Kiam la nekonata viro venis loĝi en la vilaĝo, neniu atentis lin. Li aĉetis malnovan domon, iomete riparis ĝin, rekonstruis la tegmenton, farbis la barilon de la korto kaj faris garaĝon por sia aŭto.
Dum la unuaj kelkaj monatoj li ne aperis en la vilaĝo kaj estis, kvazaŭ li forestus. Eble li loĝis en iu urbo kaj decidis veni tien ĉi nur de tempo al tempo, sed kiam la somero nerimarkeble forpasis, kaj la velkintaj folioj de la arboj memorigis pri la alveno de la aŭtuno, la homoj komencis pli ofte renkonti lin en la vilaĝo. Oni vidis lin en la vendejo, en la kafejo ĉe la placo, sur la stratoj. Alta, maldika, li estis ĉirkaŭ sesdek-kvin-jara kun densa, sed tute blanka hararo, kun grizaj okuloj kaj elstaraj vangostoj kaj ĉiam vestita en kostumo kun kravato. Tio faris plej grandan impreson al la lokaj homoj, ĉar neniu el la viroj en tiu malgranda montara vilaĝo tiel vestiĝis.
La nekonata viro kun neniu konversaciis, kun neniu renkontiĝis. Nur de tempo al tempo li interŝanĝis po kelkaj vortojn kun Cecka, la vendistino en la magazeno, kaj same kun Petranka, la junulino, kiu laboris en la kafejo.
Ju pli pasis la tagoj, des pli la homoj demandis sin, kiu kaj de kie li estas, kie li loĝis antaŭe, pri kio li okupiĝis kaj kial li elektis ĝuste ilian vilaĝon por ekloĝi. La demandoj estis multaj, sed ili restis sen respondo. Neniu sciis, kiu li estas. Ili nur supozis, ke li estas pensiulo, kiu decidis loĝi ĉi tie en trankvilo kaj silento. Al ili li ŝajnis inteligenta, sed pri kio li okupiĝas, estis enigmo. Kaj, ĉar la demandoj restis sen respondo, kaj ilia scivolo kreskis, en la vilaĝo svarmis diversaj onidiroj. Iuj asertis, ke li estis granda ĉefo, ke li okupis gravajn kaj respondecajn postenojn, sed antaŭnelonge li pensiuliĝis, kaj tial li venis tien ĉi por pasigi sian maljunecon malproksime de la bruo en la grandaj urboj. Aliaj aludis, ke li estas homo kun suspektinda pasinteco, ke li havis malklarajn aferojn kaj decidis sin kaŝi de iuj, kiuj lin konas. Triaj supozis, ke li estas strangulo, alkutimiĝinta loĝi sola, for de la homoj kaj vanteco. Iuj pli energiaj provis lin esplori kaj trovi pli kredindajn faktojn pri li, sed ili ne sukcesis. Ili pridemandis tie kaj tie, menciis pri li antaŭ siaj konatoj en la proksima urbo, sed vane. Nenion ili eksciis, kaj la enigmo pri la nekonata ulo restis.
Iom post iom la homoj alkutimiĝis al li, sed ili evitis lin kaj ne alparolis lin. Li kvazaŭ preferis pasigi la tagojn hejme, kaj nur de tempo al tempo oni lin vidis sur la vilaĝa placo. Lia domo troviĝis ĉe la rando de la vilaĝo, ĉe la strato, kiu deklivis suben al la ŝoseo al la urbo.
Sed iun tagon la nekonata ulo serioze maltrankviligis preskaŭ la tutan vilaĝon. Tio estis en la komenco de oktobro. Trian tagon la pluvo ne ĉesis. Pluvis, la pluvo plifortiĝis, kaj evidentiĝis, ke tutan semajnon pluvos.
En la vilaĝo estis nur baza lernejo, kaj kelkaj lernantoj, kiuj frekventis gimnazion, ĉiun tagon piedmarŝis al la urbo, kiu troviĝis tri kilometrojn de la vilaĝo.
Hodiaŭ, kiam Veska revenis de la lernejo, Milka, ŝia patrino, demandis ŝin, kiel ŝi sukcesis iri al la lernejo en la forta pluvo. Veska respondis, ke matene, kiam ŝi ekiris al la lernejo kun siaj amikinoj Katja kaj Ljubka, Nekonato, kiu loĝis ĉe la rando de la vilaĝo, proponis veturigi ilin per sia aŭto al la urbo, kaj ili veturis kun li.
Milka ektremis. Ŝia vizaĝo paliĝis, kaj ŝi komencis akre riproĉi Veska-n:
– Kiel vi kuraĝas veturi en la aŭto de Nekonato? Vi nek scias, kiu li estas, nek konas lin. Neniu scias, kiu li estas! Oni diras, ke li estas krimulo kaj farus al vi ion malbonan aŭ veturigus vin ien kaj malhonorigus vin!
– Sed, panjo, ni estis tri knabinoj kaj nenian fiagon li povus kaŭzi al ni. Kaj ŝajnas al mi, ke li ne estas krimulo, bonedukita kaj kultura li estas ...
– Nenion mi volas aŭdi! – interrompis ŝin Milka. – Kaj neniam vi kuraĝu eniri lian aŭton.
Sed, evidente, Veska ne taksis serioze la averton de sia patrino, kaj post kelkaj tagoj iu najbarino diris al Milka, ke ŝi vidis Veska-n denove eniri en la aŭton de Nekonato survoje al la urbo. Tio nervozigis Milka-n. Ŝi saltis kaj ekiris al la domo de Nekonato. Post nur kelkaj minutoj ŝi estis antaŭ la pordo kaj komencis forte frapi al la pordo. Nekonato eliris kaj mire alrigardis ŝin. Ĝis nun neniu el la vilaĝo vizitis lian domon, nek serĉis lin por io. Li malfermis la buŝon por demandi Milka-n, kion ŝi volas, sed ŝi ne permesis al li eĉ unu sonon prononci.
– Sinjoro! – komencis kolere kaj minace ŝi – Mi ne scias, kiu vi estas, sed mi avertas vin ne okupiĝi pri mia filino! Tio konvenas nek al via aĝo, nek al viaj jaroj. Se mi ekscios, ke vi ankoraŭ foje proponos al ŝi veturigi ŝin al la urbo per la aŭto, mi plendos al la polico, kaj mi procesos kontraŭ vi! Ĉu vi ne hontas!
Nekonato restis konsternita. Li rigardis ŝin kaj ne sciis, kion respondi.
– Pluvis, kaj mi volis helpi la knabinojn, por ke ili ne marŝu piede – diris li.
– Tion al iu alia vi diru. Mi estas patrino, kaj mi tre bone scias, kion vi volis. Ĉu vi komprenis?
Li provis diri ankoraŭ ion, sed Milka turniĝis kaj ekiris tiel rapide kaj impete, kiel ŝi venis.
La novaĵo rapide disvastiĝis, kaj ĉiuj en la eta montara vilaĝo jam sciis, ke Nekonato veturigas la knabinojn al la urbo per la aŭto. Iuj, kiel Milka, suspektis lin pri maldecaj intencoj, sed aliaj senkulpigis lin. Estas virinoj, kiuj diris, ke Nekonato kompatis la knabinojn kaj proponis veturigi ilin al la urbo, por ke ili ne marŝu tri kilometrojn piede en la pluvo.
Ĉar en la vilaĝo okazis preskaŭ neniaj eventoj, tiu novaĵo kelkajn tagojn kaptis la atenton de la homoj. Oni pridiskutis ĝin en la domoj, en la drinkejo kaj en la kafejo. Iuj patrinoj serioze avertis siajn filinojn eviti Nekonaton. Sed kiel ĉiu miraklo tritaga ankaŭ tion oni rapide forgesis. Nekonato preskaŭ ne videblis en la vilaĝo. Kvazaŭ li estus foririnta ien, kaj lia domo senhomiĝis.
La vintro pasis, venis la printempo, la arboj verdiĝis, en la kortoj ekfloris la printempaj floroj. La sunradioj pli kaj pli varmigis la korojn, kaj la sudvento forpelis la zorgojn, la maltrankvilojn, kaj ridetoj ekbrilis sur la vizaĝoj de la homoj. La pli junaj komencis frumatene iri al la agroj, kiuj ĉi tie en la montoj estis malgrandaj, sed la homoj ilin kulturis kaj prizorgis.
Iun posttagmezon malbona informo kvazaŭ glacia vento pasis super la vilaĝo: Nedelĉo, la kvinjara filo de la familio Kanĉov, malaperis. Li eliris el la korto, lia patrino Vera ne rimarkis lin, kaj kiam ŝi serĉis lin, li jam forestis. Ŝi ekiris tra la vilaĝo por serĉi lin, sed nenie lin trovis. Ŝi demandis, pridemandis, sed vane, de la infano ne estis eĉ spuro. Tiu ĉi sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta vilaĝo. La homoj maltrankviliĝis. La viroj kolektiĝis en la drinkejo por decidi, kion fari. La korŝira ploro de Vera aŭdiĝis kiel malbonsigna sireno.
– Certe li ekiris al la arbaro – supozis la viroj. – Ni devas disiĝi en grupojn kaj traserĉi la arbaron.
Ili ekiris, rapidis, ĉar baldaŭ vesperiĝos kaj en la mallumo ili trovus nenion. La placo senhomiĝis kaj silentiĝis en maltrankvila atendado. Nur el la domo de la familio Kanĉov daŭre elflugis la plorego de Vera. La horoj malrapide kaj pene pasis, sed la viroj ne revenis. La virinoj ilin atendis kun kuntiritaj koroj kaj kun rigardoj fiksitaj al la densa pinarbaro, kiu de norde kaj de okcidente ĉirkaŭis la vilaĝon. La suno kvazaŭ time subiris, kaj ĝiaj lastaj radioj similis al savmanoj.
Kiam la virinoj, kiuj estis en la kafejo ĉe la placo, jam opiniis, ke ĉi-vespere la viroj ne povos trovi Nedelĉo-n, el la rando de la vilaĝo aperis Nekonato. Li rapide marŝis al la placo, portante mane Nedelĉo-n. Petranka el la kafejo la unua lin vidis tra la fenestro kaj ĝoje ekkriis:
– Troviĝis Nedelĉo! Nekonato lin portas!
La virinoj eksaltis kvazaŭ vekitaj de subita tondro kaj ekkuris eksteren. Nekonato haltis, transdonis Nedelĉon al iu el ili kaj mallaŭte diris:
– Li dormis ĉe la herbejo Genov, apud la granda pino. Hazarde mi lin vidis.
– Estu viva kaj sana – diris iu el la virinoj.
– Dio vin benu – aldonis alia.
– Kuru, diru al Vera, ke ŝia Nedelĉo estas trovita, kaj al la viroj, ke ili revenu – diris avino Tena.
Nekonato turniĝis por ekiri, sed Petranka lin haltigis.
– Sinjoro, atendu, eniru, por ke ni almenaŭ per unu kafo regalu vin.
Nekonato ekrigardis ŝin, por sekundo li enpensiĝis, sed ekiris al la kafejo. Li sidiĝis ĉe iu tablo kaj la virinoj lin ĉirkaŭis. Petranka alportis la kafon.
– Bonvolu, sinjoro – diris ŝi. – Delonge vi ne venis en la kafejon, verŝajne vi havas laboron?
– Jes – respondis li. – Mi ne havas liberan tempon.
– Kion vi faras? Malofte vi eliras el la domo – daŭrigis per la demandoj Petranka.
– Verkisto mi estas. Mi verkas. Mi venis tien ĉi en la vilaĝon por verki trankvile.
– Verkisto – interrigardis sin la virinoj. Ne ĉiuj klare komprenis, kion signifas esti verkisto, sed sur iliaj vizaĝoj aperis estimo kaj respekto.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 25. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |