En Hago jam pli ol monaton okazas diservo stafeta. Ĝi komenciĝis la 26an de oktobro 2018. El la tuta lando venas partoprenantaj pastoroj kaj pastroj diversekleziaj por pludoni la flamon de l' espero – entute jam 500. Eĉ nokte daŭre estas preĝantoj kaj fojfoje kantantoj: homoj, kiuj apude loĝas kaj ekzemple hazarde ne bone dormas, sed dum la nokto dum unu horeto tien iras por pludoni la torĉon. Dum daŭros la diservo la polico ja leĝe ne rajtas eniri la preĝejon. Jen la baza ideo: sekurigi familion el Armenio, kies membroj jam dum naŭ jaroj atendas permeson resti en Nederlando kiel rifuĝintoj. Lastjare diversrangaj juĝistoj dufoje verdiktis, ke ili rajtas resti en nia lando, sed dufoje la ŝtato apelaciis kontraŭ tiu verdikto. Por pluraj tio estis la limo: tio ne estas hominda konduto. Pluraj „popolismaj” politikistoj emas gazetare plendi pri „ĝenaj familioj, kiuj ne pretas akcepti la justecon de verdiktoj”.
Laŭleĝe la diservo devas esti kristana: tiun ŝtataj oficistoj ne rajtas interrompi, sed efektive ankaŭ aliaj funkciuloj fojfoje kunlaboras. Ekzemple ankaŭ juda rabenino samtempe kun kristano diservis legante el la Hebrea Biblio.
Entute en Nederlando pli ol tridek rifuĝintaj familioj atendadas la verdiktojn de la juĝistoj ĉu ili rajtas resti. Intertempe kontraŭ tio estiĝas protestomovadeto, kiu emfazas, ke la proceduroj por trakti azilpetojn en Nederlando devas fundamente ŝanĝiĝi, por ke estonte estiĝu klareco pri ilia sorto ene de realisma tempolimo kaj ne, kiel nun, kiam ofte temas pri proceduroj de multaj jaroj, kiujn la registaro regule plilongigas eĉ per sinsekvaj apelacioj kontraŭ decidoj juĝistaj pri azilpermeso.
Tiu armena familio – gepatroj kaj tri gefiloj – en la preĝejo Bethelkerk en Hago, jam kelkajn jarojn atendas la rezulton rilate al sia azilpeto. Espereble la politikistoj ŝanĝos la procedurojn por pli homecigi la leĝojn kaj la infanoj, kiuj ĝis nun estas la viktimoj, ricevos iom pli homindan sorton. Tiu ĉi stafeta diservo intertempe vekis la atenton de la tuta mondo. Ankaŭ mi baldaŭ kiel pastoro partoprenos kune kun kolego el Hago.
Ĝisdatigo: La 31an de januaro 2019 la stafeta diservo haltis, ĉar la nederlanda registaro ŝanĝis sian azilleĝon kaj la armenoj ne estos ekzilitaj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |