Ĉu fragoj ruĝas simple pro siaj koloroj? Ne, tute ne; fragoj ruĝas pro sango. La eventon, kiam tio okazis, vi povos trovi en la nov-aperinta libro Sangofragoj de Jiři Kupka.
Temas pri la travivaĵoj de juna ĉeĥino Vera, kies patrino estis rus-devena. Pro tiu deveno ŝia patrino estis suspektata je perfido fare de la sovetia polico NKVD en la jaro 1945 je la fino de la dua mondmilito. Vera, ŝia fratino kaj ŝia patrino estis transportitaj de Ĉeĥio al Siberio, kie ili restis (evidente, kontraŭ propra volo) dum 19 jaroj.
La patrino rapide mortis pro malespero kaj malbonegaj vivkondiĉoj. Vera sukcesos fine supervivi ĉion: persekutojn, malsaton, devigan laboron, riskon de morto pro malsano ktp. Ŝi neniam forgesos sian landon Ĉeĥoslovakio kaj sian denaskan urbon Brno en Moravio.
La libron mi legis kun granda intereso pro diversaj kialoj: tia legado ebligas ne forgesi la krimojn de Stalin, eĉ nune, post tiom da tempo. En la jaro 1982 aperis la memoraĵoj de Karlo Ŝtajner, aŭstra komunisto, 7000 tagoj en Siberio (eldonita de SAT). Temis pri plenkreskulo (tute senkulpa!), ne pri infanoj! La sovetia reĝimo sciis bone, kiel ekspluati ĝis morto senkulpajn ekzilitojn, kalkulante la ĉiutagan panon laŭ elĉerpiĝo post du jaroj da streĉa laboro! Vera travivis teruraĵojn; frapojn, seks-perforton, malsanojn kaj malsaton, penigajn laborojn, sopiron al la perdita patrio. Mi lasas al la legontoj malkovri la eventon de la sangaj fragoj!
Due, la legantoj sekvos kelkajn ĉapitrojn kun malsamaj sentoj: jen kun angoro, jen kun kolero, ili observos la konstantan lukton por la vivo de Vera kaj ŝia fratino. Sed eblos ankaŭ lante legi la priskribojn de ĉiuj taskoj, kiujn ŝi plenumis, kvazaŭ profesiulo: ligna segado, draŝado de greno, prilaboro de fiŝoj sur boato, fabrikado de giso, stirado de pezaj kultiv-maŝinoj. Jes, Vera akiris veran sperton profesian kaj neniam ricevis salajron! Mi rekomendas kelkajn ĉapitrojn al la legemuloj pro la konkretaj priskriboj de tiom diversaj labortaskoj, kun precizaj terminoj, kiujn indus montri al skeptikuloj! Legado plibonigos onian lingvo-konon!
Plie, mi trovis la stilon de la aŭtoro Jiři Kupka agrable leginda, sen stilaj balastoj, kaj tion ni ŝuldas al la lerta tradukado fare de Jan Werner.
Mi mencios personan emocion: post fina reveno sialanden Vera renkontas fidindan viron, sian estontan edzon, kiu promenigas ŝin sur sia motorciklo Jawa 250, ĝuste la sama, kiun mi stiris kiam mi estis junulo!
Eblas aldoni kelkajn malgrandajn kritikojn, kiuj tute ne senvalorigas la libron: ekzemple mi ŝatus trovi en piednotoj la tradukaĵojn de kelkaj paroloj en la rusa, la germana aŭ la ĉeĥa, kvankam la kompreno de la situacio neniel suferas. Okazis kelkaj tajperaroj, precipe ĉe la fino de la libro, kiujn ni volonte indulgos. Kelkaj neologismoj aperas, ekzemple: medpunkto, kiu signifas en la lingvaĉo de malliberuloj medicina punkto. Ankaŭ notindas azbuko, sinonimo de la cirila alfabeto en la buŝo de rus-parolantoj.
En Ĉeĥio aperis jam 5 eldonoj de la libro. Vêra Sosnarová prelegis pri siaj travivaĵoj en Siberio en la tuta lando. La tradukinto aŭskultis ŝin en Brno pasintjare.
Ĉeĥio multe suferis dum la dua mondmilito, tiom pli ke la homoj sentis sin forlasitaj de la okcidentaj potencoj (Britio, Francio) post la hontindaj akordiĝoj en Munkeno 1938. Tutcerte, tiaj spertoj lasis spurojn, per kiuj estus klarigeblaj kelkaj nunaj trajtoj de la ĉeĥa popolo. Ni, civitanoj de Eŭropa Unio, ne surpriziĝu, ke orientaj landoj (Pollando, baltaj landoj, Ĉeĥio kaj Slovakio) emas turni sin al la granda frato Usono cele al protektado. Nun la leganto faru al si propran opinion!
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 26. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |