Pliakriĝo de la kosov-serbiaj rilatoj

Kvankam dum multaj jaroj okazis dialogaj sesioj inter Kosovo kaj Serbio, peritaj de Eŭropa Unio, la serba registaro faras plejeblon por malhelpi al Kosovo, sendependa ekde 2008, aliĝi al internaciaj organizaĵoj. Tiel, ĝi instigis negativan voĉdonadon en Unesko kaj, antaŭ monato, en Interpol, ambaŭ tute ne politikaj, tre gravaj kaj utilaj organizaĵoj.

Drakona imposto por serbaj varoj

Serbio malhelpas al Kosovo ankaŭ en tiuj organizaĵoj, kie ĉi-lasta jam estas akceptita. Pro tio, la registaro de Ramush Haradinaj decidis altigi ĝis 100 % impostojn por ĉiuj serbaj varoj enirantaj en Kosovon. Tio signifas, ke Serbio perdos kelkcentojn da milionoj da eŭroj! Tuj reagis la EU-Komisiono, sed Haradinaj respondis, ke la decido havas politikan karakteron kaj ke ĝi eksvalidiĝos en la momento, kiam Serbio agnoskos la sendependecon de Kosovo.

Leĝo pri kosova armeo

Ĉiu ŝtato rajtas havi sian armeon. Tamen Kosovo, liberigita en junio 1999 kaj sendependa ekde februaro 2008, ankoraŭ ne havas sian armeon, dum membroj de NATO elspezas en Kosovo, de 20 jaroj, por siaj kelkmilopaj trupoj.

Tial la 14an de decembro la parlamento de Kosovo voĉdonis por plialtigi la statuson de la Fortoj de Sekureco al preskaŭ regula armeo, kiu konsistos el 5000 soldatoj kaj 3000 rezervistoj.

Reago de Serbio

Tuj reagis Serbio, kiu, laŭ rezolucio 1244 de Unuiĝintaj Nacioj, plu konsideras Kosovon sia „administra parto”. „Ni devas protekti nian popolon!”, deklaris la serba prezidento Aleksandar Vučić. Temas pri malpli ol 100 000 serboj el du milionoj da loĝantoj de Kosovo. Cetere, pli da albanoj vivas en Preŝeva Valo en Serbio! Kaj Serbio aĉetas de Rusio, pli kaj pli, modernajn ofensivajn militrimedojn (aviadilojn, tankojn ks).

Paca armeo

Aliflanke, la armeo de Kosovo estas defenda kaj paca faktoro. En Kosovo plu restos KFOR-trupoj, najbare estas du membroj de NATO – Montenegro kaj Albanio, pacaj landoj.

Signifa agnosko de sendependeco

La agnosko de Kosovo fare de Serbio, Rusio kaj ceteraj ŝtatoj de la mondo, aldone al la pli ol cent landoj jam agnoskintaj ĝin (la nombro iom varias depende de la informo-fonto kaj de tio, kion signifu „agnosko”), estus plia stabiliga paŝo en la regiono.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07