Eseo pri surdeco

Sub ĉiu valora parolado kuŝas io pli bona, nome, la Silento. La Silento estas tiom profunda kiom la Eterneco. La parolado estas tiom malprofunda kiom la Tempo. – Tomaso Carlyle (1795-1881), skota historiisto kaj filozofo.

En 1995 la Nobel-laŭreato José Saramago verkis sian romanon Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri blindeco). Fakte, ne temis pri eseo en la kutima senco de la vorto. Konscia pri la bedaŭrinda fakto, ke ĉiam troviĝas homoj, kiuj estas inklinaj al ekspluatado de siaj kunhomoj, Saramago imagas situacion, en kiu grupo da malicaj blinduloj profitas de la malforto de aliaj blinduloj. La titolo Eseo pri la blindeco sugestis similan titolon al nia najbaro Dali Martin, kiam li redaktis la skribaĵojn malsupre, surbaze de la iom nekoheraj memoraĵoj de sia frato Vito, kvankam refoje, ne temas pri vera eseo. Ni lasu la parolon al Dali, aŭ pli ĝuste, al Vito.

* * *

Ie ajn en unu el la romanoj de la franca aŭtoro Honoré de Balzac, troviĝas la frazo: „Paris me fait horreur” (Parizo hororigas min). Ne estas evidente, kial la bela franca ĉefurbo povus provoki tian senton, ĉar en la sama epoko, kiam verkis Balzac, certe estis en Eŭropo pluraj urboj, kie la vivkondiĉoj estis multe pli hororaj ol io ajn en Parizo. Markso kaj Engelso priskribis la malsanajn efikojn de la Industria Revolucio en la nordaj urboj de Anglio, kie la vivo de la laboristoj estis mizera, brutala kaj mallonga.

Ekde tiam, por la ordinaraj civitanoj, la urba vivo iom post iom iĝis pli facila kaj pli prospera, sed tute ne pli trankvila. Komence malrapide, sed konstante pli intense, la urba medio fariĝis pli kaj pli brua, pli kaj pli streĉa, pli kaj pli malagrabla. La granda beno, kiu nomiĝas Silento, ne plu estis konstatebla.

Por homoj, kiuj naskiĝis kun normala aŭdpovo, neniam kaj nenie en la mondo regas absoluta silento. Eĉ en lokoj, kie ne aŭdiĝas la kanto de birdoj, la zumado de insektoj, kaj la kriegoj de sovaĝaj bestoj, kelkaj sonoj estas aŭdeblaj: la murmuro aŭ muĝo de la ventoj, la susuro de la maraj tajdoj kaj la gutado de la pluvo. Laŭ esploristoj, la antarkta kontinento estas la plej silenta regiono de la mondo, sed eĉ tie okazas ferocaj ŝtormoj kaj blovadoj, sen mencii la akrajn kriegojn de pingvenoj apud la marbordo. Eĉ en nord-afrikaj dezertoj sonas la stranga muziko de la moviĝanta sablo de dunoj.

Kredeble la kvakeroj (la Religia Societo de Amikoj) estimas la silenton, kaj emfazas ĝian nemalhaveblan valoron. Tamen, laŭŝajne la cetero de la homaro ne tiom bezonas la silenton, kaj ofte malamegas kaj evitas ĝin. En nia socio oni ne povas liberigi sin de la bruo de aŭtomobila trafiko, muzikaĉo en bazaroj kaj publikaj lokaloj, laŭtaj anoncoj surstrate, kakofonio de homaj voĉoj (kun aŭ sen poŝtelefonoj), ŝirkriantaj radiaparatoj, tondrantaj aviadiloj, kaj la tuta infero de la hodiaŭa vivo. En la lastaj jaroj de la dudeka jarcento multaj junuloj suferis gravan, kaj kelkfoje nesanigeblan damaĝon al la aŭdsento pro intensa amplifado de rokmuziko. Nuntempe, kiam amikoj renkontiĝas en kafejoj, hoteloj kaj diskotekoj, konversacio ne eblas.

Ekde la komenco de la aktuala jarcento tiu tuta kakofonio senbride kaj eksponenciale kreskis kaj kreskis. Ĝi influis la tutan socian etoson. Multaj freneziĝis; draste pliiĝis la nombro de memmortigoj (kio jam estis gravega problemo dum la antaŭa jarcento); alkoholismo kaj uzado de drogoj iĝis preskaŭ universalaj; ĉiutage okazis murdoj kaj seksperfortoj en la urboj kaj eĉ en la supozeble trankvila kamparo; la malliberejoj, malsanulejoj kaj aziloj por mensmalsanuloj estis plenŝtopitaj; ĉie estis ĥaoso. La vivo fariĝis netolerebla. Nur junuloj – kaj ne ĉiuj – asertis, ke ili ŝatas la muzikaĉon kaj la altdecibelan bruegon. La registaro troviĝis tute senpova kaj senespera.

Iutage, meze de tiu malordo, la frato Vito promenis, fumante cigaredon, sur unu el la urbaj ĉefstratoj, kiam apud li subite eksplodis likanta gastubego. Vito estis trafita de la ŝoko kaj perdis konscion. Vekiĝinte, li trovis sin sur hospitala lito. Envenis kuracisto, kiu demandis, kiel la paciento sentas sin. Vito observis la movadon de la buŝo de la kuracisto, sed aŭdis nenion. Oni faris al li aŭdmezuran ekzamenon kaj konstatis, ke lia timpano kaj ĉiuj liaj aŭdorganoj estas neripareble detruitaj. La specialisto prenis notlibron kaj skribis: „Sinjoro Martin, vi eksuferis gravan damaĝon al la oreloj, sed ne maltrankviliĝu. Ni posedas novajn teknikojn por helpi vin venki la handikapon ”.

Pro la fakto, ke ne troviĝis alia damaĝo al la korpo de Vito, oni intertempe permesis al li forlasi la malsanulejon kaj reveni al sia hejmo. Tie li provis vivi normale, kaj baldaŭ konstatis, ke li ŝatas la silenton. Li ne plu sentis sin freneziĝanta pri la terura bruo. Lia menso kaj lia animo estis trankvilaj kaj kontentaj. Lia vivo nun havas sencon kaj valoron. Konsentite, li ne plu povas aŭskulti sian amatan klasikan muzikon, nek la voĉojn de geamikoj, sed la silento kaj la paco estis plena kompenso. Kiam li estis revokita al la konsultejo en la hospitalo, li dankis la specialiston, sed rifuzis pli da medicina, kirurgia aŭ proteza helpo. „Mi estas kontenta”, li asertis. „Fakte, mi rekomendus la silenton al ĉiuj. Ĝi estas paradiza.”

* * *

La novaĵo pri la akcidento de Vito, kaj lia decido rezigni pri kirurgia aŭ teknika helpo, aperis en la urbaj kaj naciaj ĵurnaloj, kaj tiam en la tutmondaj komunikiloj. Iom post iom homoj komencis peti siajn kuracistojn, ke ili aranĝu por ili surdigan operacion. Je la komenco la kirurgoj rifuzis, sed la postuloj de la publiko iĝis tiom multnombraj, ke ili finfine devis konsenti. Miloj da homoj (krom infanoj) estis intence kaj volonte surdigataj. En pluraj landoj estis fonditaj politikaj organizaĵoj (la Kontraŭbrua partio, la Geamikoj de la silento, ktp) por instigi surdigon de plenkreskuloj. Deviga surdigo de infanoj estis leĝe malpermesita, sed la operacio okazis post adoltiĝo.

Kompreneble okazis feroca reago kontraŭ la surdiga movado. Muzikistoj kaj komponistoj protestis, ke ĝi kaŭzos la morton de la muzika arto. Surdigistoj kontraŭargumentis, ke foresto de muziko estas la prezo, kiu devas esti pagata por regajni trankvilon kaj pacon. Iuj rimarkigis, ke Beethoven, kiam li surdiĝis, ankoraŭ kapablis senti siajn komponaĵojn kaj komponi en la kapo. Muzikŝatantoj – kiuj rememoris aserton de la renoma violonisto Jehudi Menuhin, ke ankaŭ la poezio estas muziko – konsolis sin per legado de poezio, do la eldonistoj de poeziaj antologioj unuafoje en la vivo faris respektindan profiton.

Kurioze, la kinejoj kaj la filmstudioj ne perdis monon. Publiko, kiu antaŭe malamis subtekstitajn filmojn, rapide adaptiĝis al ili, kaj amase venis al la kinejoj por spekti filmojn kun subtekstoj.

La veraj gajnantoj estis denaskaj surduloj (kiuj jam sukcese vivis malgraŭ sia handikapo kaj fariĝis kvazaŭ elita klaso), kaj instruistoj de gestolingvo kaj liplegado. Ilia instruado iĝis tre populara, eĉ inter aŭdantaj infanoj, kiuj ĝoje lernis kaj kune ludis per la „sekreta” lingvo de la surduloj.

Venis tempo, en kiu iu ŝajne malica spirito de la naturo decidis kunlabori kun la surdiga movado. Mallonge post la akcidento de Vito, okazis nekredebla koincido, nome akrega tutmonda epidemio de nekutima virulenta formo de morbilo, kiu kaŭzis grandskalan surdigon sen interveno de la kirurgio.

Por la ekonomio estis katastrofa la efiko de la surdiga movado kune kun la pliakrigo de la situacio pro la epidemio. La elektronik-industriistoj, financistoj kaj komercistoj bankrotis. Senlaboreco iĝis universala. Perfortega reago de la kapitalisma mondo estis absolute neevitebla.

* * *

Vito ne povis antaŭvidi la konsekvencojn de sia drasta decido. Kelkajn jarojn poste eksplodis nova monda milito. Pro la fakto, ke tiom da landoj posedas atombombojn kaj aliajn armilojn de amasa detruo, oni dubas ĉu la homaro longe supervivos.

Al la notoj de Vito, Dali aldonis mallongan postparolon:

Kapitalismo kreis nian socion; kapitalismo detruis ĝin. Se la homaro ne kapablos eviti iun vagneran Krepuskon de la Dioj, nia planedo por ĉiam silentiĝos. Kaj kiam ne plu ekzistos la Universo, regos la eterna Silento.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07