Tilia betlehemo

Rajecká Lesná [rajecka lesna] estas pitoreska montvilaĝeto situanta en la nordo de la slovaka regiono Žilina [ĵilina] (ĉirkaŭ 200 km norde de Bratislavo). Ĝi estis fondita en 1474, kaj danke al la riĉa pasinteco ĝi estas hodiaŭ grava pilgrimado-centro de Slovakio.

Unu el la plej signifaj konstruaĵoj en ĉi tiu malgranda vilaĝeto estas verŝajne la plej granda movebla ligna kripo en la mondo (8,5 m longa, 2,5 m larĝa kaj 3 m alta) farita ekskluzive el tilia ligno, kiu troviĝas en la Kapelo de Dia Mizerikordo (slovake Kaplnka Božieho Milosrdenstva). Ĝi estas verko de la loka lignoskulptisto Jozef Pekara (1920-2005) kaj estas sendube la plej grava arta esprimo de popola ligna skulptarto en Slovakio.

300 figuretoj

Pekara komencis skulpti la kripon en 1980, kaj en 1997 – post preskaŭ 17 jaroj – ĝi estis finita. Li skulptis 300 lignajn figuretojn, el kiuj la duono estas movebla. La kripo figuras – krom scenigo de la eventoj ĉirkaŭ la naskiĝo de Jesuo – ankaŭ la riĉan historion de la malgranda slovaka nacio. Ne estas mirinde, ke oni nomas ĝin la slovaka nacia kripo. Ĝi montras la simplan vivon, kutimojn kaj tradiciajn laborojn de la slovaka popolo en la pasinteco (paŝtistoj, ministoj, vinberistoj, lignohakistoj, metiistoj, potfaristoj, lignaĵistoj, forĝistoj ktp).

En la kripo ni povas trovi ankaŭ dominantojn inter la slovakaj kasteloj kaj burgoj, modernajn konstruaĵojn kaj la slovakan montopinton Kriváň – situantan en la montaro Altaj Tatroj – kiu de la 19a jarcento estas neoficiala simbolo de Slovakio kaj estas unu el la tri naciaj simboloj, kiuj aperas ankaŭ sur la slovakaj eŭro-moneroj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07