En la urbo Almendralejo [almendraleĥo], kiu situas en la provinco Badajoz [badaĥós] de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro (Hispanio), troviĝas la teatro Samarkanda. Al niaj demandoj respondas la produktoro de la teatro, hispana reĝisoro, aktoro kaj televida prezentisto Fermín Núñez Arenas.
MONATO : S-ro Núñez, ĉu vi povus mallonge prezenti al niaj legantoj la teatron Samarkanda?
Núñez: Ni estas profesia teatra kompanio, kiu laboras jam dum 24 jaroj. Nia repertuaro inkluzivas klasikajn, modernajn, ĉambrajn, salonajn kaj surstratajn teatraĵojn. Ni montras al niaj spektantoj diversajn rakontojn, kiuj nin faras intelekte pli liberaj. Ni estas apertaj al ĉio, kio inspiras, allogas kaj motivigas nin serĉi respondojn al defioj de la nuntempo.
MONATO : Kiel venis al vi la ideo nomi la teatron „Samarkanda”?
Núñez: Temas pri tio, ke kiam ni ekfunkciis, estante amatora trupo, por ni la teatro estis kvazaŭ revo, kiun ni nur celis realigi. Subite iu el ni ekmemoris pri la fabele fama urbo Samarkando, kaj ni tuj ekimagis nin sur la Granda Silka Vojo, en la urbo de komerco kaj kreivo. Ankaŭ tre sonora kaj sorĉa vorto „Samarkanda” vere fascinis nin.
MONATO : Kion signifas la ĉevala kapo sur la emblemo de via teatro?
Núñez: Tio estas unukornulo, mita estaĵo, vaste disvastiĝinta en pluraj folkloraj tradicioj kaj simbolanta bonon, lumon, pacon, belon kaj kreivon. Kiam ni kreis la teatron, tiu magia figuro esperigis nin je sukceso, konfido je estonteco kaj inspiris nin je serĉo de nia krea vojo.
MONATO : En kiuj landoj la teatro Samarkanda ĝis nun prezentis siajn spektaklojn?
Núñez: Ni turneis kun niaj teatraĵoj en preskaŭ tuta Hispanio, kaj ni prezentis spektaklojn ankaŭ en Portugalio, Francio, Danio, Usono, Meksiko, Venezuelo, Kolombio, Ĉilio, Argentino, Brazilo kaj Kubo.
MONATO : Kiujn spektaklojn oni nuntempe prezentas en la teatro Samarkanda?
Núñez: Ili estas kvin: La altulo, kiu volis esti eta rakontas la historion de reale vivinta homo (konata kiel „ekstremadura giganto”) el nia regiono. Lia skeleto estas nun konservata en la nacia antropologia muzeo en Madrido.
Tema passacaglia estas surstrata spektaklo-parado kun muziko, fajro, monstroj, piroteknikaĵoj, stilzoj ktp. En tiu ĉi fabeleca teatraĵo temas pri la invado fare de eksteruloj (maŭraj konkerantoj).
Primoku la klasikulojn konsistas el parodioj je klasikaj temoj el la monda literaturo. Ekzemple, la amo de Piramo kaj Tisbo en Sonĝo de somermeza nokto de William Shakespeare, la historio de konata rolulo Juanito Ventolera (parodio je Casanova) de hispana verkisto Ramón del Valle-Inclán, same kiel temoj laŭ la verkoj de klasikuloj de dramaturgio kiel Aristofano, Plaŭto, Terencio kaj aliaj.
2050 estas futurisma spektaklo pri tio, kio povas okazi al la socio en totalisma ŝtato.
Tri en unu vico estas amuza rakonto pri tri senesperiĝintaj, senlaboraj aktorinoj, kiuj trafas en dramajn kaj komikajn situaciojn.
MONATO : Kiel vi imagas Samarkandon?
Núñez: Por ni ĝi estas fabela urbo, la historia centro de kulturaj interŝanĝoj, la urbo, kie realiĝas revoj. Kaj unu tia revo jam plenumiĝis, donacinte al ni la nomon de nia teatro.
MONATO : Viaj bondeziroj al la loĝantoj de Samarkando kaj al tuta Uzbekio?
Núñez: Ni ŝatus iam ludi iun el niaj spektakloj en via urbo. Kaj ni deziras, ke niaj kaj viaj revoj realiĝu, proksimigante nin kaj disvolvante la multkulturan kreivon.
Ni notu, ke la teatro Samarkanda estis fondita en 1994 surbaze de la teatra ateliero de la Popola Universitato de la urbo Almendralejo. Bildigante la artajn figurojn sur la scenejo aŭ dum la strataj eventoj, la artistoj sin turnas al diversaj kreivaj teknikoj: evoluigante la teknikon de movado, danco, akrobataĵoj, muziko, kantoj, fabelaj instalaĵoj, fajraĵoj, procesioj sur altegaj stilzoj ktp, dum la spektantoj ofte iĝas senperaj partoprenantoj de la teatraj eventoj.
La konsisto de la trupo de Samarkanda varias depende de ĉiu aparta teatraĵo, kutime de tri ĝis ses aktoroj kaj ankaŭ teknika personaro el kvar homoj. La spektakloj de Samarkanda sufiĉe ofte okazas sur la scenejo de la Municipa Teatro en Almendralejo. Samarkanda ludas ĉiujn siajn spektaklojn (eĉ eksterlande) en la hispana lingvo. Kaj iuj el iliaj teatraj-strataj spektakloj tute ne postulas lingvon, ĉar ili okazas sen parola komponanto.
Tri spektakloj de la teatro Samarkanda estis trifoje nomumitaj je la premioj Max – la plej altaj distingoj de Hispanio en la kampo de teatra arto.
Mi volas noti kun dankemo la amikan subtenon de la hispana filologo-esperantisto José Maria Salguero Rodríguez, kiu afable konsentis helpi pri organizado de la intervjuo kun la gvidantaro de la teatro Samarkanda. Interalie, ĝuste José Salguero antaŭ proksimume dudek jaroj unuafoje informis la aŭtoron de ĉi tiuj linioj pri ekzisto de la hispana teatro Samarkanda.
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 23. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |