La plej bona futbalisto en la mondo

La 24an de septembro 2018 Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) proklamis la 33-jaran kroatan futbaliston Luka Modrić la plej bona ludanto en la mondo en la sezono 2017-2018. Tio estas la pinto de lia kariero kaj granda sukceso de Kroatio en la tutmonde populara sporto.

Antaŭ tio viciĝis similaj agnoskoj: li estis proklamita la plej bona futbalisto kaj en Eŭropo kaj en la monda futbala turniro en Rusio, kaj lia kroata teamo atingis la plej altan nivelon iam ajn okupitan de kroata futbalteamo, la duan pozicion en la mondo. Tiajn sukcesojn neniam antaŭe atingis en unu sama jaro iu ajn futbalisto.

Iom kurioza estas ankaŭ tio, ke li rompis la hegemonion de Ronaldo kaj Messi, kiuj dum pli ol dek jaroj ĉiam atingis la premiojn.

Luka Modrić

Li naskiĝis en Zadar en 1985 kaj pasigis sian infanaĝon en la vilaĝeto Modrići, en tre malriĉa karsta kroata regiono. En 1992 la tuta familio devis pro milito migri al Zadar, kie li vizitadis bazan kaj mezan lernejojn. Tie li frue komencis okupiĝi pri futbalo kaj baldaŭ elstaris.

Li ludis unue en la klubo en Zadar kaj poste en Zagrebo, kie oni rapide alprenis lin en la plej gravan futbalan kroatan klubon Dinamo.

Poste li – jam evidenta talentulo – migris unue al Tottenham en Britio, kaj fine lin aĉetis la klubo Real Madrid, kie li ĉi-jare atingis unu plian teaman sukcesegon: la titolon „plej bona monda futbala klubo”.

Puno – tamen heroo

Li akiradas ankaŭ egajn monsumojn pro sia ludado, kaj – ŝajne sub la influo de aliaj similaj steluloj – li klopodis fraŭdi pri imposto en Hispanio, kie li estis kondamnita al 2-jara karcerpuno. Li ne iris al karcero, ĉar temis pri lia unua kontraŭleĝa ago, sed li ricevis egan punon kaj devis redoni la defraŭditan monon.

Li iĝis unu el la grandaj herooj de Kroatio levante la memkonscion de la tuta popolo, montrante gravan econ: eblas atingi la ĉielon per persistemo kaj klopodado venki ĉiujn barojn, ĉar ne estas normale, ke en tre postula sporto oni havu tiajn rezultojn en jam sufiĉe alta aĝo.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07