Kiu mastrumas ĉi tiun landon?

En novembro pasintjara la usona prezidento Donald Trump vizitis Japanion. Li alvenis al la usona militbazo Yokota en Tokio kaj du tagojn poste foriris al Koreio de la sama bazo. Bonvenigis lian alvenon ne japanaj ĉefministro kaj altrangaj politikistoj, sed usonaj soldatoj kaj iliaj familianoj, al kiuj la prezidento parolis pri la neceso kaj valoro de ilia tiea restado.

Ĉu tia konduto ne estas granda ofendo kaj insulto al la japana popolo kaj ĝia suvereneco? Eble jes, sed la toleremaj japanoj neniam okazigis manifestacion kontraŭ Trump, kvankam en ĉiuj aliaj demokratiaj landoj okazis kaj okazos protestoj kaj manifestacioj kontraŭ lia politiko, kiam li vizitas. Verdire okazis manifestacio en Tokio kontraŭ Trump fare ne de japanoj, sed de usonanoj loĝantaj tie.

Malflata komparo

Multaj homoj opinias Japanion subulo aŭ vasalo de Usono. Sed Yaĉi Ŝotaro, la nuna ĉefo de la nacia sekureca buroo kaj la plej altranga profesia diplomato, iam komparis la rilaton inter Usono kaj Japanio al tiu inter kavaliro kaj ĉevalo. Do, Japanio ne estas ŝildisto Sanĉo Panzo, sed ĉevalaĉo Rosinante, kiu surdorse portas Don Kiĥoton.

En mezepoka feŭda Japanio vasalo, kiu malŝatis sian mastron, havis liberecon foriri, sed ĉevaloj ne. La homo kaj la ĉevalo ne staras sur egala bazo. Same la japana registaro kaj la usona (fakte usona armeo) ne rilatas kiel egaluloj. Alivorte, japanoj ankoraŭ estas sub la jugo de usona milita duonokupado.

Kiu administras la aerspacon?

En 2018 la japana registaro proponis al la usona armeo uzi parton de Yokota-aerzono, kiu vaste kovras la ĉielon de Tokio kaj 8 najbaraj gubernioj. Nun Japanio bezonas multigi la nombron de flugoj al la internacia flughaveno Haneda, ĉar eksterlandaj vizitantoj plimultiĝos en la venontaj jaroj. Sed la usona armeo rifuzis malfermi la parton de la aerzono, kiun ĝi administras. Ĉi tiu afero montras, ke japanoj ne povas libere uzi la aerspacon de sia ĉefurbo kaj la vera reganto de ĉi tiu lando estas la usona armeo.

Komandejo de japana politiko

Nu, kiamaniere la usona armeo regas Japanion? Ekde la finiĝo de la milita okupo regule kunvenas japana-usona komuna komitato konsistanta el ses altrangaj japanaj burokratoj kaj sep usonanoj (ses militaj oficiroj kaj vicambasadoro). La japanaj burokratoj estas el la ministrejoj pri eksterlandaj aferoj, justico, ĝeneralaj aferoj, financo, defendo, lando kaj infrastrukturo, agrikulturo kaj forstado kaj el tiu pri medio. Ĉi tiu komitato estas efektiva komandejo de japana politiko, kie usonaj militistoj ordonas al japanaj burokratoj. Laŭ malkovrita protokolo de kunsido, la usona flanko ofte deklaris: „Ĉar pri tio jam decidis la komandanto de la Pacifika Armeo, ne gravas, ĉu la japana registaro aprobos aŭ ne.”

Ekstravaganca duonokupado

Tia ekstravaganca milita duonokupado igas eĉ civilajn diplomatojn de Usono miri kaj kritiki. Ekzemple, Condoleezza Rice, ministrino pri eksteraj rilatoj sub prezidento George W. Bush, komentis, ke Japanio estas delonge koloniita, ne de la usona registaro, sed de la armeo. Sub la duonokupado la usona armeo memkompreneble havas eksterteritoriajn rajtojn. Principe japanaj leĝoj ne estas aplikeblaj en la usonaj militaj bazoj. La usona armeo libere povas okazigi trejnadon kaj ekzercadon sen informi la japanan flankon. Eĉ en okazo de krimoj fare de usonaj soldatoj, la japana polico ne uzas la rajton serĉi, konfiski kaj kontroli.

Malkiel en Germanio kaj Italio

Estas konate, ke ankaŭ en Germanio kaj Italio troviĝas usonaj militbazoj, sed tiuj ŝtatoj aplikas siajn leĝojn en la usonaj bazoj, kaj la usonaj armeoj devas averti pri siaj ekzercadoj kaj ricevi konsenton ktp.

Duonsendependa

Konklude: evidentiĝas, ke Japanio ankoraŭ estas duonsendependa ŝtato. Ŝinzo Abe, la nuna ĉefministro, ofte diris, ke li reakiros belan Japanion, sed neniam menciis reakiron de la perdita suvereneco de la regno.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07