Esplorcentro dediĉita al kolibroj

Ene de la plej granda komerca centro de Italio (Città Fiera), situanta en la norda komunumo Martignacco, inter plej diversaj butikoj, oni renkontas la esplorejon Centro Colibrì. Temas pri scienca instituto, kiu kunlaboras kun prestiĝaj italaj kaj eksterlandaj universitatoj por ellabori protokolon pri la protektado kaj la bredado de kolibroj.

Ĝia celo? Eviti la malaperon de unu el la bestoj surprize plej gravaj por la ekvilibro kaj la sano de nia planedo: tiu bunta birdo konata en Esperanto ankaŭ kiel muŝbirdo. „Venu kaj malkovru lokon magian, kie scienco kaj fantazio renkontiĝas kun bestoj vivaj kaj liberaj inter la vizitantoj”, anoncas la slogano de la centro, aludante la ĉeeston de diversaj aliaj bestoj: papilioj, bradipoj, papagoj, tukanoj, ardeoj, kultivantaj formikoj, ĉiuj en sia rekreita natura medio. La centro, kies areo egalas 900 kvadratajn metrojn, enhavas sep laŭtemajn ĉambrojn. Tamen la vera ĉefrolulo de la loko, kiu aliflanke donas al ĝi nehazarde eĉ ĝian nomon, estas ĝuste la kolibro.

La medio estas zorge konstruita por kontentigi plej bone la bezonojn de birdoj tiel maloftaj kaj subtilaj, kiel nur kolibroj estas. La aero, kiun oni enspiras, estas sterila, kaj la deĵorantoj filtras ĝin 9-foje ĉiun horon per tre potencaj filtriloj: la samaj uzataj en malsanulejaj operaciejoj. Ĉi tiuj specialaj filtriloj utilas por teni kolibrojn en medio senmakula el mikrobiologia vidpunkto.

Ĉiu fluganta „gasto” havas sian birdejon kaj devas vivi disigite de la ceteraj kolibroj. Al ĉi tiuj birdoj ne plaĉas vivi are. Temas pri tre soleca besto, terure agresema al siaj similuloj. Eĉ la ĉeesto de la propra partnero streĉas ĝin kaj, se oni tenas ĝin en grupo, tio povas kaŭzi eĉ ties morton. Tial kolibroj ne vivas en komunaj birdejoj, sed disiĝas unu de la alia krom en la mallonga fazo de pariĝo. Kiam tio permesatas, la kolibroj renkontiĝas unu horon matene kaj unu horon vespere, sed nur sub severa gardado fare de la bredistoj de la centro.

La amindumado fakte estas kruda kaj perforta: ĝi konsistas en senbrida batalo. Tuj post la kuniĝo, ĉiu kolibro revenas al sia birdejo, kaj la skipo de la centro fermas la fenestrojn, kiuj povas kunligi laŭnecese la diversajn birdejojn.

Metabolismo

Por kolibro ne gravas, kiom da spaco ĝi havas je sia dispono. Pli gravas, ke en ĝian medion absolute neniu eniru. Ĉi tiuj birdejoj estas konstruitaj kun scienca rigoro, por konformiĝi al la apartaj kondutaj bezonoj de la koncernaj birdoj. La nigra koloro de la ĉirkaŭantaj muroj helpas kolibron senti sin protektata kaj kontroli plej zorge la limon de sia teritorio.

Ankaŭ la lumigado, kiu reproduktas fidele la frekvencojn de la infraruĝa kaj transviola zonoj, estas priesplorita tre zorge, por ebligi al la kolibro gardi bone sian propran spacon. Ĉiuj ecoj de kolibro, kiuj igas ĝin tiel malsama ol la ceteraj birdoj, tiel postulema kaj ankaŭ tiel teritoriema, estas ligitaj kun ĝia metabolismo, unika en la tuta animala regno. Ĝia koro atingas 1260 batojn minute, kaj ĝiaj flugiloj povas moviĝi ĝis 80-foje sekunde. Sed, por povi elteni tiujn ritmojn, ĝi devas havi la eblon manĝi daŭre.

Kiam kolibro restas sen manĝaĵo pli ol 30 minutojn, ĝi spertas hipoglikemion kaj mortas ene de malpli ol unu horo, se ĝi ne sukcesas trovi alian nutran fonton. Ĝi nutras sin per flora nektaro, sed ĉiu unuopa floro enhavas tre malmulte da tio. Tio devigas kolibron viziti ĝis 200 florojn ĉiutage por povi supervivi. Ĝi devas bone defendi sian spacon por ne resti sen floroj kaj tiamaniere morti pro malsato. Ĝuste pro tio, kolibro estas tiel singardema, ankaŭ fronte al sia partnero.

Ene de Centro Colibrì la nektaro estas pretigata dufoje ĉiutage, kaj oni enmetas ĝin abunde en vitrajn trinkilojn antaŭe steriligitajn. La kolibroj ne povas scii, ke tiu nektaro en la birdejo neniam mankos. Pro tio ili fariĝas tre agresemaj ĉiun fojon, kiam ili renkontas similulojn. Tamen, se neniu eniras en la birdejojn, la kolibroj sentas sin tute komfortaj kaj ne estas ĝenataj de la ĉeesto de homoj ekster sia spaco.

„Retrovetura” flugado

Kiel oni povas konstati, kolibroj sentas sin proprietuloj de sia teritorio je tioma nivelo, ke ili ne timas homojn. Ili ja observas la vizitantojn, sed restas trankvilaj, ĉar ili scias, ke ilian teritorion neniu, se tiel diri, „profanos”. Kompreneble nepras respekti ilian medion kaj viziti ĝin silente: tial aŭd-mesaĝo invitas, komence de la promeno, sidiĝi sur benkoj kaj ne krii, nelaste ĉar multaj inoj tiumomente reproduktiĝas kaj kelkaj inter ili eĉ kovas.

Okaze de danĝero, kolibroj konscias la eblon kaŝi sin en la plej altaj kaj senlumaj anguloj de birdejoj per tuja movo, kiu portas ilin al rapideco de 90 kilometroj hore ene de malmultaj sekundoj.

Fina kuriozaĵo: ja temas pri la unusola birdo, kiu povas retroflugi, sukcesante tiel eskapi eĉ la atakon de rapidaj kaj timigaj predantoj, kiaj serpentoj!

Polenado

La centro, fondita de la itala sciencistino Margherita Hack (konata precipe pro siaj kontribuoj al astronomio, kio tamen laŭŝajne ne estis ŝia sola pasio), ebligas al vizitantoj fariĝi membroj kaj subtenantoj de ĝia agado. Ĝi ne volas esti simpla ekspozicio pri kolibroj, kaj ĝi ankaŭ ne priskribas sin kiel bestoĝardenon, sed intencas esti aparta centro pri bredado, esplorado kaj protektado de tiuj birdoj, tiom gravaj ĉefe por la supervivado de la sud-amerikaj arbaroj. Tie ili estas la ĉefaj polenantoj, respondecaj pri 85 % de la tuta polenado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07