Naskiĝatesto de tutslava kulturo

Ĉar mi estas latin-amerikano, mi vivas en mondoparto, kies kulturo estis grandparte muldita de la romkatolika eklezio, kaj, ĉar mi vivas en urbo mondfame konata kaj pro karnavala festo kaj pro statuo de Kristo Redemptoro, certe alikontinenta leganto povus, kvankam pale, imagi, kun kia scivolo diversaj el miaj samurbanoj rigardas la sep ortodoksajn preĝejojn ekzistantajn en Rio-de-Ĵanejro, el kiuj ĉiu estas ligita al unu enmigrinta kolektivo el ortodoksaj landoj, do estas ortodoksa rusa, ukraina, siria, libana, pola, serba kaj greka kirkoj.

Tiel, ortodoksa kredo estas afero de niaj slavdevenaj samlandanoj; kio por ni estas nenia problemo. Sed oni konfesu, ke por multaj brazilanoj estas ja iom strange vidi homojn, kiuj vivas sian kredon laŭ maniero, kiu por ni, latinoj, „ne samas sed egalas”, kiel diras la kanzono de kuba kantaŭtoro Silvio Rodríguez. Tio okazas, ĉar ortodoksa kredo ĉiam montriĝas al ni kiel multe pli serioza kaj tradiciema versio de katolikismo, tamen kun pli belaj kirkoj kaj pli allogaj mesoj (kaj longbarbaj pastroj).

Ĉar ĝi ĝenerale estas asociita kun slavaj popoloj, ortodokseco fariĝis kvazaŭ komuna kaj ĝenerala kultura trajto de slavoj, kiuj, eĉ kiam romkatolikoj, havas kulturon ĝeneralan, plenigitan de ortodoksa pensmaniero; tiel tre oportunas, ke ni havu, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, tekston de la Proglas (antaŭkanto), tio estas, kanto, kiu antaŭas, dummese, la prezentadon kaj legadon de la Evangelioj.

Verkita de Sankta Cirilo, ankaŭ konata kiel Konstanteno la Filozofo, temas pri religia poemo, kiu iel resumas la Novan Testamenton. Ja en sia esperanta versio la poemo belas, kaj transdonas al ni la religian senton de la verkinto, kredeble same tenatan de nuntempaj ortodoksuloj. Tamen, Antaŭkanto gravas ne nur pro sia religia simbolismo, sed ĝi eĉ pli gravas pro sia lingvistika valoro. La tuta poemo estas la unua teksto skribita kaj en unu el la slavaj lingvoj kaj en tute nova alfabeto. Bone, tion klarigi postulos iom da historio.

Dum la 9a jarcento kristanaj eklezioj en Romo kaj Bizanco (ankoraŭ unuigitaj, sed baldaŭ disigotaj) provis ĉiamaniere kristanigi slavojn kaj per tio integri tiujn popolojn al la cetera Eŭropo. Tiel, en 863, antaŭ la skismo de la kristanaj eklezioj en 1054, Bizanco sendis du salonikajn monaĥojn, la fratojn Cirilo kaj Metodo, al la Grand-Moravia Reĝolando, kie ambaŭ ricevis plian apogon de Papo Johano la 8a (pri kiu abundas legendoj laŭ kiuj li estis fakte virino). Vivante en Nitro, tiama ĉefurbo de Grand-Moravio, ambaŭ fratoj tuj konvinkiĝis, ke ne eblus evangelii homojn, kiuj ankoraŭ ne disponas pri skribita lingvo. Estis do necese disponigi al tiuj lingvoj ian skribsistemon. Sekve, ili konstatis, ke la greka aŭ latina alfabetoj ne tute taŭgas por reprezenti la buntan fonetikan riĉecon de ties lingvoj. Pro tio ili decidis krei tute novan alfabeton, la glagolican.

Ili verkis Antaŭkanton en tio, kion lingvistoj nomas „malnovslava lingvo”, elpensita kiel unua tutslava planlingvo, do komprenota de ĉiu slavlingvano, kiu scipovas la glagolican alfabeton. Tamen post la morto de Konstanteno lia frato Metodo readaptis kaj simpligis la glagolican, tiamaniere kreante alian alfabeton kiu, omaĝe al la mortinta frato, estas nun konata kiel „cirila”.

Kaj oni ja devas konstati, ke tre trafe pensis la fratoj rilate al la lingvo, ĉar simpla rigardo al tiu oklingva eldono de Antaŭkanto (eldonita ĝuste en Nitro), ebligas ke, se oni eĉ nur fulme komparas ilin – kiuj siavice estas, krom la esperanta, la malnovslava (en la cirila kaj glagolica alfabetoj), la slovaka (laŭsenca kaj versa tradukoj), la nitra dialekto, la ĉeĥa, la bulgara kaj la angla (?!) – rapide konstateblas, kiom proksimaj tiuj lingvoj ja eĉ hodiaŭ estas. Tamen la varieco de lingvoj permesas, ke oni demandu: ĉar temas pri slava teksto, kial rusa kaj pola versioj malestas, ĉu ili ne ekzistas?

Remalkovro de la komuna slava pasinteco ja estas interesa afero en la nuntempa mondo, ĉar ĝi permesas al ni konstrui pli kompleksan bildon de la hodiaŭa Eŭropo, kiu ne finiĝas en Berlino, kiel kutime diras kelkiuj, kaj ne dividiĝas nur inter katolikoj kaj protestantoj. Kaj jen alia kontribuo de eldonado de esperantlingva versio de Antaŭkanto. Kiu fariĝas eĉ pli grava hodiaŭ, en momento, kiam en mia „Nova Mondo” revigliĝas intereso pri la slavaj popoloj (traduko de beletraĵoj el slavaj lingvoj daŭre kreskis en mia lando dum la lastaj kvin jaroj, kaj la samo direndas pri enskribiĝo en universitatajn kursojn de la rusa, la plej disvastigita el la slavaj). Tiamaniere, la teksto de Antaŭkanto, ĉar kvazaŭa naskiĝatesto de tutslava kulturo, fariĝas preskaŭ deva studobjekto por tiuj, kiuj sin dediĉas al slavistiko.

Fernando PITA
Konstanteno la Filozofo (Sankta Cirilo): Proglas / Antaŭkanto (plurlingva eldono). Diversaj tradukintoj. Eld. Slovakia Esperanta Federacio/Espero, Nitro, 2016. 70 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-89366-72-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07