Studentoj de ŝtataj universitatoj protestas

„Vi forŝtelis niajn revojn, ni forrabos vian dormon!”, „Ni ne estas klientoj, ni ne estas bank-aŭtomatoj!”

Jen du el pluraj sloganoj, kiujn ekde la komenco de decembro ripetadas 130 000 studentoj de ŝtataj universitatoj, forlasinte aŭditoriojn kaj marŝante tra la stratoj de la ĉefurbo Tirano kaj de aliaj grandaj urboj (Shkodër, Vlorë, Elbasan, Korçë, Durrës, Gjirokastër). Ili postulas duonigon de jara studkotizo (relative alta por ĝenerale neriĉaj albanoj), plibonigon de vivkondiĉoj en internulejoj, pligrandigon de la buĝeto por instruado de 3,2 % al 5 %, pli da financa subteno por scienca esplorado kaj bibliotekoj, studentan identigilon, kiu reduktu elspezojn por transportado kaj aliaj servoj, plialtigon de ilia partopreno en la decidpovaj organoj de altlernejoj kaj eliminadon de koruptitaj profesoroj.

Persistaj protestoj

Unue, ili protestis dum longaj horoj antaŭ la ministerio pri instruado, kie studentoj postulis de la ministrino Lindita Nikolla la nuligon de la leĝo pri klerigado akceptita en 2015, kiu draste reduktis ŝtatan financadon de publikaj universitatoj. Poste ili protestis antaŭ la parlamentejo. Fojfoje ili blokis ĉefajn vojarteriojn kaj tiel agis tagnokte.

Ĉesis kredo al gvidantoj ...

Tian amasan studentan movadon oni vidis nur 28 jarojn antaŭe, en decembro 1990. Tiam protestoj rezultigis establon de politika diverseco en la lasta orienteŭropa socialisma lando. Noveco estas, ke ĉi-foje la studentoj ne elektis siajn reprezentantojn, nek sin apogis sur politikaj partioj, ĉar ili ne plu kredas al gvidantoj, kiuj tradicie perfidis iliajn interesojn. Tio similas al la lastatempaj manifestacioj en Parizo.

... kaj fido al la registaro

La socialista ĉefministro Edi Rama, ege embarasita, unue kategorie kontraŭstaris, sed poste proponis al ili dialogon, intertraktadon. Tamen tio maleblas pro la manko de reprezentantoj ĉe studentoj, kaj la studentoj ne plu fidas al la registaro. „Unue plenumu niajn postulojn, poste ni povus dialogi”, diras la studentoj. La registaro certe deziras gajni tempon kaj, plej probable, trompi ilin.

Ĉu ekbrilo de espero?

La popolo vidas en tiu nova nekutima kaj amasa protesto de la plej vigla kaj sana tavolo ekbrilojn de radikala ŝanĝiĝo en la politika situacio de la lando, kiu suferas pro stagnado en ekonomia evoluo, notinda elmigrado, enorma korupto de regantoj, juĝistoj, labordonantoj kaj partioj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07