de ĉi tiaj filmoj la reala vivo de matematikistoj estas priskribata danke al la konsultado de profesiuloj, kiuj kunlaboras, sed ĉiam restas en la fono. Plej ofte ilia kontribuo limigas sin je iuj detaloj ie-tie kaj iuj fakaj klarigoj, kiujn la ĉefrolulo en la filmo devas doni, aŭ je iuj formuloj, kiujn li skribas furioze sur nigra tabulo.
Klaras, ke ne ĉiuj matematikistoj en la mondo estas tiom strangaj, bizaraj, iufoje eĉ frenezaj homoj kun tiom da sanproblemoj: tamen el tio oni deduktas, ke mezumaj vivoj, averaĝaj historioj (la plej multaj, verdire) verŝajne ankoraŭ ne povas veki la intereson de nefaka publiko, almenaŭ laŭ la opinio de nunaj produktoroj. Pro tio diversaj aparte belaj kaj interesaj historioj pri matematikistoj verŝajne ne baldaŭ fariĝos temo de sukcesaj filmoj. Oni pensu pri Terence Tao, mirinfano kaj eble unu el la plej grandaj matematikaj talentuloj de la lastaj cent jaroj, kies sciencajn farojn ja valorus rakonti al publiko.
Kio povas konsoli ŝatantojn de scienco, estas tio, ke minimume eblas hodiaŭ trovi sur la granda ekrano kelkajn belajn matematikajn formulojn. Krome oni trovas manieron diskonigi al ordinaraj homoj almenaŭ kelkajn el la historioj, kiuj rilatas al matematiko kaj pro diversaj kialoj indas esti rakontataj. Tiel homoj almenaŭ parte povas ekscii, en kio konsistas la laboro de matematikistoj kaj kie kaŝiĝas ties fascino kaj beleco.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 14. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |