Antikva kelta ludo

Fojfoje oni plendas pri homoj, kiuj perfide forlasas tradician gaelan (keltan) sportspecon kaj turnas sin al la tutmonde populara futbalo. Temas pri tre antikva ludo, kiu en Skotlando estas nomata gaele camanachd [kamanaĥd] kaj angle shinty [ŝinti]. En Irlando ĝi estas konata en la gaela kiel iománaíocht [imoniaĥt], kaj en la angla hurling [horling]. La nomo uzata en ambaŭ landoj estas iomáain [imojn].

En Kimrio

La irlanda speco de la ludo estas konsiderata la plej rapida kaj ekscita kamposporto en la mondo. Ĝi estas ludata sur herbo. Laŭ irlandanoj la kanada glaci-hokeo deriviĝas de la irlanda iomáain. Certe, se oni iam rigardis tiun sportspecon, ludatan de kompetenta teamo, oni devas konsenti, ke aliaj pilkludoj kompare kun ĝi estas relative sensuka afero.

Ludoj similaj al iomáain estas aŭ iam estis praktikataj en pluraj keltaj landoj. Ekzemple en Kimrio troviĝas unu nomata bando, kaj sur Manks-Insulo oni antaŭe ludadis lokan specon nomatan cammag [kamag].

En Irlando

Sendube iomáain estas unu el la plej antikvaj sportspecoj, ĉar ĝi estis ludata en Irlando antaŭ almenaŭ kvar mil jaroj. Ĝi estas menciita en la gaela „Ruĝbranĉa legendaro” pri la heroo Cú Chulainn [ku ĥulin] 1. Fininte matĉon li mortigis per sia batilo kaj pilko ferocan gardohundon de la reĝo Conor.

Iomáain estas unu el la indiĝenaj ludoj de Irlando. Ekzistas ankaŭ virina (supozeble pli milda) varianto de iomáain, kiu nomiĝas camogie [kamogi]. Pli frue en Irlando estis du variantoj de la ludo, nome somera (kun lamenforma batilo) kaj vintra (kun batilo kiel la skota kaj tradicia antikva irlanda).

En la ludo oni uzas batilon faritan el fraksena ligno. Per ĝi oni frapas malgrandan duran pilkon, celante enigi la pilkon inter la golofostojn por fari golon (3 poentoj) aŭ ĵeti super transversan stangon de la golejo (1 poento). Ludanto rajtas kapti la pilkon permane kaj kuri ne pli ol kvar paŝojn. Li rajtas frapi la pilkon perpiede, per batilo aŭ per manplato.

Se ludanto volas porti la pilkon pli ol kvar paŝojn, li devas saltigi aŭ ekvilibrigi la pilkon sur la rando de batilo, por kio necesas lertega ĵonglado post longa praktikado. Tiu manovro estas nur dufoje permesata. La moderna irlanda batilo havas preskaŭ padelan formon, diference de la skota kaj malmoderna irlanda, kies kurba formo pli similas al hokea batilo, sed havas bevelan pinton. La pilkon oni povas frapi per ambaŭ flankoj de la batilo.

Matĉoj

Fojfoje okazas matĉoj inter teamoj el Irlando kaj Skotlando laŭ interkonsentitaj kompromisaj reguloj. Sub similaj kondiĉoj okazas ankaŭ internaciaj matĉoj, en kiuj irlandaj piedpilkistoj ludas kontraŭ aŭstraliaj futbalistoj. La aŭstralia ludo nomiĝas „futbalo laŭ aŭstraliaj reguloj” (angle Australian rules football) kaj ĝi tute malsimilas al la mondkonata futbalo.

Al tiuj, kiuj kutime rigardas pli mildajn sportspecojn ol hurling, ĝi povus aspekti perforta ludo. Ekzemple, kondiĉe ke almenaŭ unu piedo estu sur la grundo, ludanto rajtas ataki ŝultron al ŝultro kontraŭulon, kiu posedas la pilkon. Oni ne portas protektan vestaĵon surkorpe, sed nun uzas protektan kaskon kun okulŝirmilo.

Antaŭ kelkaj jaroj la irlanda urbo Tullamore, en kiu loĝas la aŭtoro, gastigis grupon de francaj gestudentoj. Post ilia restado oni demandis ilin pri tio, kio estis la plej interesa parto de la vizito. Ili respondis: „La hurling-matĉo, kiun ni spektis en Tullamore.” Amiko de la aŭtoro, kiu ne estas fanatikulo pri la ludo, spektis la ĉi-jaran ekscitan nacian ĉampionecon kaj komentis: „Tio estas ludo, kiu devus iĝi mondkonata!”

1. Cú Chulainn estas grava rolulo ne nur en la antikva literaturo de Irlando, sed ankaŭ en la polemikiga verko Ossian, tre ŝatata de Johann Wolfgang von Goethe. Li enmetis longan citaĵon el ĝi en sian leter-romanon Die Leiden des jungen Werthers (La suferoj de la juna Werther).
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 12, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07