Mirinda artaĵo per bambuoj

Bambuo estas stranga planto. Diversspecaj bambuoj kreskas ĉefe en Azio, Sud-Ameriko kaj partoj de Afriko, sed ne troviĝas en Eŭropo. Ili disvastiĝas per subteraj rizomoj kaj floras unufoje en 60 ĝis 120 jaroj. Ĝenerale post la florado ili velkas. Bambuoj tre rapide kreskas: dum sia kulmina tempo ili ofte kreskas je unu metro tage. Bambuidojn oni ŝate manĝas.

En Azio bambuoj estas tre popularaj kaj ne-kostaj materialoj. Ĉar sekigitaj bambuoj karakterize havas fortecon kaj elastecon, kiujn arboj ne havas, kaj estas facile prilaboreblaj mane, oni de longe uzas ilin en multaj kampoj. La plej tipaj bambuaĵoj estas diversformaj korboj plektitaj el splititaj bambuoj. La popolo faras ankaŭ diversajn ĉiutagajn uzaĵojn (bastonetoj, florvazoj, ludiloj, fiŝkanoj, seĝoj, litoj), materialojn por konstruado (plankoj, plektobariloj, skafaldoj), armilojn (lancoj, pafarkoj, sagoj, rapiroj por trejnado) kaj muzikilojn (ŝakuhaĉoj, flutetoj). Hodiaŭ en preskaŭ ĉiuj kampoj plastaĵoj anstataŭas bambuaĵojn. Sed ĉu ne estus pli bone, ke oni pli respektu la rolon de bambuoj, kiuj ne detruas naturan medion?

Hosaka Norio

Kvankam bambuoj estis vaste utiligataj kiel materialoj, kiuj subtenis ĉiutagan homan vivon, ĝis la lasta tempo neniu rigardis ilin kiel materialon por arto. Estis Hosaka Norio (1940-2017) kiu, sorĉite de la trajtoj de bambuoj, kreis el kamparaj bambuoj unikajn artaĵojn. Laborante kiel industria desegnisto, li atentis tradiciajn japanajn metiaĵojn el bambuo. Post esplorado pri diversaj manieroj de plektado kaj modeloj, li elpensis kaj desegnis sian originalan plektomanieron.

Ekspozicion de liaj artaĵoj oni aparte laŭdis enlande kaj eksterlande. Tamen, kvankam li staris antaŭ brila estonteco, li forpasis pro malsano en 2017. Liajn ĉefajn kreaĵojn oni povas aprezi en la muzeo de bambua arto, kiu malfermiĝis en 2006 en la urbo Hokuto, centre de Japanio. Ĉi tiu regiono estas ripozejo ĉe la piedo de la monto Jacugatake, kaj proksime de la muzeo troviĝas aliaj malgrandaj ĉarmaj muzeoj kaj staĝejo por esperantistoj.

Vizitantoj de la muzeo certe miros kaj fasciniĝos pri aŭdacaj desegnoj kaj pri delikate kaj precize interplektitaj materialoj kun elasteco kaj forteco. Ili neniel enuos en rigardado de bildoj de lumo kaj ombro faritaj de lampoj kaj maŝaro.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07