Jam de pluraj jaroj, la rigora kontrolado de tio, kion oni metas sur la teleron, fariĝis preskaŭ obsedo. Tio dependas nelaste de la kreskanta influo de televido kaj gazetoj, kiuj „maniule” montras la gravecon en la nuna mondo de maldika korpo – ne nur kaj ne ĉiam, kompreneble, pro sankialoj: plej ofte pro estetikaj. Ili tiamaniere pelas homojn, plej kutime sen reala kialo, provi plej diversajn dietajn metodojn. Dieto devas tamen ĉiam esti entreprenata post konsulto de fakulo, krom se onia intenco estas perdi nur unu aŭ du kilogramojn.
Ni ofte aŭdas pri laŭmodaj dietoj kun nekutimaj kaj fojfoje sensaciaj nomoj, sed en kio ili konsistas kaj kiajn efikojn ili povas havi sur la korpo? Tio ne ĉiam estas klarigata, nek tro interesas maldikiĝemajn homojn. Verdire kelkaj el la plej laŭmodaj dietoj ja estas sukcesaj, ĉar ili ja baziĝas sur scienca fundamento: ekzemple oni pensu pri tiuj dietoj, kiuj estas vaste pristudataj kaj klasifikitaj kiel protein-dietoj. En tiaj dietoj oni pliigas la procenton de proteinoj je malprofito de aliaj komponantoj, kiel ekzemple karbonhidratoj.
Tamen por sana persono, kiu bezonas perdi nur iomete da pezo, sekvi dum longa periodo malekvilibran dieton povas kaŭzi diversajn problemojn: la sukero de fruktoj aŭ malgranda procento da kompleksaj karbonhidratoj, kiaj tiuj ĉeestaj ene de grenoj kaj fabacoj, ja estas necesa.
Do, la ambicio de homoj trovi miraklajn solvojn por la problemo de (foje nur supozata) dikventreco estas pretenda kaj trompema. Perdi pezon reduktante karbonhidratojn kaj sukerojn estas eble, sed oni devas scii precize la ecojn de iliaj anstataŭantoj kaj kiajn specifajn efikojn ili povas implici.
Koncerne al la disvastiĝanta teorio, ke en la ĉeloj de la diversaj sangotipoj estas malsamaj glikoproteinoj (kiuj igas pli digesteblaj iujn manĝaĵojn), oni memoru, ke la digest-enzimoj, envere, havas nenian rilaton kun la glikoproteinoj de sangaj ĉeloj.
Ne mankas aliflanke personoj, kiuj emas sekvi senglutenajn dietojn. Ĉi tia dieto estas evidente necesa por tiuj, kiuj havas specifajn alergiojn aŭ estas trafitaj de celiakio; tamen ĝi ja estas senutila (aŭ eĉ malutila), se oni ne spertas tiajn problemojn: ĉi tiaj produktoj tute ne perdigas pezon nek havas malpli da kalorioj. Kontraŭe ili kondukas al altiĝo de glukozemio (la kvanto de glukozo en la sango), kio povas malbonigi ies metabolan situacion. Cetere ni ankoraŭ ne disponas pri studoj rilate al longdaŭraj efikoj de senglutena nutrado.
Estas interese, ke ĵus ekcirkulis la rezultoj de du sendependaj esploroj: unu pri la utilo de akvo por la metabolo kaj la alia pri la eventuala efikeco de dutaga fasto alternigenda kun kvintaga nutra libereco. Prudente kaj modere akvotrinki, kiel konate, ĉiam bonas kaj utilas: precipe se oni sekvas tre drastan dieton (rekomendindan nur en okazo de reala bezono atestita de kuracisto), oni devas pliigi la trinkadon de akvo, ĉar en la komenca fazo la korpo elpelas toksinojn kaj ja bezonas akvon por forigi ilin.
La menciita fastosistemo estas iom riska praktiko, same kiel manĝi nur unufoje tage. Fari ununuran kompletan manĝon signifas plimultiĝon de insulino: male, disigi la tagan nutraĵon en plurajn manĝetojn almenaŭ teorie ŝajnas redukti la amasiĝon de graso. Do la dieto, laŭ kiu oni alternigu kvin tagojn da nutra libereco kun du tagoj, dum kiuj eblas enkonduki simple fruktokirlaĵojn aŭ kuiritajn legomojn kun malmulte da oleo, ne estas tiom bona ideo. Tio pravigeblas nur, se oni volas „purigi” sin post streĉa periodo aŭ post periodo, en kiu ne eblis sekvi taŭgan dieton, ekzemple dum vojaĝado.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 20. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |