En Vieno la 18an de decembro 2018 okazis forumo „Afriko-Eŭropo”, en kiu partoprenis ŝtatestroj, ĉefministroj kaj mil reprezentantoj de firmaoj el Afriko kaj Eŭropo. En la centro de la diskutoj estis la kunlaboro en la sferoj novigo kaj ciferecigo, ĉefe pri tio, kiel la avantaĝoj de ciferecigo povus utili. La aranĝon kunorganizis Aŭstrio, kiu dum la dua duono de 2018 tenis la prezidantecon en Eŭropa Unio (EU), kaj Afrika Unio.
Dum la solena malfermo la aŭstra kanceliero Sebastian Kurz alvokis al pli da eŭropaj investoj en Afriko. EU certigas la evoluhelpon, tamen ĉe la investoj ĝi povus plibonigi sian kontribuon. Kurz deklaris, ke temas ne nur pri politika, sed ankaŭ pri ekonomia kunlaboro. La politika kunlaboro povas estigi la ĝeneralajn kondiĉojn, la kunlaboro je ekonomia nivelo povas lanĉi daŭripovan evoluon. Afriko havos ĝis la jaro 2050 proksimume 2,5 miliardojn da loĝantoj kaj do fariĝos grava merkato. Eŭropo devas rekoni la ŝancojn por egalrajta kunlaboro. Fine Kurz diris: „Ni ne lasu Afrikon al la ĉinoj.”
Pere de tiu frazo li atentigis pri la fakto, ke Ĉinio jam superas la aliajn gravajn eksterlandajn komercpartnerojn de Afriko. En septembro Ĉinio invitis al „Forumo pri kunlaboro Ĉinio-Afriko” ŝtatestrojn el pli ol 40 afrikaj landoj kaj milojn da entreprenistoj. Antaŭ ili la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping promesis al Afriko investojn je sumo de 60 miliardoj da usonaj dolaroj dum la sekvaj tri jaroj.
Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, deklaris: „Ni ne komencas de nulo. EU pretigis 44 miliardojn da eŭroj por la investa plano, el kiuj jam 37 miliardoj estas uzataj en Afriko. Ni devas fari multe pli, por ke la komerco en Afriko estu pli bona, pli justa kaj pli longdaŭre efika. Ni nepre kuraĝigu la eŭropajn firmaojn sin engaĝi kaj pli forte investi en la regiono.” Por tio estas bezonata „serena klimato” por entreprenistoj. Juncker precizigis, ke ĉe la ekonomiaj rilatoj inter EU kaj Afriko temas pri partnereco inter egalrajtaj partoprenantoj. Tiuspecan partnerecon Afriko povas realigi pli facile kun Eŭropo ol kun Ĉinio. Laŭ Juncker ambaŭ kontinentoj havas komunajn sortojn kaj interesojn. Eŭropo bezonas Afrikon kaj Afriko bezonas Eŭropon.
Paul Kagame, prezidento de Ruando kaj prezidanto de Afrika Unio, emfazis la seriozecon de la forumo. Li deklaris: „Ni kune estas fortaj. De tiu unuiĝo [inter Afriko kaj Eŭropo] povas profiti ambaŭ kontinentoj.” Se Eŭropo investus en Afriko kaj traktus la tieajn landojn kiel partnerojn, kaj ne kiel profitantojn de evoluhelpo, tio certe kontribuus al pli bonaj reciprokaj rilatoj.
Estis subskribitaj kontraktoj, en kiuj EU promesas al Afriko 75 milionojn da eŭroj kiel kredithelpon por malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj kaj 45 milionojn da eŭroj por agrikulturaj projektoj. Tri milionoj da eŭroj celas subtenon por la Afrika Liberkomerca Areo.
Eŭropa Investa Banko certigis kreditojn je valoro de 500 milionoj da eŭroj por investoj en Afriko, kaj Monda Banko promesis disponigi ĝis la jaro 2030 22 miliardojn da eŭroj por ciferecigo en Afriko.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 11. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |