Oni scias, ke neniu devas miksi arton kaj artiston, kaj ke, se oni volas konservi siajn ravon kaj admiron pri ajna artisto (kaj mi vere admiras la tuj recenzotan verkiston!), oni ja devas teni sin je sekura distanco de tiu. Plie, en ĉiuj landoj, kulturoj kaj lingvoj troviĝas artistoj, kies vivon komplete ĉirkaŭas, vole nevole, polemikoj. Feliĉe aŭ ne, ĉe ni, esperantistoj, ne estas ja kutime havi artistojn, kiuj estas ankaŭ kaŭzo aŭ celo de akraj polemikoj, tio estas ja escepto. Sed nun ni parolu pri unu el tiuj esceptoj, nome Jorge Camacho.
Esperantlingva poeto el Hispanio, koniĝinta ekde la fino de la 80aj jaroj, Camacho estas unu el tiuj revoluciuloj de nia poezio, kiuj, grupe, famiĝis kiel Ibera Skolo. Tamen liaj personaj sintenoj antaŭ kelkaj el niaj institucioj aŭ aliaj famuloj de nia movado ĉiam rezultigis, ke la vervo kaj verko de Camacho estas rigardataj ne nur kiel tempestaj, sed ankaŭ kiel agresemaj kaj, de kelkaj personoj, netoleremaj. Ne estas malmultaj tiuj, kiuj pensas, ke „ja temas pri elstara poeto, tamen neeltenebla persono”.
Tamen pro la fakto mem, ke mi ne rajtas juĝi homon, kun kiu mi neniam havis personan kontakton, mi povas (almenaŭ mi tion pensis, sed tion taksu leganto mem) kun iom da senpartianeco prepari tiun ĉi recenzon pri lia lasta libro, titolita Brulvunde. Eldonita de „Espero”, Brulvunde estas bona rikolto de poemoj, produktitaj en la jaroj 2016 kaj 2017, kio igas la libron duparta tekstaro, kredeble organizita laŭ verk-ordo mem.
La unua parto, 2016, ekas per versforma prezento de la akra disputo, tiam ĵus okazinta, inter la aŭtoro kaj Carlo Minnaja. Fakte, la unuaj sep poemoj de la tuta libro konsistas el rakontado de lia versio de la afero kaj en atakoj kontraŭ Minnaja. Estas domaĝe, ke Minnaja ne estas ankaŭ poeto, tiel li eble povus per samaj armiloj prezenti kaj defendi propran version. Tamen ne nur kontraŭ Minnaja Camacho atakas, estas same alia celo: Ian Fantom, kiu, tamen, „meritis” nur unu poemon, en la paĝo 112.
Sed ne pensu, ke la tuta poemaro estas tiom akre militema. Estas en ĝi kortuŝa omaĝo al la tiam ĵus forpasinta ĉefredaktoro de MONATO, nia karmemora Paul Gubbins (p. 30, vidu la kadron), kaj al Baldur Ragnarsson, al kiu Camacho dediĉas la libron. Li rekonas lin kiel „modelon” por sia verko kaj konfesas ŝuldi al li la versan strukturon, konstruitan laŭ „trioj”. Plie, en la poemo „Al untaj poetoj”, li eĉ rekomendas al siaj posteuloj bone trastudi la verkojn Parnasan kaj „Ragnarsajn”.
Certe unu el la plej lertaj vivantaj regantoj de nia lingvo, Camacho ja neniel subiĝas al bonlingvismaj tezoj (male, li verkis manifeston kontraŭ ili). Tiel, legi Camacho-n estas alfronti nePIVajn vortojn, ekzemple: janta (p. 49), faŝulo (p. 95) kaj parahoma (p. 125), kies helendevena prefikso almenaŭ estas klara defio al tiuj, kiuj diras, ke latinaj kaj helenaj radikoj aŭ afiksoj ne plu havas lokon en nia lingvo. Estas ankaŭ la arabismo muŝkila, tre interesa sinonimo por la jam eluzita malfacila (p. 133), kaj naŭto (p. 132), uzata en senco tute malsimila al tiu difino en PIV, kvankam tute kongrua al jam komunuzaj vortoj kiel astronaŭto kaj kosmonaŭto, inter aliaj. Sed tiuj vortelektoj ne estas hazardaj kaj ne ekzistas nur por ŝoki iun lingve pli konservativeman leganton: ili estas perfekte laŭaj al la poezia projekto de la Ibera Skolo.
Bone ... kaj pri la poemoj mem? Kion pri ili oni povas diri?
Jen ni estas antaŭ poeto, kies verkoj rememorigas min pri ĵazaj kontrabasaj soloj, kiuj, eĉ kiam rapidaj, estas ĉiam profundaj kaj sonigas malaltajn notojn. Tio okazas, ĉar la temoj kaj metriko, de Camacho uzataj, ĉiam sonas kvazaŭ solenaj kaj seriozaj, kiel en Lingvo internacia (p. 52), triparta protesta poemo, en kiu li (pri)ploras la nunan (de li vidatan) situacion de nia lingvo, aŭ en Kabeo (p. 115), kie la poeto paradas, per kelkaj plejparte nerefuteblaj argumentoj, siajn kialojn por kabei. Sed ne nur pri siaj elreviĝoj rilate al la esperanta movado temas Brulvunde, ankaŭ la nuntempan politikon kaj la kutimajn homajn mizerojn Camacho pritraktas, kiel oni vidas en Malpolitiko (p. 66), en kiu li plendas kontraŭ kresko de ekstremdekstrismo en nia mondo (mi, vivanta en Brazilo, bone scias, pri kio li parolas ...) kaj en Sonetfino, versaĵo kun plej trafa mencio de Erasmo, kiun mi nenie ajn jam trovis.
Fine, kiamaniere taksi poeton kiel Camacho? Senkonsidere pri la polemikisto, mi sincere povas diri, ke liaj poetaj kvalitoj ankoraŭ daŭre vervas, sed liaj poeziaj formuloj jam, iom post iom, elĉerpiĝas. Tiel, oni ja flaras post legado de Brulvunde ioman laciĝon, de li mem konfesitan, antaŭ la (memdeviga?) tasko esti ĉiam avangardeca. Eble mi aŭdacu diri, dum tiu sia „poezia aŭtuno”, nia eminenta poeto devos investi iom da tempo je propra reinventado, kaj, sen plua kompromiso por esti moderna, fariĝi tiam eterna.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 24. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |