Nova erao

La 11an de septembro en la jaro Ŝoŭa 17 (昭和17) mi naskiĝis. Mia patrino en la jaro Taiŝo 3 (大正3), kaj mia tria nepo en la jaro Hejsej 29 (平成29). Fakte ni naskiĝis respektive en 1942, 1914 kaj 2017 laŭ la kristana (gregoria) kalendaro. Se mia filo naskigos sian infanon en la venonta jaro, probable ĝia naskiĝjaro estos kalkulita laŭ tute alia erao, ĉar ekde la 1a de majo 2019 komenciĝos nova erao pro la abdiko de la Hejsej-imperiestro favore al sia filo.

Japanoj uzas la tradiciajn japanajn eraojn paralele kun la kristana erao. Ekde la erao Mejĝi (明治) (1868-1912) oni uzas nur unu eraon dum la regado de unu imperiestro, sed antaŭe oni tre ofte kaj arbitre ŝanĝis eraojn okaze de ĝojindaj aŭ malĝojindaj eventoj kaj fenomenoj. De la unua erao Taika (大化) (645-650 p.K.) ĝis la nuna jaro Hejsej 30 (2018) ekzistis 247 eraoj. Do oni ŝanĝis ilin averaĝe en ĉiu kvina jaro. Hodiaŭ oficiala estas la japana erao, kaj la kristana erao estas akcesora kaj kroma. Oficialaj dokumentoj devas esti datitaj laŭ la japana erao.

Malfruo kaj konfuzo

Videble kaj kompreneble tia paralela kalendara sistemo altrudas grandan ŝarĝon al la popolo, firmaoj kaj publikaj oficejoj: Estas ĝene transkalkuli kaj kompari jarojn inter Ŝoŭa, Hejsej k.a. kaj la kristana erao. Precipe en la komenco de ĉiu erao oni devas alĝustigi la komputilajn sistemojn al la nova erao. Tamen la registaro ankoraŭ ne decidis la nomon de la nova erao nek la daton, kiam oni anoncos la nomon. Onidire la registaro timas, ke frua anonco de la nova nomo estigos duoblan aŭtoritaton de la nuna kaj la nova imperiestroj kaj oni laŭeble volas eviti konfuzon. Tamen, ju pli malfrue sciiĝos la nomo des pli grandiĝos la konfuzo kaj embaraso de la publiko. Jam multaj eldonistoj de kalendaroj, agendoj kaj kajeroj rezignis presi la nomon de la jaro komenciĝonta la 1an de majo 2019, ĉar la prilaborado de tiuj presaĵoj por 2019 komenciĝis jam en somero 2018.

Kvankam jam de longe oni diskutis pri la nuligo de la japana erao kaj daŭre plioftiĝis la uzado de la kristana erao, la plimulto de la japanoj (75 % laŭ enketo en 2017) kontraŭas tiun nuligon. Onidire, la ununura merito de la tradicia erao estas, ke oni povas esprimi la komunan etoson, imagon aŭ karakteron de iu speciala tempo, kiel „mejĝi-spirito”, „demokratio de la taiŝo-erao”, „militismo de unuaj ŝoŭa-jaroj”, „granda ekonomia kresko post la erao Ŝoŭa” ktp. En Japanio la respekto al tradicioj superas la konsideron pri raciigo de la ĉiutaga vivo. Verŝajne, por multaj japanoj ekzistaĵoj estas raciaĵoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2018, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07