Kiel Bolsonaro venkis?

Kiel dirite en antaŭa artikolo (MONATO 2018/10, p. 9) estis neverŝajne, ke tiu furioza, rasisma, homofobia, ksenofobia, perforta kaj ekstreme maltaŭga kandidato venkos en la brazilaj prezidentaj elektoj. Mi ankoraŭ penas kompreni lian tutan kampanjan strategion, sed mi raportos ĉi tie faktojn, kiuj estis tre decidaj.

Forigo de Lula

En septembro oni oficiale malpermesis al Luiz Inácio Lula da Silva esti prezidenta kandidato. Ĝis tiam Lula estis en la unua pozicio en ĉiuj voĉdonaj enketoj, kvankam li estis kondamnita de juĝisto Sérgio Moro, kiel MONATO raportis (2018/04, p. 4). Tamen Lula ankoraŭ povis apelacii pri la juĝa decido. Kaj Komitato pri Homaj Rajtoj de UN rekomendis, ke Brazilo garantiu liajn politikajn rajtojn. Ĉi tiun rekomendon ne akceptis la brazila Supera Voĉdona Tribunalo (SVT), kaj tiel Fernando Haddad iĝis la oficiala kandidato de Laborista Partio, anstataŭante eks-kandidaton Lula.

Bolsonaro iĝas „opozicio”

La brazila popolo estis malkontenta pri la sociaj politikoj, precipe pri sekureco. Utiligante la mankon de politika sperto de la brazilanoj, Bolsonaro prezentiĝis kiel opozicio, la kontraŭ-sistema kandidato, kvankam li voĉdonis favore en ĉiuj decidoj de la nuna registaro de Michel Temer. Li aperis ankaŭ kiel nova politikisto, malgraŭ preskaŭ tridek jaroj da politika kariero, dum kiuj li produktis nenion signifan. Kaj, kiel dirite (MONATO 2018/10, p. 9), multaj homoj vidas lin kiel militiston batalantan kontraŭ perforto.

Ruza plano

Sed la analizistoj pensis, ke la popolo rapide rimarkos, ke Haddad personigas la ideojn de Lula kaj ke Bolsonaro estas daŭriganto de la nuna registaro; do la plano de Bolsonaro funkcios nur, se oni malpermesos al Lula paroli kaj se li sukcesos asocii Haddad kun la registaro de Temer. La unua paŝo estis facila, la brazila justico malhelpis al Lula doni intervjuojn, kvankam en Brazilo malliberuloj kutime rajtas fari tion. Tamen estus pli malfacile asocii Haddad kun la nuna registaro en kutima balotado. Tial venis strategio, kiu jam estis uzata en la elekto de Trump en Usono kaj en la eliro de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio: disvastigo de falsaj novaĵoj. Tamen en Brazilo tia strategio estis multe pli rimarkebla.

La rolo de falsaj novaĵoj

La komunika retprogramo WhatsApp estas tre disvastiĝinta inter brazilaj voĉdonantoj, uzata de 66 % el ili, 97 milionoj da homoj. Ekde la komenco de la jaro ofte okazis, ke disvastiĝas falsaj novaĵoj rilataj al kandidatoj. La brazilaj kontrolantaj agentejoj trovis 123 falsajn novaĵojn, el kiuj 104 estis favoraj al Bolsonaro.

La plej intensa disvastiĝo okazis en la semajno antaŭ la unuafaza voĉdono. Esploraj institutoj identigis korelacion inter la kresko en voĉdonaj intencoj favore al Bolsonaro kaj la nombro de disvastiĝintaj falsaj novaĵoj dum tiu semajno. Vidinte la problemon, WhatsApp kaj Facebook faris paŝojn por malhelpi disvastigon de falsaj novaĵoj en la dua fazo, kvankam SVT entreprenis neniun efikan agon. Krom asocii Haddad kun misfunkciado de antaŭaj registaroj, la mesaĝoj provis ĉefe ligi lin al komunismaj diktatorecoj kaj al trudado de samseksemo al infanoj.

Perforto

Unu flankefiko de la disvastigo de falsaj novaĵoj kaj de la furiozaj paroladoj de Bolsonaro estis pliiĝo de perforto. La brazilanoj neniam vidis tiom da krimoj rilate al politikaj disputoj en sia lando. Unu fama okazo estis la murdo de kapoejra majstro fare de Bolsonaro-voĉdonanto, simple ĉar tiu preferis alian kandidaton. Krom tio okazis pluraj aliaj krimoj, tamen kiam pri ili raportis la gazetaro, Bolsonaro diris, ke li estas miskomprenita kaj ke li ne povas regi la perfortan reagon de liaj apogantoj.

La estonteco

Ekzistas juĝprocesoj kontraŭ Bolsonaro pro klara rilato inter lia elekto kaj disvastigo de falsaj novaĵoj. Alia akuzo estas donacoj de kompanioj, kio estas malpermesita en Brazilo. Cetere, Bolsonaro proponis al la juĝisto Sérgio Moro postenon en la ministerio pri justico. Moro estas la juĝisto, kiu baris kandidatigon de Lula por la elektoj.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.