Nova EU-strategio pri migrado kaj kunlaboro kun Afriko

En Vieno okazis konferenco de la ministroj pri internaj aferoj de Eŭropa Unio pri sekureco kaj migrado. La aranĝo okazis sub la signo de kunlaboro kun Afriko. En pluraj laborkunsidoj oni pridiskutis kunlaboron kun nord-afrikaj landoj. Partoprenis ministroj kaj altrangaj oficistoj el Egiptio, Alĝerio, Libio, Malio, Maroko, Ĉado kaj Tunizio. Ĉeestis EU-komisionano pri internaj aferoj Dimitris Avramopulos. La konferencon organizis Aŭstrio, kiu nun prezidas la Konsilion de Eŭropa Unio.

Malsamaj situacioj – samaj minacoj

Herbert Kickl, aŭstra ministro pri internaj aferoj, diris: „Malgraŭ la diferencaj situacioj en niaj EU-landoj, minacaj estas krimaj ‚hom-pasigistoj’ (kiuj kontraŭ-leĝe transigas homojn trans landlimojn), kontraŭ-regula migrado, ekstremismo kaj terorismo. Tiuj krimoj koncernas Eŭropon kaj Afrikon. Tial ni plifortigas nian kunlaboron kun afrikaj partneroj.” La menciitaj afrikaj landoj estas de certa tempo anoj de mediteranea informa kontaktgrupo kune kun EU-ŝtatoj Italio, Germanio kaj Aŭstrio.

Intense kunlabori

Oni pridiskutis celojn kaj principojn de estonta kunlaboro en la sfero de migrado kaj sekureco. Pere de tio oni intencas kontribui al la stabileco kaj bona evoluo en ambaŭ kontinentoj. „Grava premiso por tio estas frakaso de la negocmodelo de la hom-pasigistoj, kiuj havas nur krimajn interesojn”, diris Kickl. Oni volas intense kunlabori en la batalo kontraŭ la krimaj hom-pasigistoj kaj koruptado, samkiel kontraŭ perfortopretaj ekstremismo kaj terorismo.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07